ورود به محتوا

Ĉagrena

از HaleBopp, 20 فوریهٔ 2016

پست‌ها: 4

زبان: Esperanto

HaleBopp (نمایش مشخصات) 20 فوریهٔ 2016،‏ 5:49:21

Saluton,

Ĉu ĉagrena signifas ĉagrenanta, aŭ ĉagrenita?
Laŭ ReVo, tio estas ĉagrenanta (do kiu kaŭzas ĉagrenon). Kaj laŭ [url=http://vortaro.net/#ĉagrena]PIV[/url], tio estas ĉagrenita (kiu sentas ĉagrenon).

En Tekstaro, oni trovas ambaŭ:
"Kia ĉagrena afero!" (ĉagrenanta)
"via mieno ŝajnas ĉagrena" (ĉagrenita)

Ne estas same!

Dankon
Alano

opalo (نمایش مشخصات) 20 فوریهٔ 2016،‏ 6:54:53

La bazo estas ĉagreni.

Ŝajnas ke ĉagrena estas adjektivo kiu nur signifas "ligita kun la koncepto de ĉagreno iamaniere". Do, bedaŭrindete, tio povas esti aŭ ĉagrenantaĉagrenata, kaj distingo bezonas kuntekston. Komparu kun la franca vorto triste: "triste histoire" ktr. "homme triste".

HaleBopp (نمایش مشخصات) 20 فوریهٔ 2016،‏ 8:15:56

Opalo > Dankon pro via tre klara respondo!

Do la difinoj de ambaŭ vortaroj estas malprecizaj. Por kompari, tiu de "ĝoja" en PIV (Sentanta, montranta aŭ kaŭzanta ĝojon) estas klara.

sergejm (نمایش مشخصات) 20 فوریهٔ 2016،‏ 19:08:21

al estas malfacile elekti kiun el radikoj elekti: ĉu ĉagren-, kompat-, domaĝ-, bedaŭr- k.t.p.
Kaj se vi dubas pri 'ĉagrena', simple uzu necesan sufikson.
Ankoraŭ oni povas uzi 'ĉagreniĝa'.

بازگشت به بالا