پستها: 16
زبان: Esperanto
vincas (نمایش مشخصات) 26 فوریهٔ 2016، 9:26:37
Mi voĉdonis ne.
Sunjo (نمایش مشخصات) 26 فوریهٔ 2016، 18:04:43
robbkvasnak (نمایش مشخصات) 26 فوریهٔ 2016، 19:15:24
Vestitor (نمایش مشخصات) 26 فوریهٔ 2016، 23:22:01
usonano78 (نمایش مشخصات) 26 فوریهٔ 2016، 23:49:25
vincas (نمایش مشخصات) 27 فوریهٔ 2016، 8:17:55
Sunjo:Mi pensas ke ne, sed mi ne bedaŭrus se mi erarus.Kial vi ne bedaŭrus?
Sunjo (نمایش مشخصات) 27 فوریهٔ 2016، 10:56:43
vincas:Pro la Brita ekonomio kiu bazas sur la trompa sistemo de financspekulacioj, pro la multaj esceptoj kaj avantaĝoj kiujn Britio postulas, pro Brita sinteno bloki ĉion kio povus esti utila al EU (ekzemple imposton sur financaj spekulacioj). Kompreneble ĉiuj landoj en EU volas profiti de EU, sed landoj kiuj en okazoj de bezono rifuzas sian helpon, prefere forlasu la Union. La malavantaĝo por Britio sufiĉe certe estos pli granda ol por EU. Kaj la skotoj repripensos sian decidon ĉu ili volas daŭre aparteni al Britio aŭ ĉu ili ne ja preferas aparteni al EU.Sunjo:Mi pensas ke ne, sed mi ne bedaŭrus se mi erarus.Kial vi ne bedaŭrus?
vincas (نمایش مشخصات) 27 فوریهٔ 2016، 14:50:41
Kaj se la brita referendumo estos sukcesa, Eŭropa Unio pli federaliĝos, ĉar Britio estas bremso de federaliĝo de EU. Tio eble estas pluso de forlaso de Britio el EU.
Sunjo (نمایش مشخصات) 27 فوریهٔ 2016، 15:34:05
vincas:Sed se al ambaŭ landoj kaj Britio kaj EU estas ekonomie pli oportune, pli bone esti kune, do kial Britio aranĝas referendumon? Ju pli ke povas esti ke Britio ekonomie perdos pli multe ol EU.Ĉu eble pro naciismo? Se oni ne ŝatas ke supera organizo reguligas enlandajn aferojn, eĉ se sume oni havas avantaĝojn?
robbkvasnak (نمایش مشخصات) 27 فوریهٔ 2016، 20:11:55
Jam la ideo rekrei landlimojn egalas al la britaj nuntempaj ideoj. Tio, kion Anglio volas, estas Mal-EU. Tial Eŭropo estus pli feliĉaj sen Anglio nun. Eble onte oni povus repripensi la aferon.