Skip to the content

Kio estas la fonto de uzi la vorton "ujo"-on por landoj?

by rann, March 16, 2016

Messages: 3

Language: Esperanto

rann (User's profile) March 16, 2016, 12:38:05 AM

Aŭ ĉu estas ĝi tute originala? Ŝajnas tre stranga uzi "ujo"-on anstataŭ "lando"-on.

akueck (User's profile) March 16, 2016, 4:21:11 PM

rann:Aŭ ĉu estas ĝi tute originala? Ŝajnas tre stranga uzi "ujo"-on anstataŭ "lando"-on.
La fonto estas la Fundamento de Esperanto:

Fundamento:
uj' qui porte, qui contient, qui est peuplé de; ex. pom' pomme ― pom'uj' pommier; cigar' cigare ― cigar'uj' porte-cigares; Turk' Turc ― Turk'uj' Turquie | filled with; e. g. ink' ink ― ink'uj' ink-pot; pom' apple ― pom'uj' apple-tree; Turk'uj' Turkey | Behälter, Träger (d. h. Gegenstand worin... aufbewahrt wird,... Früchte tragende Pflanze, von... bevölkertes Land); z. B. cigar' Cigarre ― cigar'uj' Cigarrenbüchse; pom' Apfel ― pom'uj' Apfelbaum; Turk' Türke ― Turk'uj' Türkei | вмѣститель, носитель (т. е. вещь, въ которой храниться..., растеніе несущее... или страна заселенная...); напр. cigar' сигара ― cigar'uj' портъ-сигаръ; pom' яблоко ― pom'uj' яблоня; Turk' Турокъ ― Turk'uj' Турція | zawierający, noszący (t. j. przedmtot, w którym się coś przechowuje, roślina, która wydaje owoc, lub kraj, względem zaludniających go mieszkańców; np. cigar' cygaro ― cigar'uj' cygarnica; pom' jabłko ― pom'uj' jabłoń; Turk' turek ― Turk'uj' Turcya.
Bonvole notu, ke "-uj'" estas
a) sufikso, por formi nur tiajn landnomojn, kiujn oni rigardas kiel gentobazajn, kaj
b) ne la nura lingva rimedo, por formi tiajn landnomojn (alternativoj estas "-i'" kaj "-land'"; ankau ilia tiucela uzo estas pravigebla per la Fundamento).

Jen pli.

Bernadox (User's profile) May 8, 2016, 7:22:41 PM

Se vi celis la etimologion de -uj, vd. en Ebbe Vilborg, Etimologia Vortaro de Esperanto, vol. 5 Malmö 2001, p. 163-164.

Tro multe por citi ĝin tie ĉi: "Necerta etimologio, ofte diskutita ...". Sekvas detala resumo de la ĝisnunaj teorioj pri la deveno de -uj kun ekskursoj al pra-Esperanto k.t.p.

Back to the top