Al la enhavo

Pokemon 1a generacio: Esperante!

de lusentoj, 2016-marto-10

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

lusentoj (Montri la profilon) 2016-marto-10 12:46:00

externalImage.png

Saluton, mi nun tradukas la unuan generacion (ruĝo, bluo, verdo, flavo) de la pokemon-ludoj al la esperanta.

Plejbezonata estas helpo pri la objektonomoj kaj monstronomoj. Miaj ideoj pri la monstronomoj estas ĉi tie. Bonus se vi aldonus objektonomojn! Mi estas nur unu homo, do kompreneble miaj ideoj ne ĉiam bonos. Se vi ideas, nur konsilu aŭ skribu al mi.

Nun estas nur malneto, sed posttempe esperas mi ke la aspekto ŝajnos kiel la verda ludo kaj la esperantaj literoj pli belaspektos. Mi uzas »pokered« por redakti la ludon. Ĉi skribejo freŝiĝos kiam mi progresis ege. Nuntempe, la traduko nur ekzistas ĝis la dua urbo (preskaŭ ĝis la arbaro).

bdlingle (Montri la profilon) 2016-marto-10 13:46:15

Tio estas tre mojose! Mi ŝatas, ke vi donas al ni eksplikon por kial vi nomis la Poŝomonstrojn, sed mi volas demandi al vi ion. Kial vi uzis apostrofojn inter la partoj de la nomoj kaj kial vi ne uzis la apostrofon anstataŭi la o-finaĵon? Mi ne povas atendi por vidi la progreson de via projekto ridulo.gif

lusentoj (Montri la profilon) 2016-marto-11 07:52:20

Dankon! Mi ofte legas ke »ne ekzistas interesaĵoj en la esperanta, do ne plu lernis mi« kaj do deziras aliopinigi!! Eĉ se ĉi ludo estas nur tekstoredakto, mi faros ian alian iam.... Konsiloj pri kiel nomi la monstrojn ankoraŭ bonus.

Kiam oni ludas, la nomoj ne ĉiam havos la o-formon ĉar ne ekzistas spaco sufice (ekz. dum bataloj, supre ol la sanosumo). En la interparoloj jes havos o-formon.

Ne scias mi se uzi - estas plibone ol ' sed legis ke ne gravas se la diso intervorta klaras. Mi eklernis la esperantan el Zamenhofaj skribaĵoj do uzemas '. (REDAKTO: Mia amiko diras ke ' estas la metodo de vortosignifaroj por lernantoj)

Drail (Montri la profilon) 2016-marto-12 14:24:07

Bonvenon al la mondo de Pokemon!

Mi tre amegas ke vi tradukas la unua generacion de Pokémon en Esperanto!
Efektive mi volis traduki videoludon esperante, sed mian nivelon ne estas sufiĉa bone.
Ankaŭ, mi ne scipovas kiel oni meti la tradukon en la ludo.

Mi vidis ke vi tradukis "Pikachu" al "Fulm'mus". Mi pensas ke tio ne estas bona ideo, ĉar "Pikachu" uziĝis en ĉiajn lingvojn.
La internacia lingvo devas uzi internaciajn nomojn, ĉu ne?

Mi esperas ke vi sukcesas traduki la ludon. ^^

lusentoj (Montri la profilon) 2016-marto-13 08:55:48

Pravas, sed la nomoj neŝanĝiĝas inter lingvoj nur por pli vendi aĉetutojn, aŭ ĉar la tradukistoj ne zorgis ; D Subite memoras mi ke, Islande, »pika« estas fivorto do problemoj okazis kiam la infanoj ekdiris »pika pika ĉuu!« ĉiutage...

Homoj kiuj ne scias ambaŭ la esperantan kaj pokemon-on ludos ĉi ludoredakton. Se bonus kiam homo vidus »pikaĉu« kaj komprenus kiel »pika ĉu(o)« aŭ »pik'kaĉo«.... Mi ne scias kiel transigi la sonon kaj samtempe konservi bonan esperantan signifon. Plie, la nomo en la japana lingvo ne estas sensaĝaĵo.

Dankon! Mi laboras sole do laboras malrapide.

