Al la enhavo

ĉu redaktisto, eldonanto?

de makis, 2016-februaro-20

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

makis (Montri la profilon) 2016-februaro-20 01:03:02

Kiel oni nomu la ulon kiu redaktas, plibonigas, aliaranĝas libron sed ne estas la verkinto?

Ĉu redaktisto (redaktinto?), eldonanto, alia nomo?

opalo (Montri la profilon) 2016-februaro-20 06:26:10

Redaktisto.

Homo kiu organizas la tutan projekton estas eldonisto, la ĉefo de eldonejo.

Oni ankaŭ vidas la vorton redaktoro, por homo kiu organizas kolektivan verkon (kaj ne ĉiam redaktas mem).

Editoro estas homo kiu kreas "kritikan eldonon" de malnova teksto.

Reen al la supro