Kwa maudhui

Sukcesa Somera Esperanto-Tendaro en Ĉilio

ya CE4JLK, 23 Februari 2016

Ujumbe: 2

Lugha: Esperanto

CE4JLK (Wasifu wa mtumiaji) 23 Februari 2016 7:53:06 alasiri

Inter la 19a kaj 21a de Februaro 2016, okazis la 6a Somera Esperanto-Tendaro en Ĉilio. Ĝin partoprenis geesperantistoj el Concepción, Chillán, Curicó, Santiago, kaj paro da ĉinaj geedzoj, ĵus alvenintaj al Ĉilio por studi la hispanan lingvon. Entute 17 homoj! Tiu nombro estas rekorda por kiu ajn esperanto-renkontiĝo en Ĉilio, ĉar kutime ni ne estas pli ol 11...do jam tio iĝas ĉi tiu renkontiĝo la plej sukcesa ĝis nun en Ĉilio.!!!

alonsososo (Wasifu wa mtumiaji) 7 Machi 2016 3:59:35 alasiri

Gratulon al vi ĉiuj! Mi supozas, ke vi havis grandan plezuron kaj lernis multe.
Bondeziron el Britio !
www.oxfordesperanto.blogspot.com

Kurudi juu