Al la enhavo

Ĉu vi Volus ke Eŭropa Unio Fariĝus Federacio?

de vincas, 2016-marto-14

Mesaĝoj: 32

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2016-marto-20 16:52:58

EU profitas al la riĉuloj de la malriĉaj landoj, malprofite al la malriĉuloj de la riĉaj landoj. Tio ne estas ekzakte tio, kion ni atendis. Demokratio ne funkcias. Ne ekzistas eŭropunia publika opinio. Ne ekzistas eŭropskalaj amaskomunikiloj kie civitanoj povus interŝanĝi vidpunktojn. Ne ekzistas eŭropskala socia asekuro, kaj entreprenoj profitas tion por ekspluati laboristojn. Ne ekzistas komuna lingvo, nek debato pri tiu temo. Ne ekzistas eŭropa armeo, nek komuna monda politiko. Ĝi nek havas politikon pri rifuĝintoj, krom improvizado. Ne ekzistas sento pri eŭropa identeco.

Se EU ne kapablas solvi tiujn problemojn krom per vanaj promesoj, ni ne bezonas ĝin.

LGF1992UK (Montri la profilon) 2016-marto-26 20:14:15

Mi voluntulas kun la grupo "Stronger In" ('plu forta en la Unio' ) en Britio kie mi vivas kaj mi pensas ke oni povas subteni la Union sen deziri ke ĝi iĝu federacion. Multe de britinoj subtenas la Union kaj ne veras ke la Unio estos "britihavan" federacion. Ni preferas labori en la Unio per fari ekonomian progresan kaj fari de Eŭropa pli securan kontinentan. Eble en la futuro ĝi estos pli integritan sed mi pensas ke la Unio devas montri ke la integrito povas kune funkcii ante ke ĝi konsideras grandan federacion de ŝtatoj kun diferencaj interesoj.

Altebrilas (Montri la profilon) 2016-marto-29 13:29:43

Britio volas ĝui la advantaĝojn de UE sen subii la maladvantaĝojn. Ĉiuj landoj volas tion. Sed oni devas suferi iujn maladvantaĝojn por ĝui la advantaĝojn: pagi pli da impostoj, konsenti pri ekonomia reĝimo kiu malplaĉas al ni, labori pli multe aŭ ne plu, rezigni pri parto de demokratio, ktp.
Ŝajnas, ke por la malplej elturniĝemaj civitanoj, la maladvantaĝoj jam superas la advantaĝojn.

IkuTurso (Montri la profilon) 2016-aprilo-10 19:29:19

La Europa Federacio estus la solvo al:
-impostparadisoj ktp
-sekureca kaj defendo
-malplimultoj
-lingvoproblemoj
-rifugintproblemoj
-internacia krimo
-ekologio
-financoj

Altebrilas (Montri la profilon) 2016-aprilo-12 14:21:26

Se vi tion asertas, tio verŝajne veras. Sed mi ne bone komprenas kial federacia Eŭropo funkcius malsame ol la nuna kaj kiel atingeblas tia federacio.

tyroncs (Montri la profilon) 2016-aprilo-18 18:14:59

Mi ne konsentas. Kiel homo kiu apogas kaj estas membro de la jukipo partio en Britujo, mi pensas ke kvankam ĝi eblus bona por la Eŭropa Unio federaciĝi, mi ne volas por Britujo esti en ĝin. Por mi
suvereneco estas tre grava

Vestitor (Montri la profilon) 2016-aprilo-18 19:06:40

tyroncs:Mi ne konsentas. Kiel homo kiu apogas kaj estas membro de la jukipo partio en Britujo, mi pensas ke kvankam ĝi eblus bona por la Eŭropa Unio federaciĝi, mi ne volas por Britujo esti en ĝin. Por mi
suvereneco estas tre grava
Suvereneco? Amiko, vi sonĝas. Ĉu vi kredas ke via 'suvereneco' savos la NHS (for de avidaj mono-ŝarkoj)? Aŭ la detruado de necese socia-loĝiĝo? Aŭ socia-demokratio generale?Aŭ la problemo de teĥnika ŝanĝo en la mondo de laboro? Aŭ eble ke la influas de politikajn agojn de Eŭropo kaj aliaj landoj ne havos influi?

Vi sonĝas. La favorita distraĵo de 'Jukipo' membroj.

IkuTurso (Montri la profilon) 2016-aprilo-22 20:33:32

Britio povas iri. Skotlando sendependagos kaj igos EU-membro kaj Memro de Norda Konsilio kun Svedio, Danio, Nordvegio, Finnlado,Islando

Vestitor (Montri la profilon) 2016-aprilo-22 23:55:15

Jes, tio vere okazos...

nornen (Montri la profilon) 2016-aprilo-23 04:46:33

Vestitor:Aŭ eble ke la influas de politikajn agojn de Eŭropo kaj aliaj landoj ne havos influi?
Kion signifas tio ĉi?

Reen al la supro