შინაარსის ნახვა

Kial vi decidis lerni Esperanton?

ThePilgrim-ისა და 7 მარტი, 2016-ის მიერ

შეტყობინებები: 44

ენა: Esperanto

ThePilgrim (მომხმარებლის პროფილი) 7 მარტი, 2016 20:44:30

Ne estas sekreto ke en la komenco estis nur (aŭ ĉefe) unu kialo per lerni Esperanto, la kialo pro kio ĝi estis kreita - por servi kiel facila lingvo inter personoj de diversaj denaskaj lingvoj.

Nuntempe, post pli ol cent jaroj, ŝajnas ke estas multaj malsamaj kialoj lerni Esperanton. Jam ne ĉiuj volas ke Esperanto estu uzita por tutmonda komunikado. Kelkaj simple trovas ĝin interesa. Aliaj pensas ke lerni Esperanto povus havi certajn beneficojn.

Ekzemple, mi estas el la tria kategorio. Mi kredas ke Esperanto estas bona ilo. Kiam mi estis malgranda, mi parolis nur unu lingvon, la anglan. Nun mi parolas pli-malpli naŭ lingvojn, sed mi estis jam preskaŭ plenkreskulo kiam mi komencis do ne estis tre facile.

Nun mi estas paĉjo kaj ni kreskigas niajn gefilojn kun tri lingvoj ĉar ni pensas ke estus multe pli facile por ili kreski trilingvaj ol lerni ilin kiel plenkreskuloj. Sed ili ne lernas tiujn lingvojn - ili akiras ilin denaske. Mi ankaŭ volas ke ili scipovu lerni novajn lingvojn. Mi pensas ke Esperanto estos bonega ilo por fari tion.

Kaj vi? Kial vi decidis lerni Esperanton? Kiel ĝi utilas al vi? Estas tre interese al mi!

Dankon.

(Parenteze, mi estas komencanto ankoraŭ do bonvolu korekti min! Vi ne ofendus min.)

Серёга (მომხმარებლის პროფილი) 7 მარტი, 2016 22:38:06

Mi lernis la anglan sed post 2-a majo 2014 kiam en Odeso naciistoj bruligis homojn kaj sufokis unu gravedan virinon. Mi tute haltis lerni la anglon kaj grade mi iris al Esperanto.

Pardonpeton! Sed movaj fortoj povas iri de bonaj kialoj ankaŭ de malbonaj kialoj.

usonano78 (მომხმარებლის პროფილი) 7 მარტი, 2016 23:24:15

Mi havis profundan komprenadon lastatempe, ke en Usono anglaj parolantoj estas polarigita, kaj la Anglan ni parolas estas limita. Mi ankaŭ komencas senti, ke kiam mi skribus Angle, mi koleriĝus kaj malamas aliajn anglajn parolantojn. Pro tio, ke mi ne volas koleriĝos, mi serioze konsideras Esperanton.

ThePilgrim (მომხმარებლის პროფილი) 9 მარტი, 2016 18:28:39

Серёга:Mi lernis la anglan sed post 2-a majo 2014 kiam en Odeso naciistoj bruligis homojn kaj sufokis unu gravedan virinon. Mi tute haltis lerni la anglon kaj grade mi iris al Esperanto.

Pardonpeton! Sed movaj fortoj povas iri de bonaj kialoj ankaŭ de malbonaj kialoj.
Tio tre interesas! Jes, tio kio okazis nun en Ukranio estas terurega! Mi estas tre malfeliĉa pri tio. Mi antaŭe vojaĝis ofte al la Ukranio kaj al Rusio.

Kaj ĉiam bonegas vidi ruson. Unu el la lingvoj kun tiuj ni kreskigas niajn gefilojn estas la rusa.

Mi komprenas kial vi ĉesis lerni la anglan sed kial vi elektis Esperanton? Estas multaj lingvoj en la mondo, kaj la plejparto estas pli fama ol Esperanto. Kio faris vin voli ekscii paroli Esperanton?

Серёга (მომხმარებლის პროფილი) 9 მარტი, 2016 19:11:54

ThePilgrim:

Esperanto estas fama, mi aŭdas pri ĝi sufiĉe ofte. Mi provas lerni la ĉina, mi ne certas ke ĝin pli implika ol la angla sed tio estas ne monatoj kaj decidi lerni ĝi malfacile.
Esperanto ĉefe ne mensogis min. ridulo.gif Mi ne povas normale diri kaj kompreni por mia honto sed uzi mi povas jam. Ĉeestas du aĵoj: la admirinda historio de Esperanto kaj neŭtraleco de Esperanto!

