본문으로

Usona ŝtato Norda Karolina blokas demokration

글쓴이: robbkvasnak, 2016년 3월 15일

글: 2

언어: Esperanto

robbkvasnak (프로필 보기) 2016년 3월 15일 오후 5:43:39

Hodiaŭ estas antaŭvoĉdonado en pluraj usonaj ŝtatoj - inter ili Norda Karolino (kie estas Raleigh) - ĉitea novaĵo estas ke la aŭtoritatoj tie nun blokas la rajton al voĉdonado - plej multe tio de studentoj - ĉar oni diras ke ili (la studentoj) ne havas la korektajn identigilojn. Tio estas ofta atako kontraŭ la demokratio en nia lando - uzata plej ofte kontraŭ plimalmultoj (nigruloj, hispanparolantoj, ktp) sed nun pli kaj pli kontraŭ junuloj ĉar ili emas voĉdoni por Bernie Sanders, livisto.
La registaro de Norda Karolino akceptas permisilon por porti pafilon sed ne identigkarton de universitato!!!

Kirilo81 (프로필 보기) 2016년 3월 15일 오후 7:37:35

Eble estas finfine urĝa tempo, ke Usono kiel ĉiu civilizita lando (kaj la plejmulto de la necivilizitaj landoj) enkonduku oficialajn personajn identigilojn?
Aŭ la metran sistemon? Aŭ agnoskon de la Internacia puna kortumo? Aŭ proskripcion de la mortpuno? Aŭ solidaran sansistemon? Aŭ ... (oni longigu la liston laŭplaĉe, mi ne komprenas tiun landon)

다시 위로