Al la enhavo

Kio Pensas Vi Pri Amerikaj Indiĝenuloj?

de usonano78, 2016-februaro-20

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

usonano78 (Montri la profilon) 2016-februaro-20 19:01:45

(Pardonu mian eraron en titolo!)

Kion pensas vi pri Amerikaj Indiĝenuloj, sed ne nur pri vekeroj kontraŭ aborigenoj?

Mi demandas pri Latinidaj Amerikaj Indiĝenuloj ankaŭ, kiaj vivas en moderna mondo.

Mi estas Usonano (gringo), sed mi nun havas grandan intereson pri perforto kontraŭ Indiĝenuloj, precipe tiuj en Latinida Ameriko.

Meksiko havas interesan vorton "Mexicayotl". Ĝi ne havas Esperantan tradukon. Ĝi venas de Naŭatla vorto.

Mexicayotl signifas indiĝenan senton en Meksika idento.

Ŝajne multe da aferoj en Usona historio de internacia komerco engaĝas Indiĝenuloj kiel Majao en Gvatemalo, Meksiko, Elsalvadoro, ktp.

Ili havas interesan influon por muziko de Latinida Ameriko.

Nuntempe mi legas libron titolita "Kasta Milito de Yucatáno".

Justpatrolo (Montri la profilon) 2016-februaro-21 08:28:21

Mi ne komprenis vian demandon. Ekspliku pli konkrete.

devilyoudont (Montri la profilon) 2016-februaro-21 15:50:36

Kial precipe en Latinda Ameriko?

Perforto kontraŭ Indiĝenuloj estas grava problemo en Usono ankaŭ.

Indiĝenulinoj estas viktimoj de seksperforto kaj murdo du kaj duono foje pli ofte ol aliaj usonanaj virinoj. Virblankuloj faras super 70 procentoj de tiuj krimoj.

Mescheryakov (Montri la profilon) 2016-februaro-21 18:15:42

Ĉi tio estas tre interese.

usonano78 (Montri la profilon) 2016-februaro-21 20:02:46

devilyoudont:Kial precipe en Latinda Ameriko?

Perforto kontraŭ Indiĝenuloj estas grava problemo en Usono ankaŭ.

Indiĝenulinoj estas viktimoj de seksperforto kaj murdo du kaj duono foje pli ofte ol aliaj usonanaj virinoj. Virblankuloj faras super 70 procentoj de tiuj krimoj.
Ne precipe en Latinda Ameriko. Mi ŝatas Usonan Indiĝenan Movadon. Kial vi nur pri Usonaj Indiĝenuloj zorgas? Kanado ankaŭ havas saman problemon.

Ŝajne, ĝi estas policio, kiu mortigas ilin. La kialo ne estas konata de mi, kio kaŭzus policion mortigi virinojn. Eble ia ŝtata kulto kiel "Kranio kaj Tibio" estas kulpata.

Je Usonaj Indiĝenuloj, ĝi estas ŝtata peno detrui indiĝenulojn. Mi ja kredas tion. Ŝajne ekde la fino de Usona Civitana Milito estis ŝtata atako je ili. Malfeliĉe, la atako venis el Norda Oriento de Usono, kie la unua indiĝenula skolo estas fondita je Jankioj.

Oni devus tamen kompreni, ke Latinida Ameriko havas grandajn kvantojn da indiĝenuloj. Meksiko havas plenajn indiĝenajn urbojn kiel Mérida. Ĉi ejo enhavas 60 procenton da loĝantaro Majae (indiĝenula).

Io pri Latinidaj Amerikaj Indiĝenuloj mian koron tuŝas.

Justpatrolo (Montri la profilon) 2016-februaro-21 21:56:35

I found this book - 'The Caste War of Yucatan'.

externalImage.png

usonano78 (Montri la profilon) 2016-februaro-21 23:02:15

Justpatrolo:I found this book - 'The Caste War of Yucatan'.
Jes, mi havas tiun libron. Ĝi estas bona. Ĝi malfermas novan mondon en suda Meksiko por mi: Jukatanio!

