Ujumbe: 8
Lugha: Esperanto
Duckwing (Wasifu wa mtumiaji) 26 Februari 2016 8:10:12 asubuhi
Kirilo81 (Wasifu wa mtumiaji) 26 Februari 2016 8:21:42 asubuhi
Sama rilato ekzistas inter pro kaj ĉar.
Duckwing (Wasifu wa mtumiaji) 1 Machi 2016 1:12:09 alasiri
Kirilo81 (Wasifu wa mtumiaji) 1 Machi 2016 2:30:22 alasiri
Estas interese, ke estas la paroj malgraŭ - kvankam kaj pro - ĉar, sed estas por - por ke. Se mi povus refari E-on, mi simple anstataŭ subjunkcioj uzus ĉiam prepozicion + ke.
sergejm (Wasifu wa mtumiaji) 1 Machi 2016 9:27:57 alasiri
A kaj B kutime ne okazas samtempe (preskaŭ ĉiam !(A & B) ), sed nun estas escepto.
pro A estas B = ĉar estas A, estas B = (A => B) = (!A | B)
mi faras A, por ke fari B = (!A => !B) = (A | !B)
Laŭ matematika logiko "el A sekvas B" (A => B) oni povas anstataŭi per (!A | B), sed fakte ni scias, ke se A estiĝis antaŭ B, tio ne signifas ka A estas kaŭzo de B.
nornen (Wasifu wa mtumiaji) 2 Machi 2016 3:21:36 asubuhi
Kirilo81:Jes kaj ne: Bonstila estus "kvankam estas tiel, ...".Sendube interese. Mi jam delonge pensadis la samon. Kial la elpensinto rompis eblan paralelecon?
Estas interese, ke estas la paroj malgraŭ - kvankam kaj pro - ĉar, sed estas por - por ke. Se mi povus refari E-on, mi simple anstataŭ subjunkcioj uzus ĉiam prepozicion + ke.
Ŝajnas ke la sola subjunkcio, kiu ne povas esti anstataŭata per prepozicio + ke, estas "kiam", ĉar ne estas tempa prepozicio. Tio similas al la strukturo de du el miaj lingvoj: En la hispana preskaŭ ĉiuj subjunkcioj enhavas la vorton "que" (porque, para que, aunque, sin que, etc) escepte la subjunkcio "cuando". En la Kekĉia estas nur unu subjunkcio, nome "naq", kiu signifas kaj "ke" kaj "kiam". La pluaj subjunkcioj estas formata laŭ la formo "rilata substantivo + naq".
La vorto kiam ŝajnas esti tre aparta.
Серёга (Wasifu wa mtumiaji) 2 Machi 2016 5:30:46 asubuhi
Duckwing:Kial havas esperanto tiujn sinonimojn malgraŭ kaj kvankam, kiuj havas tiom similajn signifojn? Kvankam/malgraŭ ni havas similajn sinonimojn en mia propra lingvo, mi ne komprenas kial ambaŭ bezonatas kiam en aliaj kazoj mankas tiom da sinonimojn en esperanto (laŭ mi).Kiam mi povas skpibi en la Esperanto, min mankas tre multaj vortoj (iufoje eĉ sinonimoj) ĉar por mi ne estas senbezona du vortoj kun diversaj nuancoj.
amigueo (Wasifu wa mtumiaji) 2 Machi 2016 5:58:50 alasiri
mallasta = unua
kvankam = malgraŭ ke
malgraŭ = kvankam de/malke
pro = ĉar malke
ankoraŭ = nejamne
ankoraŭ ne = nejam
ĉu iu proponas prepozicion tempan (rilata al KIAM)?
du eblaĵoj: 1/ kiam malke, 2/ ...