目次へ

Malarmado estas neebla

Junpe,2016年3月2日の

メッセージ: 13

言語: Esperanto

Altebrilas (プロフィールを表示) 2016年3月11日 10:01:35

abaligu:... Mia opinio estas pri la danĝero de armilara raso.
Atentu, ke "raso" signifas "gento", kaj ne "kurado", kvankam angla vorto havas ambaŭ signifojn.
"armilara kurado" estus pli taŭga.

Altebrilas (プロフィールを表示) 2016年3月11日 10:16:19

"Se vi volas pacon, prepariĝu al milito" ne taŭgas. Vidu la malvarman militon, kio iĝis varmega militaro en la landoj kiuj ne havis atombombon: Azio, Afriko kaj Latinameriko.

"Mi ĵetu unuflanke la armilojn" nek funkcias, ĉar lando ne reagas kiel homo, ĝi ne kompatas kaj ne hezitas invadi paceman najbaron por manĝigi sian popolon.

Paco estas malfacila konstruo: iu devas garantii protekton al la landoj kiuj konsentas senarmiĝi, kaj tiu "iu" povas esti nur imperia potenco aŭ internacia organizo. Kaj tiu potenco aŭ organizo devas disponi pri armiloj kaj aliaj prem-rimedoj por devigi landojn respekti la pacon. Kaj tiu potenco aŭ organizo devas esti kontrolata, por eviti trouzojn.

Oni devas do konstrui mondan demokration, kaj tio estas des pli komplika, ke ĉiuj kulturoj ne havas la saman koncepton de "demokratio", nek la samajn kialojn por fidi aliajn. Por tio dialogo estas nepra kaj esperanto povas helpi tion.

Серёга (プロフィールを表示) 2016年3月13日 16:19:11

Malarmado estas ebla. Tion ĉi pruvis oni per gorby. Sed alia flanko ne amis tion ĉi kaj penis akiri timon plezure. ridulo.gif

先頭にもどる