abaligu (Montri la profilon) 2016-februaro-22 08:04:52

Kiel neniu el ni ŝatus vivi en la ombroj de niaj patroj ĉiam, la amerikaj indianoj ankaŭ volas esti granduloj en demokratia lando, precipe Usono. Pro tia konscienco, en Usono, la indiĝenuloj komencis movadon en 1968, kun supera celo de krei "realan ekonomian sendependecon por la indianoj." Negrave kion ajn koloro de la movado, la amerikaj indianoj estas rajtigita por evoluigi ilian propran kulturon fiere, pro timo ke ili povus iĝi formortinta se ni estas blinda al ilia pretendo. Por nia ĝojo, la usona registaro neniam provas ekstermi ilin kun ajna politiko de peripheralization, kiu estas komuna en ĉiuj aŭtokrata landoj, kie oni povus vidi nur rasismo kaj ŝovinismo.

devilyoudont (Montri la profilon) 2016-februaro-22 14:31:55

usonano78:
devilyoudont:Kial precipe en Latinda Ameriko?

Perforto kontraŭ Indiĝenuloj estas grava problemo en Usono ankaŭ.

Indiĝenulinoj estas viktimoj de seksperforto kaj murdo du kaj duono foje pli ofte ol aliaj usonanaj virinoj. Virblankuloj faras super 70 procentoj de tiuj krimoj.
Ne precipe en Latinda Ameriko. Mi ŝatas Usonan Indiĝenan Movadon. Kial vi nur pri Usonaj Indiĝenuloj zorgas? Kanado ankaŭ havas saman problemon.
Mi ne zorgas nur pri Usonan Indiĝenon, sed mi zorgas principe pri ili ĉar estas mia lando kiu subpremas ilin.

Mi nur mencias tion ĉar mi renkontis multe da homoj kiu pensas "Usone, tiaj aferoj ne okazas plu."

Dankon por interesaj ligiloj ridulo.gif

nornen (Montri la profilon) 2016-februaro-22 15:31:03

usonano78:Kion pensas vi pri Amerikaj Indiĝenuloj, sed ne nur pri vekeroj kontraŭ aborigenoj?
Ma sa laach'ool? Usilal ut tuqtuukilal chiwanq taxaq aawik'in arin Iximulew.

Por mi, loĝanta en Gvatemalo, tiu demando estas iom stranga. Ĉi tie en Iŝimuleŭ (la nomo de Gvatemalo) pli ol 40% estas indiĝenuloj kaj pli ol 40% estas miksituloj el indiĝenuloj kaj enmigrintoj. Do pli ol 80% portas en si indiĝenan sangon. Tiu demando por mi, estas kvazaŭ demandi al Germano, kion li pensas pri Germanoj.

Mi kreskis kun Majaoj, miaj kunlernantoj en la lernejo estis plejparte Majaoj, ankaŭ miaj instruistoj, kaj nun miaj dungitoj, miaj kunlaborantoj kaj miaj klientoj estas plejparte indiĝenuloj. Ĉi tie la ĉeesto de indiĝenuloj ne estas aparta aferto inda de priesploro, tamen normala kaj ĉiutaga vero.

Se vi volas legi iom da majaa literaturo, vi povas legi la verkojn de Humberto Aq'ab'al (Ak'abal).

Se vi volas legi iom pri la jardeka pogromo en Gvatemalo, vi povas legi la eldonaĵojn de la Comisión para el Esclarecimiento Histórico (CEH). Tamen mi avertas vin, ke tiuj dokumentoj estas plorigaj kaj hontigaj.

Se vi volas informi vin pri la kosmovido Majaa, vi povas legi la Popol Vuh, la rakonton pri kiel ĉio komenciĝis.

Se vi volas ekscii kiel la Usona Registaro neniigis la Gvatemalan Landreformon por ŝirmi la United Fruit Company kaj pliajn eksterlandajn entreprenojn, vi povas legi pri Operation PBSUCCESS.

Ankaŭ estas multaj, multaj blogoj majalingvaj. Kaj radioelsendaĵoj. Ekzemple Radio Tezulutlán elsendas kekĉie, aĉie kaj pokomame.

Kion mi pensas pri Amerikaj Indiĝenuloj? Ili estas miaj kunlandanoj.

Jen beleta historio (senhonte prenita el la leglibro por la tria klaso) pri la popola diverseco: Li xchaq'alil ru wajb' (paĝoj 14 - 19)

Chaawil aawe.

Reen al la supro