Til innholdet

Kiel vi elektas fremdan lingvon lernotan?

fra DuckFiasco,2016 3 6

Meldinger: 9

Språk: Esperanto

DuckFiasco (Å vise profilen) 2016 3 6 21:50:03

Ĉu la aro de sonoj?
(Mal)facileco de la gramatiko?
(Mal)sameco al via denaska lingvo?
Ofta uzebleco en via regiono?
Io alia?

Mi konstatas, ke lingvolernado ofte estas pena kaj neplezura, do mia plej ofta komenca kialo "ĝi plaĉas al mi!" ne longe helpas.
Mi scivolas, kiuj estas la kialoj, kiuj kapablas instigi vin lerni kaj eĉ obstini en viaj studoj!

Mi parolas la anglan denaske.
Mi parolas la francan pro lerneja devigo, kaj poste francaj amikoj interretaj... iom hazarda afero.
Mi parolas Esperanton ĉar mi ne plu timas ĉiam fari erarojn, kaj ne estas granda peno trovi la taŭgajn vortojn komprenigi min al aliaj. Eĉ sen profunda studado.

Kaj vi?

Dankon!

SPadern (Å vise profilen) 2016 3 7 00:52:52

Mi decidis unue studi kaj la germanan kaj esperaton ĉar ili ŝajnis facilaj. Mi kredas ke tio fakto ankaŭ igis min daŭrigi mian lernadon, ĉar mi ĝuis uzi la lingvojn, ne nur legi kiel uzi ilin.

Aliflanke, mi decidis lerni la ĉinan hazarde. Mi havis oportunon kaj mi pensis: Kial ne? Mi provos ion tute novan.

SPadern (Å vise profilen) 2016 3 7 00:59:50

DuckFiasco:Mi parolas Esperanton ĉar mi ne plu timas ĉiam fari erarojn
Mi pensas ke tio estas interesa ideo. Mi spertis ion alian per esperanto ol aliaj lingvoj. Mi povis, kaj kuraĝis, preskaŭ tuj post mi eklernis la lingvon, diri frazojn. Mi ne timis/timas erari. Mi ne scias ĉu la kialo estas la lingvo esperanto mem (la gramatiko, radikoj ktp) aŭ la etoso de Esperantujo (la homoj). Ĉu iu havas ideon?

skeptikulo (Å vise profilen) 2016 3 10 15:25:44

Pli kaj pli mi vidas la rusan lingvon plej proksima de mi (brazilano).
En la televido, novaĵoj, gazetoj, interreto, ktp.
Ĉu pro la aneksado de Krimeo al Rusio, ĉu pro la rusa milito en Sirio, aŭ pro la venonta Futbala Mondpokalo en jaro 2018.
Volon por lerni tiun lingvon venis forte en mi.

Koracio (Å vise profilen) 2016 4 6 12:59:41

Hungara estas mia patrina lingvo.
Iam mia patrino estis Esperantisto, sed poste ŝi forgesis la lingvon, ĉar ŝi ne bezonis ĝin. Do mi lernis Esperanton, sed longe ne uzis ĝin. Poste mi restaŭrigis, sed mi ofte ne trovas vortojn.
Mi lernis Germanen lerneje, ĉar la Germana grupo estis pli malgrandfa ol la Angla. Poste mi ankaŭ lernis la Anglan, ĉar oni bezonas ĝin por la vivo, kaj ankaŭ por programado.
Sed mia venanta lingvo estis la Latina mezlerneje, ĉar tiu estas konfesa mezlernejo, kaj ĝi estis obligata. Tamen ĝi plaĉas al mi, kaj ĝi estas la malgranda favoro.
Mi lernas iom el la Hungara Signolingvo, por ke ĝi estu helpilo. Mi ne estas surda aŭ muta (sed mi povos esti), kaj ne bezonas ĝin senpere.

