Al la enhavo

'Malgraŭ' kaj 'kvankam'

de Duckwing, 2016-februaro-26

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

Duckwing (Montri la profilon) 2016-februaro-26 08:10:12

Kial havas esperanto tiujn sinonimojn malgraŭ kaj kvankam, kiuj havas tiom similajn signifojn? Kvankam/malgraŭ ni havas similajn sinonimojn en mia propra lingvo, mi ne komprenas kial ambaŭ bezonatas kiam en aliaj kazoj mankas tiom da sinonimojn en esperanto (laŭ mi).

Kirilo81 (Montri la profilon) 2016-februaro-26 08:21:42

malgraŭ estas prepozicio (malgraŭ tio), kvankam estas subjunkcio (kvankam mi ne volis), do sintakse ili estas sufiĉe malsimilaj. Oni povas tamen anstataŭigi kvankam per malgraŭ tio, ke.
Sama rilato ekzistas inter pro kaj ĉar.

Duckwing (Montri la profilon) 2016-marto-01 13:12:09

Do ĉu oni ankaŭ povas anstataŭi "malgraŭ tio" per "kvankam estas tio"?

Kirilo81 (Montri la profilon) 2016-marto-01 14:30:22

Jes kaj ne: Bonstila estus "kvankam estas tiel, ...".

Estas interese, ke estas la paroj malgraŭ - kvankam kaj pro - ĉar, sed estas por - por ke. Se mi povus refari E-on, mi simple anstataŭ subjunkcioj uzus ĉiam prepozicion + ke.

sergejm (Montri la profilon) 2016-marto-01 21:27:57

malgraŭ A, estas B =(preskaŭ) kvankam estas A, estas B.
A kaj B kutime ne okazas samtempe (preskaŭ ĉiam !(A & B) ), sed nun estas escepto.
pro A estas B = ĉar estas A, estas B = (A => B) = (!A | B)
mi faras A, por ke fari B = (!A => !B) = (A | !B)
Laŭ matematika logiko "el A sekvas B" (A => B) oni povas anstataŭi per (!A | B), sed fakte ni scias, ke se A estiĝis antaŭ B, tio ne signifas ka A estas kaŭzo de B.

nornen (Montri la profilon) 2016-marto-02 03:21:36

Kirilo81:Jes kaj ne: Bonstila estus "kvankam estas tiel, ...".

Estas interese, ke estas la paroj malgraŭ - kvankam kaj pro - ĉar, sed estas por - por ke. Se mi povus refari E-on, mi simple anstataŭ subjunkcioj uzus ĉiam prepozicion + ke.
Sendube interese. Mi jam delonge pensadis la samon. Kial la elpensinto rompis eblan paralelecon?

Ŝajnas ke la sola subjunkcio, kiu ne povas esti anstataŭata per prepozicio + ke, estas "kiam", ĉar ne estas tempa prepozicio. Tio similas al la strukturo de du el miaj lingvoj: En la hispana preskaŭ ĉiuj subjunkcioj enhavas la vorton "que" (porque, para que, aunque, sin que, etc) escepte la subjunkcio "cuando". En la Kekĉia estas nur unu subjunkcio, nome "naq", kiu signifas kaj "ke" kaj "kiam". La pluaj subjunkcioj estas formata laŭ la formo "rilata substantivo + naq".

La vorto kiam ŝajnas esti tre aparta.

Серёга (Montri la profilon) 2016-marto-02 05:30:46

Duckwing:Kial havas esperanto tiujn sinonimojn malgraŭ kaj kvankam, kiuj havas tiom similajn signifojn? Kvankam/malgraŭ ni havas similajn sinonimojn en mia propra lingvo, mi ne komprenas kial ambaŭ bezonatas kiam en aliaj kazoj mankas tiom da sinonimojn en esperanto (laŭ mi).
Kiam mi povas skpibi en la Esperanto, min mankas tre multaj vortoj (iufoje eĉ sinonimoj) ĉar por mi ne estas senbezona du vortoj kun diversaj nuancoj. ridulo.gif

amigueo (Montri la profilon) 2016-marto-02 17:58:50

Interesas la kunrilato de prepozicioj kaj subjunkcioj. Laŭ mi, "sinonimigeblaj" radikoj kiel: kvankam/malgraŭ, jam/ankoraŭ, ĉar/pro, kaŭzo/efiko, unua/lasta, estas bonvenaj kondiĉe ke la parolanto flue aŭ suple uzu la sinonimigojn, ekz:

mallasta = unua
kvankam = malgraŭ ke
malgraŭ = kvankam de/malke
pro = ĉar malke
ankoraŭ = nejamne
ankoraŭ ne = nejam

ĉu iu proponas prepozicion tempan (rilata al KIAM)?
du eblaĵoj: 1/ kiam malke, 2/ ...

Reen al la supro