Pri enmeti tradukojn:

Fari al la unua kaj dua generacio de pokemon-ludoj nuntempe estas tre facila, danke al kelkaj homoj kiuj disigis la ludon kaj tradukis la informon al facila programolingvo. Aliaj malnovaj ludoj tre malfacilas, se bonaj helpoj ne ekzistas. Kelkaj helpoj:

http://www.romhacking.net/?page=utilities&cate...

Se »Advance-Text« ankoraŭ funkcias, bonus. Eltiras kaj enmetas la tekston pri iu ajn GBA-ludo.

Multaj homoj jam tradukis Chrono Trigger al diversaj lingvoj, do ankaŭ ekzistas bona helpo pri tiu.

Novaj NDS-ludoj:

Kredeble estas pli facilaj ol aliaj specoj. Ne ekzistas vera tekstolimo kaj la bildoj facile eltiriĝas ktp. Tamen oni bezonus legi pri kiel redakti, ĉar mi ne scias.

Novaj komputilaj ludoj:

Ĉi tiaj ofte facilas ĉar la teksto eltiriĝas kaj redakteblas de speciala programo, ekzemple »Poedit«. La farintoj antaŭsciis ke homoj tradukvolus, do ricevas oni nur la puran tekston. Multaj ludoj volas pli tradukojn, ekzemple ĉi ludo:

http://adarkroom.doublespeakgames.com/

Rigardu ĉe la malsupra-dekstra kaj ekzistos »language«, puŝu kaj aliaj lingvoj aperos. Se oni vidas la Github-on:

https://github.com/doublespeakgames/adarkroom/tree...

Puŝu ĉe unu, kaj aperas: main.css, strings.js, strings.po

Poedit legas strings.po kaj (laŭmemore) strings.js, kaj montras ĉion en longa listo. Oni vidas la devenan tekston kaj tradukas en alia kvarrandaĵo. Posttempe, nur sendu la tradukon al la luda kreinto.

bugmenot2 (Montri la profilon) 2016-marto-17 16:24:36

lusentoj:Mi uzas pokered
Mojosa! Sed...

Se vi uzas pokered, la teksto havos malsama distanco en la ROM-dosiero, do vi ne povos krei flikaĵo leĝe.
Se vi volas doni ĝin al homoj, vi ne devus uzi pokered, ĉar kiam estus malleĝa doni ĝin al homoj.

Ankaŭ, vi eble devus uzi la (U)-ROM-on, ĉar pli da homoj kaj retejoj havas ĝin.

Vi povas uzi HEX-ŝanĝilon kiel GHex por Linuks', aŭ Frhed por Vindozo.

Tamen, bonŝancon!

lusentoj (Montri la profilon) 2016-marto-18 09:48:07

REDAKTO:

Ĵus nun provis mi fliki la ludon, de la redaktita al freŝa (ne el la pokered). Funkciis senprobleme!

lusentoj (Montri la profilon) 2016-marto-18 14:45:38

La traduko nun ekzistas ĝis la tria urbo. Tamen, mi ne scias kiel traduki »rare candy ふしぎなアメ«. La pripensitaj nomoj estas tro longaj!!

bugmenot2 (Montri la profilon) 2016-marto-18 16:49:31

lusentoj:

Ĵus nun provis mi fliki la ludon, de la redaktita al freŝa (ne el la pokered). Funkciis senprobleme!
Okej, bone!

lusentoj (Montri la profilon) 2016-novembro-02 22:18:58

Saluton denove, pasis longa tempo!

Mi nun rekomencas labori kun la traduko. Ĵus nun reludas por plibonigi kion jam ekzistas, kaj baldaŭ tradukos plu. Hodiaŭ ŝanĝis la bildojn al la devenaj specoj (de la japana Verdo).

Nun scias mi pli bone la japanan lingvon, do retradukos iam — sed ĵus nun nur plibeligos la esperanton, ne retradukos. Ĉar ne ekzistas pura tekstodosiero kun la japana teksto (»textdump« angle), bezonas ludi la veran ludon por trovi la tekstojn. Tial malŝpariĝas multe tempo.

Se iu volas vidi tago-post-tago la okazojn, vizitu min ĉe »magipojken« ĉe »Twitter«.

Reen al la supro