ورود به محتوا

Poemo pri Sudo

از usonano78, 8 مارس 2016

پست‌ها: 1

زبان: Esperanto

usonano78 (نمایش مشخصات) 8 مارس 2016،‏ 0:55:08

Fremdigita knabino de montaro,
Kies vivo estas ĉieesta,
Dum longaj ŝoseoj streĉantaj,
Tra seka herbo,
Kiel 1980aj filmaj pejzaĝoj,
Vidata el aviadilo,
Sub ŝoseaj pontoj kovrita en povra grafitio,

Vi renkontis ŝin,
Kiam ŝi laboras en kafejo,
Vi subaŭskultis, ke ŝi kreskis en Ĝeorĝia,
Suden el Atlanto,
Ano de kontraŭsociularoj,
Kiu kreskis en tia Usona Romanujo de la menso,
Kie la pratempa lumo dancas en la deprimantaj arboj,
Super la ombraj stratoj,
En la Usona Sudo.

بازگشت به بالا