Til indholdet

Ĉu Usono estas Paradokso?

af usonano78, 1. mar. 2016

Meddelelser: 13

Sprog: Esperanto

robbkvasnak (Vise profilen) 8. mar. 2016 18.52.29

Ne, usonano78, Usono ne estas tre bona lando por ĉiuj olduloj. Se vi estas riĉa, jes. Sed mi ne estas riĉa. Por mi estas lando kie mi ofte nenion povas fari ĉar oni devas nun ĉion pagi. Eĉ vojaĝi al Miamio kvazaŭ maleblas, ĉar oni devas pagi por vojaĝi sur la strado! Mi ne iras al la plaĝo ĉar tie mi devas pagi por parkumi. Eĉ la publikaj parkoj nun postulas monon por eniri!!!!! Mi ne trovas kromlaboron ĉar oni kredas min tro maljuna. Usono perdis siajn promesojn kiam oni faris Reagan prezidenton. Ekde tiam nur riĉuloj povas vivi ĉi-tie.

usonano78 (Vise profilen) 8. mar. 2016 19.24.12

robbkvasnak:Ne, usonano78, Usono ne estas tre bona lando por ĉiuj olduloj. Se vi estas riĉa, jes. Sed mi ne estas riĉa. Por mi estas lando kie mi ofte nenion povas fari ĉar oni devas nun ĉion pagi. Eĉ vojaĝi al Miamio kvazaŭ maleblas, ĉar oni devas pagi por vojaĝi sur la strado! Mi ne iras al la plaĝo ĉar tie mi devas pagi por parkumi. Eĉ la publikaj parkoj nun postulas monon por eniri!!!!! Mi ne trovas kromlaboron ĉar oni kredas min tro maljuna. Usono perdis siajn promesojn kiam oni faris Reagan prezidenton. Ekde tiam nur riĉuloj povas vivi ĉi-tie.
Florido, kiel Kalifornio kaj Novjorko, estas nuntempe ejoj por riĉuloj. Mi travojaĝis Usonon tute, ekde 1990aj. Mi vidis eĉ dum tiam, ke luprezoj altiĝus.

Via generacio ne havis tempon akcepti tiun fakton. Mi akceptis tion, ke Usono nun havas riĉulajn areojn, kiel en libro 1984 de Orwell. Tial mi vivas nuntempe en malgranda urbo en Montaro. Oni ankoraŭ povas pentri, bicikli, gitari, ktp. Kial mi interne mokis, kiam vi diris Miamio estas internacia urbo estas pro tio, ke mi konas kiamaniere nun granda urboj iĝis elitejon en Usono kaj Eŭropo. Mi ankaŭ travojaĝis Eŭropon dum du jaroj.

Zamenhof loĝis en malgrandejo nomita Białystok. Li ne vivis en Novjorko, Miamio, Moscow, ktp.

Eble oni translokiĝus Montaren nun, antaŭ ol la maro altiĝus kaj glutas la super riĉuloj.

Mi interparolis kun multe de via generacio, kaj eĉ Demokratoj proponis monon kaj tutan materian sukceson. Tial mi ne volas voĉdoni.

usonano78 (Vise profilen) 10. mar. 2016 13.58.04

Ŝajne Novmeksiko bonas, se kion vi volus estas hispana lingvo ĉirkaŭ. Novmeksiko estas ankaŭ malmultekosta. Vi tien povas vivi sur pli altan teron. Vi starus sur solidan grundon tie. Ŝtato havas interesan Hispanan historion.

Ĉi tagoj oni loĝus foren el marbordo.

En Miamio aŭtobuso kostas $2.25 USD. Kie mi loĝas estas nur $1.00 USD rajdi aŭtobuso! Vidu kiom aŭtobuso kostas en Albuquerque!

Florido ankaŭ enhavas sklavoj en Immokalee!

Tilbage til start