Al contingut

Kiu Lando Enhavas Vian Plej Ŝatatan Etnamuzikon?

de usonano78, 14 de març de 2016

Missatges: 72

Llengua: Esperanto

usonano78 (Mostra el perfil) 19 de març de 2016 19.21.18

Серёга:
Tio eblas. ridulo.gif
Unufoje mi havis laborpostenon en Turkio. Tien mi laboris en oficejo kune kun Turkanoj. Mia ĉefo estis Turko, kaj li pagis nevojn spami interreton. Mi redaktis Anglalingvon por liaj retejoj. Ĉiam la nevoj estis en oficejo, ili ludas Tarkan: albuma Karmo! Tial, mi konas tiun tutan albumon, kaj havas ĝin nun per MP3aj kantoj en mia komputilo.

Justpatrolo (Mostra el perfil) 19 de març de 2016 20.25.13

Justpatrolo (Mostra el perfil) 19 de març de 2016 21.39.38

Серёга:
Justpatrolo:Pantelejo
Car tia ĉi kanto enhavas nemulte rusajn frazojn do vi devas scii ilin: ridulo.gif

...
… ĉevaloj paŝtiĝu, ciganoj, en pura kampo.
Kaj ĉevaleto, ciganoj, … la nigra ĉevalo... kolharoj …

Oj Vanja (Ivan + cjo) ĉapeton, mia (Vanja), aĉetis -
Sian irmanieron, ciganoj, li ŝanĝis ...
oj dane-ne-ne, oj dane-ne-ne, oj dane-ne-ne,
… kaj mi volus …. ke ke ke …
oj dane-ne-ne, oj dane-ne-ne, oj dane-ne-ne
Ho, Pantelejo, kaj vi, kompano Pantelejo,
Ho, ĝenu vin, vi, kompano, de l'homaro. Ho Dio!
Ho, ĉu tempas por vi, kompano Pantelejo,
Ĉiujn viajn aferojn restitui?

Ho, ĉe li ĉevaloj paŝtiĝas, ciganoj, en pura kampo.
Ho, ĉevalido, ciganoj, (estas) nigra, nigra.
Ho, ĉe li kolharoj, ciganoj, ĝis la ligiloj (pendas),
la tutaĵo disvolviĝas kiel ondo.

Ni veturas (pelas ĉevalojn), ciganoj, tenebra-nokte.
Ho, neniu povas de la vojo ĝiri.
Mi ekkriĉos - ĝiru, gaĝo (necigano), de la vojo,
Alie mi vin per la knuto skurĝos.

Ho, la ruĝa zono, (estas) sur li kun la banto.
Ho, li mem estas ne alta.

Homoj diras, ke li estas ebriulo.
Al laborejo iras kiel bona laboristo.
En laborejo en la bakujo ni panon bakos,
El laborejo ni foriros, kantojn kantos.

Ho, Vanja la ĉapon aĉetis,
Sian irmanieron, ciganoj, ŝanĝis.

Серёга (Mostra el perfil) 19 de març de 2016 21.56.25

Dankon!

Vinisus (Mostra el perfil) 19 de març de 2016 22.14.59

Islando, "Kanto de la fiŝistino"

Via teksto...

Justpatrolo (Mostra el perfil) 19 de març de 2016 22.21.35

luccalanzi (Mostra el perfil) 20 de març de 2016 1.24.49

Mi ŝatas mongolian kaj kazaĥian muzikojn.
https://m.youtube.com/watch?v=MUCzFFrMM9I

luccalanzi (Mostra el perfil) 20 de març de 2016 1.25.39

Mi ŝatas mongolian kaj kazaĥian muzikojn.
https://m.youtube.com/watch?v=MUCzFFrMM9I

Justpatrolo (Mostra el perfil) 20 de març de 2016 8.28.20

luccalanzi:Mi ŝatas mongolian kaj kazaĥian muzikojn.
https://m.youtube.com/watch?v=MUCzFFrMM9I
Vi prezentis tre bonan kanton kaj mi tuj rememoris pri unu mongola knabo, kiu devigis plori tutan Ĉinion. Liaj patrino kaj patro pereis en aŭtomobila katastrofo kaj la knabo konstante vidas ilin en siaj sonĝoj.

mongola knabo Uudam kantas pri sia patrino

Alte en la ĉielo naĝas nuboj.
En la malserena miraĝo mi vidas la patrinon.
Kara panjo, vi tenas mian manon -
Mi kaŝite revas pri tio ĉi.
Vi estas tiel malproksime, mia panjo,
Sed en la sonĝo vi tenas mian manon.

Blovas la vento kaj la sablo fermas la okulojn.
Sed mi volas ricevi informeton de mia panjo.
Kie vi estas, mia kara panjo?
Mi volas, ke vi kisu min.
Vi estas tiel malproksime, mia panjo!
Sed en la sonĝo vi tenere kisas min.

Vi volas, ke mi estu kiel kuraĝa aglo en la ĉielo.
Vi faras min forta kiel floroj vente.
Kiam mi iras antaŭen kun alte levita kapo
Do mi scias, ke vi estas ĉiam apude.
Vi estas tiel malproksime, mia panjo!
Sed en la sonĝo vi tenas mian manon.

usonano78 (Mostra el perfil) 20 de març de 2016 22.26.04

Foje mi aŭskultas koridojn (corridos), kiel Himno Zapatista. Mi eĉ lernis kiel ludi koridan ritmon per gitaro.

Tornar a dalt