Tartalom

Mi bedaŭras ke NASK ne estos en Miami kie estos LK

robbkvasnak-tól, 2016. február 25.

Hozzászólások: 7

Nyelv: Esperanto

robbkvasnak (Profil megtekintése) 2016. február 25. 22:56:53

Tristas la afero ke NASK denove estos en Raleigh, Nordkarolino, urbo kun la famo esti tre rasista, homofoba kaj ksenofoba, anstataŭ en Miami, urbo tre diversa kaj malferma. Mi persone neniam irus al Raleigh pro timo persona. Sed mi ja ne povas influi la decidon de la estroj de NASK.

usonano78 (Profil megtekintése) 2016. február 26. 0:28:35

Mi estas loĝanto en Asheville, Nordkarolino. Mi neniam renkontas rasismon. En mia apartamenta konstruaĵo, mia najbaroj estas Hispana kaj Nigra. Rasismo estas neniam trovata de mia kvartalo. Nuntempe Nordkarolino ne estas malbona. Ĝi ne estas kiel 1960aj. Vi estas en 2016. Multaj popolo ne havas eĉ sudan akcenton.

Iam ĝi ŝajnas ne eĉ esti la Usona Sudo ajn plu.

Ekzistas multa Hispana popolo en montaro. Tial ili havas Hispanan lingvan ĵurnalon por regiono.

usonano78 (Profil megtekintése) 2016. február 26. 1:17:16

Konsideru: Donald Trump venas el Novjorkon.

James Taylor kaj Edward Snowden kreskiĝis en Nordkarolino.

Daisy454 (Profil megtekintése) 2016. február 26. 13:45:07

Laŭ mia kompreno, la organizantoj volis sekvi la landan kongreson kaj celis havi NASK en Miami, sed finfine rezignis pro la malfacileco de trovi ĉiujare novan taŭgan lokon por NASK.

Mi supozas ke rasismo ktp ekzistas ĉie, kaj mi ne parolu por aliaj homoj, sed mi povas diri ke tiam, kiam mi ĉeestis NASK en Raleigh, la partoprenantaro inkluis diversajn specojn da homoj (gajaj kaj ne, malsamaj etnecoj, ktp), kelkajn kiuj loĝis en Raleigh, kaj neniu aspektis al mi tima, sed tamen sufiĉe feliĉa.

Cetere mi aldonu ke mi kredas ke la "esplora triangulo" (Raleigh, Durham, Chapel Hill) estas nuntempe tiel internacia kiel aliaj altteknologiaj regionoj: http://www.visitraleigh.com/articles/view/Celebrat...

usonano78 (Profil megtekintése) 2016. február 26. 16:13:35

Laŭ Daily Mail UK kaj Suda Povereca Leĝa Centro, Kalifornio ofte estas la plej malamgrupplenigita ŝtato de Usono. Ankaŭ Florido enhavis pli malamaj grupoj ekde 2014 ol Nordkarolino.

Ŝajne ekzistas tendencon Usone rigardi malsupren al ajn sudŝtato. Sed rete estas trovata pli rasistoj en Ohio aŭ Pensilvanio. Usono havas klasan sistemon. Sudŝtatoj ne restas supre. Ĝi estas stranga esti Usonano, kie oni pensus "Demokrataj areoj" plibonas, sed koni tiuj ejoj ne vere malsamas. Mi ne estas kredanto en la Usona du partio sistemo. Mi malamas ambaŭ Respublikanojn kaj Demokratojn.

robbkvasnak (Profil megtekintése) 2016. február 26. 16:24:42

Florid konsistas el du tute malsamaj regionoj: la norda kie ekzistas multaj rasistaj grupoj kaj la suda kie la popolaro estas tre internacia kaj multlingva. Mi laboras por la LK en Miami ĉar mi kredas ke estas tre fekunda grundo por Esperanto. Kaj Miami estas tre facile atingebla el Sudamierko kaj Karibo - Raleigh ne.

usonano78 (Profil megtekintése) 2016. február 26. 17:13:25

Kompreneble Sudameriko havus ĝiajn propre metodojn por Esperanta disvastiganta. Kvankam mi ja ŝatus travojaĝi Latinidan Amerikon. Mi havas grandan polikitan intereson tie.

Mi ne vere zorgas pri NASK, aŭ kien ĝi okazus. Se ĝi okazus en Miami aŭ Seattle, tiam mi estus feliĉa ĝuste sama.

Ĝi eble oni interesus, kiu ŝtatoj estas plej malamkrima plenigita.

10. Maine
9. Washington Ŝtato
8. Nevada
7. Connecticut
6. Alabama
5. Tennesee
4. Kentucky
3. North Dakota
2. Michigan
1. District of Columbia

Vissza a tetejére