Vai all’indice

Hispana Kongreso de Esperanto

di Tonyodb, 26 febbraio 2016

Messaggi: 3

Lingua: Esperanto

Tonyodb (Mostra il profilo) 26 febbraio 2016 18:59:19

Saluton!
Post kelkaj tagoj finiĝos la unua aliĝperiodo al la Hispana Kongreso de Esperanto, kiu disvolviĝos de la 30-a de junio ĝis la 4-a de julio en la urbeto Herrera del Duque, en Ekstremaduro.

La programo estas ĉijare tre riĉa, kun multe da muziko kaj teatro. Ankaŭ la turisma flanko estas tre interesa: temas pri regiono ne multe konata, sed kun veraj juveloj, kiel la monaĥejo de Guadalupe (la originala) aŭ la romia urbo Merido, kiujn oni vizitos respektive la 2an kaj 4an de julio. Ankaŭ la naturo estas superba.

Oni povas legi ĉiujn detalojn en la retejo: [url=www.esperanto.es/kongreso/]www.esperanto.es/kongreso/[/url]
Ankaŭ tie troviĝas la aliĝilo. Jam pli ol 100 homoj aliĝis ĝis nun, 4 monatojn antaŭ la komenco (kio ne estas kutima afero en Hispanio ridulo.gif)

Koran saluton,
Toño

Urho (Mostra il profilo) 27 febbraio 2016 14:55:26

Tonyodb:[…] Oni povas legi ĉiujn detalojn en la retejo: www.esperanto.es/kongreso/
Eta korekto: [url=www. … => url=http://www. …

Tonyodb (Mostra il profilo) 28 febbraio 2016 15:28:17

Urho:
Tonyodb:[…] Oni povas legi ĉiujn detalojn en la retejo: www.esperanto.es/kongreso/
Eta korekto: url=www. … => url=http://www. …
Dankon!
Do, jen ĝusta adreso:
http://www.esperanto.es/kongreso/

Tonjo

Torna all’inizio