Sadržaj

Ĉu koloro povas skribita kiel verbo?

od danielkoch, 1. ožujka 2016.

Poruke: 12

Jezik: Esperanto

akueck (Prikaz profila) 4. ožujka 2016. 07:46:00

sergejm:Kiel vi citis, 'ĉemizo nigras' estas ne 'ĉemizo estas nigra', sed 'manifestiĝas (statas, efikas) nigra'. Iom malsamas.
Prave.

Bernadox (Prikaz profila) 8. svibnja 2016. 19:49:16

Rujo:La radikoj "ruĝ" kaj "nigr" estas adjektivaj. Kiam oni aldonas verban terminon, ili fariĝas stataj verboj.
Laŭ viaj ekzemploj: Mia floro ruĝas = Mia floro estas ruĝa.
Mia ĉemizo nigras = Mia ĉemizo estas nigra.
Kiam oni aldonas substantivan terminon, ili fariĝas kvalitaj substantivoj.
...
Laŭ Z en 1907 -as ne signifas est-as. Berlina Komentario pri la Fundamento, vol. 2 (BK II) havas:

as - marque le présent d’un verbe | ending of the present tense in verbs | bezeichnet das Präsens | означаетъ настоящее время глагола | oznacza czas teraźniejszy. — as - marque le présent d’un verbe | ending of the present tense in verbs | bezeichnet das Präsens | означаетъ настоящее время глагола | oznacza czas teraźniejszy [FE 5]. — Le présent est caractérisé par as; ex.: mi far'as ― je fais. | The present tense ends in as, e. g. mi far'as, „I do”. | Das Präsens endet auf as; z.B. mi far'as, ich mache. | Настоящее время принимаетъ окончаніе as (напримѣръ: mi far|as я дѣлаю). | Czas teraźniejszy ma zakończenie as. (Przykład: mi far/as ja czynię). [FG 6.2 a]. — [UL]. — [La as-formoj en FE ne estas listigitaj tie ĉi, ĉar ili estas tro multaj].
Lingva Respondo 1907: La formoj “amatas”, “amitas” k.t.p., anstataŭ “estas amata”, “estas amita”, per si mem ne prezentus ian rompon en nia lingvo, kaj, se la Lingva Komitato volus ilin aprobi, oni povus tre bone ilin uzi. Tamen, se la privataj aŭtoroj per sia propra iniciativo volus uzi tiujn formojn, mi tion ĉi ne konsilus. Privataj aŭtoroj povus enkonduki tiun ĉi novan formon nur en tia okazo, se as, is k.t.p. signifus “estas”, “estis” sed, kvankam pli aŭ malpli frue la verbaj finiĝoj eble ricevos la signifon de la verbo “esti”, tamen ĝis nun ili tiun ĉi signifon ne havas. [LR 119. Respondo 15, La Revuo, 1907, Aprilo].

Tion la Akademio konfirmis en ĉ. 1911 (? - serĉu mem en BK IV - Akademia Dokumentaro). Mi klopodas eviti formojn kiel *blank-as, *nigr-as k.t.p.

Natrag na vrh