前往目錄

Kio estas pli grava: libero aŭ justeco?

貼文者: Серёга, 2016年3月12日

訊息: 10

語言: Esperanto

Серёга (顯示個人資料) 2016年3月12日上午9:05:04

Mi pensas ke tio estas tre diversaj nocioj kaj ofte kontraŭis unu al alio.
Kiel vi pensis?

novatago (顯示個人資料) 2016年3月12日上午9:15:53

Серёга:Mi pensas ke tio estas tre diversaj nocioj kaj ofte kontraŭis unu al alio.
Kiel vi pensis?
Fakte vera justeco estas garantio por ĉies libero.

Se iu volas interpreti justecon, kiel venĝon aŭ interpreti liberon kiel rajton agi sen zorgi pri rajtoj de aliaj, tiu eraras.

Ĝis, Novatago.

Vinisus (顯示個人資料) 2016年3月12日下午12:07:10

Sen justeco al la homaro mankas libereco.

cromañon (顯示個人資料) 2016年3月12日下午12:27:19

nia menso estas tute manipulata kaj lavata de kapitalistoj, religiuloj , televidilo, politikistoj kaj de diversaj aliaj frenezuloj en nia socio. se ni liberiĝas el tiu cerbolavado tio estas paŝo al libereco.

SallImSayin (顯示個人資料) 2016年3月12日下午6:34:09

Ambaŭ, egale.

usonano78 (顯示個人資料) 2016年3月12日下午6:36:48

Justeco ne vere ekzistas. Konkurado estas kio popolo nomas "liberon".

nornen (顯示個人資料) 2016年3月13日上午7:58:12

Libero de kio?
Justeco laŭ kiu?

Miland (顯示個人資料) 2016年3月13日上午9:48:02

Mi voĉdonas por libero. Pro neperfekta homa naturo, socioj ĉiam korektiĝindas. Libero ebligas memkritikon kaj la eblon de korekto. Kie la malbona uzo de ŝtatforto sufokas liberon, homoj, kiuj indas je civitaneco fariĝas anstataŭe sklavoj de la reganto, ĉu Stalin, aŭ Hitler, aŭ Kim-kiu-ajn.

Серёга (顯示個人資料) 2016年3月13日上午11:13:52

Miland:Mi voĉdonas por libero. Pro neperfekta homa naturo, socioj ĉiam korektiĝindas. Libero ebligas memkritikon kaj la eblon de korekto. Kie la malbona uzo de ŝtatforto sufokas liberon, homoj, kiuj indas je civitaneco fariĝas anstataŭe sklavoj de la reganto, ĉu Stalin, aŭ Hitler, aŭ Kim-kiu-ajn.
"ĉu Stalin, aŭ Hitler"

Kiel ekzemplo: Stalin ordonis sturmi Vienon - kulturan ĉefurbon de eŭropo sen aviado kaj pezartilerio - "kultura sturmo" por ne farigi antikvan Vienon je unu ruino.
Tamen tio ĉi estis vivoj de soldatoj kiuj ne povis returni sin al domo.

Kio pri Truman?
Dresdeno, Beogrado dum Pasko 1944 (okupita ĉefurbo de aliancana lando!), tamen usonaj kaj anglaj soldatoj eĉ ne povis mortiĝi pro tiuj ĉi urboj ĉar tio estis soveta zono de milito.
Hiroŝimo, Nagasako? Ĉu vivoj soldatoj kiuj iris mortigi kaj mortiĝi estas pli valora ol vivoj de "ne soldatoj". Aŭ por kio tio estis farigita? (Kia estas alia kialo: ĉu timi na Stalin?)

ĉu Truman, aŭ Hitler! (aŭ Obama-kiu-ajn)

Kial vi nivelon de aĉeco fiksas laŭ principo "siaj - fremdaj" sed ne laŭ agoj?

Серёга (顯示個人資料) 2016年3月13日下午12:00:45

Obama estas la plej granda prezidanto de Usono ĉar nur li okazis povinta disdividi Eŭropon al Eŭropo kaj Azio!

回到上端