Sed kial vi eklernis? Vi ankoraŭ ne diris. ridulo.gif (temo de tia fadeno estas!)

ilemo (მომხმარებლის პროფილი) 9 მარტი, 2016 19:42:53

Iam mi legis pri Esperanto en reta artikolo pri la klingona. La ideo de la lingvo fasciniis min kaj pro tio mi eklernis kelkajn vortojn kaj gramatikaĵon por pli bone kompreni tiun ideon. Sed iom post iom la ideo mem iĝis por mi malpli interesa. Tamen mi daŭrigis lerni Esperanton pro ĝia facila gramatiko kaj ĝia facile memorebla vortaro kiuj amuzigas la lernadon de ĝi.

ThePilgrim (მომხმარებლის პროფილი) 9 მარტი, 2016 19:47:19

Серёга:Esperanto estas fama, mi aŭdas pri ĝi sufiĉe ofte. Mi provas lerni la ĉina, mi ne certas ke ĝin pli implika ol la angla sed tio estas ne monatoj kaj decidi lerni ĝi malfacile.
Esperanto ĉefe ne mensogis min. ridulo.gif Mi ne povas normale diri kaj kompreni por mia honto sed uzi mi povas jam. Ĉeestas du aĵoj: la admirinda historio de Esperanto kaj neŭtraleco de Esperanto!

Sed kial vi eklernis? Vi ankoraŭ ne diris. ridulo.gif (temo de tia fadeno estas!)
Bone, mi nun estas paĉjo kaj pro tio mi volas ke mi geinfanoj povu koni la mondon kiel eble plej bone. Tial ni kreskigas ilin trilingvaj -- mia edzino parolas al ili nur angle kaj mi neniam uzas la anglan kun ili; mi parolas al ili matene hispane kaj posttagmeze, post ilia dormeto, ruse.

Ni ankoraŭ pensas pri hejminstruo. Se ni edukos ilin hejme, ni volus ke ili lernu ankoraŭ aliajn lingvojn. Ni aŭdis ke Esperanto estas tre bona ilo por komenci lerni novajn, fremdajn lingvojn.

Esperanto estos ilia unua lernita lingvo ĉar la aliaj tri estos denaske parolitaj (en aliaj vortoj, akiritaj, ne lernitaj). Sed per ĝi, ili povos pli facile elekti lingvojn, kiujn ili ŝatas, por eklerni.

ThePilgrim (მომხმარებლის პროფილი) 9 მარტი, 2016 19:54:11

ilemo:Iam mi legis pri Esperanto en reta artikolo pri la klingona. La ideo de la lingvo fasciniis min kaj pro tio mi eklernis kelkajn vortojn kaj gramatikaĵon por pli bone kompreni tiun ideon. Sed iom post iom la ideo mem iĝis por mi malpli interesa. Tamen mi daŭrigis lerni Esperanton pro ĝia facila gramatiko kaj ĝia facile memorebla vortaro kiuj amuzigas la lernadon de ĝi.
Jes, sendube la lernado mem estas tre amuza! Ĝis nun, mi ne pasigis multan tempon lernante Esperanton sed antaŭ semajno, mi aĉetis la libron "The Hobbit" en Esperanto kaj mi estas tre surprizita kiel facile estas kompreni ĝin. Ĉiaj la aliaj lingvoj, kiujn mi jam lernis, estis multe pli malfacile lerni do tio estas novaĵo por mi.

ilemo (მომხმარებლის პროფილი) 9 მარტი, 2016 20:19:02

Ho, mi ankaŭ aĉetis tiun libron antaŭ nelonge ridego.gif Sed ankoraŭ mi ne eklegis ĝin ĉar momente mi legas la libron "Alicio en Mirlando" por plibonigi mian Esperantan vorttrezoron.

Vinisus (მომხმარებლის პროფილი) 9 მარტი, 2016 21:56:04

Mi decidis lerni Esperanton, ĉar Esperanto apartenas al neniu popolo. Sekve , oni povas diri, ke nia mirinda lingvo apartenas egale al la tuta mondo. Veran mirindaĵon Zamenhof kreis.

ზემოთ დაბრუნება