目次へ

ĉu redaktisto, eldonanto?

makis,2016年2月20日の

メッセージ: 2

言語: Esperanto

makis (プロフィールを表示) 2016年2月20日 1:03:02

Kiel oni nomu la ulon kiu redaktas, plibonigas, aliaranĝas libron sed ne estas la verkinto?

Ĉu redaktisto (redaktinto?), eldonanto, alia nomo?

opalo (プロフィールを表示) 2016年2月20日 6:26:10

Redaktisto.

Homo kiu organizas la tutan projekton estas eldonisto, la ĉefo de eldonejo.

Oni ankaŭ vidas la vorton redaktoro, por homo kiu organizas kolektivan verkon (kaj ne ĉiam redaktas mem).

Editoro estas homo kiu kreas "kritikan eldonon" de malnova teksto.

先頭にもどる