Vai all’indice

Magiaj vortoj

di sergejm, 23 febbraio 2016

Messaggi: 6

Lingua: Esperanto

sergejm (Mostra il profilo) 23 febbraio 2016 16:48:43

Mi serĉas magiajn vortojn. Eble, kelkaj el ili estas troveblaj en Mastro de l'Ringoj, Harry Potter kaj aliaj verkoj. Domaĝe, mi ne havas tiujn verkojn.
Ĉu Aŭro aŭ Aŭreolo? En vortaroj mi trovas nur Aŭreolo, sed tio ne entute ĝusta vorto. Kiel nomi aŭr(eol)ospuron, kiu anstataŭas fingrospuron en magia mondo?
Ĉu Magia Dono aŭ Donaco? - sen kiu oni ne povas uzi magion.
Ĉu Ekzorcaĵo? - magia formulo - sed ne por ekzorci diablon, sed ankaŭ enmetata en magia objekto por rapida uzo.
Ĉu Pocio? - magia trinkaĵo. En vortaro mi trovis nur amtrinkaĵon, sed estas aliaj.
Se vi trovas aliajn, skribu ankaŭ

nornen (Mostra il profilo) 23 febbraio 2016 17:01:07

Pri Magia Dono ktr Magia Donaco:
Mi komprenus, ke magia dono estas io, kun kio mi naskiĝis, dum magia donaco estas io, kion mi ricevis, ĉu per studado, ĉu per dia ago, ĉu per akcidento, ĉu kial mi tuŝis la Eternan Glavon de la Ĉefsorĉisto Iŝbalanke.

Pri Ekzorcaĵo: Mi uzus, kiel vi jam diris, Formulo, aŭ se necese: magia formulo aŭ sorĉformulo. Mi, la granda Magiisto Nornen ensorĉigis la formulon "Fajrobulo" en tiun ĉi bastoneton, por ke ankaŭ la Ŝtelisto Sergej povu ĝin uzi. Kiam magiisto ensorĉigas formulon en objekton, li povos realigi la formulon sen la necesoj (a) ĝin esti memorinta, (b) vortigi la formulon, kaj (c) gesti.

Pri pocio:
Eble Magitrinkaĵo aŭ sorĉtrinkaĵo aŭ se la kunteksto estas klara, simple trinkaĵo.
Trinkaĵo de la Forto de la Montogiganto.
Trinkaĵo de Fajrorezisto.
Trinkaĵo de Kata Graco.
Trinkaĵo de Mil Langoj.
Malbenita Trinkaĵo de Malforto.

sergejm (Mostra il profilo) 25 febbraio 2016 09:53:27

Plia demando: ĉu Luma kaj Malluma magioj (Lumo kaj Mallumo) aŭ Hela kaj Malhela? Cetere, ordinara malhela ĉemizo ne rilatas al magio.

Vinisus (Mostra il profilo) 25 febbraio 2016 10:49:41

Ĉiu el ni havas sian magion vorton, ĉefe en la virtuala mondo t.e. "Pasvorto"

sergejm (Mostra il profilo) 25 febbraio 2016 11:20:53

Vinisus:t.e. "Pasvorto"
Mi ne interesiĝas pri sekretaj vortoj, kiel pasvorto kaj kaj vortoj de efika magia formulo - neniu diros.

Vinisus (Mostra il profilo) 25 febbraio 2016 14:14:13

Malfermu la "Pandoran skatolon". ridulo.gif

Torna all’inizio