Paulinho (Å vise profilen) 2016 4 6 14:27:54

Unu mia pliaĝa fratino lernis iom de la franca en la mezlernejo kaj instruis min hejme. Mi entuziasmigis pri la studo de fremdaj lingvoj. Mi vivis kampe kaj lingvlernado faris min celon de atento. Neniam mi povis vivteni per tia risurco. Sed en mia elementa lernejo mi studis la latinan (kvar jaroj), la francan (du jaroj), la anglan (du jaroj) kaj la antikvan grekan (1 jaro). Mi ekdonis privatajn lekcionojn kaj malgrandajn tradukojn kaj tiel gajnis iom da mono. Post iomete spertigi, mi faris multajn tradukojn kiel volontulo por pluraj institucioj, ĉar mi havis alian dungadon por vivteni. Tial larĝigis mia scio de tiuj lingvoj kaj ankaŭ mi ernis la germanan kaj la italan. Nun mi jam emeritigis. Mi, ankoraŭ faras tradukojn. Iuj estas de volontulado. Aliaj pagas min. Kaj tamen mi ekstudis la rusan kaj la araban tute por hobio.

nornen (Å vise profilen) 2016 4 6 15:47:11

DuckFiasco:Ĉu la aro de sonoj?
(Mal)facileco de la gramatiko?
(Mal)sameco al via denaska lingvo?
Ofta uzebleco en via regiono?
Io alia?
Pri 1: La fonemaro ne multe gravas por mia decido.

Pri 2: La ecoj de gramatiko ja gravas. Tamen mi ne opinias, ke la gramatiko de unu lingvo estas pli aŭ malpli facila ol la gramatiko de alia, sed ke la gramatiko de lingvo A eble estas malpli simila a la gramatikoj de la lingvoj, kiun mi jam konas. Kaj mi elektas la gramatikon plej malsimilan.

Pri 3: Sama afero kiel kun (2). Malsameco estas ĉarma kaj alloga.

Pri 4: Ne rekte uzebleco, tamen praktikebleco. Mi bezonas almenaŭ unu personon en mia urbo, kiu parolas la lingvon lernotan denaske.

Ĉefe rilate al la gramatiko, mi spertas ion, kion mi nomas "la principo de malgrandiĝanta surprizo". Ju pli lingvojn oni konas, des malpli surpriziga estos la sekvonta lingvo.

Supozu, ke iu parolas denaske kaj nur la anglan. Kiam li eklernas la germanan, la kvar kazoj surprizas la lernanton. Tamen kiam li poste eklernas la rusan, ĝiaj ses kazoj jam ne surprizas la lernanton tiom, ĉar li ja konas la ĝenerala ideo de "kazoj".
Kiam li eklernas la araban, la fakto ke ekzistas tri gramatikaj nombroj (ununombro, dunombro, multnombro) surprizas la lernanton. Tamen kiam li poste eklernas la japanan, kiu havas tre liberan manieron esprimi (aŭ ne esprimi) nombrojn, tio jam ne surprizas lin tiom.
Kotopo kotopo

Christa627 (Å vise profilen) 2016 4 15 16:38:57

Kaj post kiam la lernanto lernas la diversajn hispanajn verbformojn por diversaj subjektoj, la klingonaj prefiksoj por samtempe indiki kaj subjekton kaj objekton ne surprizas ŝin tiom... sed tio ne malhelpas la fuŝadon! lango.gif

Ĝenerale mi ne vere elektas lernotan lingvon; mi simple vekiĝas iun tagon kaj pensas "Hej! Estus interese lerni {X}!" kaj tuj Guglas ĝin. Iufoje mi progresas; plejofte ne. Ĝenerale, ju pli simpla estas la lingvo, des pli verŝajne mi progresos iom antaŭ ol alia forturnas mian atenton. Tial miaj plej fluaj lingvoj krom la denaska estas Esperanto kaj Tokipono!

amigueo (Å vise profilen) 2016 7 6 16:08:56

hahaha "kiel elektas vi fremdan lingvon lernota?". (tio estas bona resumo, post komunika decepto)

Tibake til toppen