შინაარსის ნახვა

Kiel trovi "la veron"?

Miland-ისა და 16 მარტი, 2016-ის მიერ

შეტყობინებები: 10

ენა: Esperanto

Miland (მომხმარებლის პროფილი) 16 მარტი, 2016 08:59:53

Imagu ke iu diris al ni "Mi havas la veron de Dio/neerarebla lumigo en la menso/ktp. Jen!..." Kiel ni povus scii la veron de lia diraĵo, krom se ni havus helpon ekstere de ni?

Iu faris demandon al la Hinda filozofo Kriŝnamurti: "Vi trovis la veron. Ĉu vi volas diri tion al ni?" Kriŝnamurti, kiu estis tre honesta homo, respondis, "Krom se vi mem trovis la veron, kiel vi povos agnoski, ke mi trovis ĝin?"

Kiel diras la Sanskrita proverbo, "Kiel utilas lampo al blindulo?"

Se Dio malkaŝan ion al niaj mense rekte, bone. Se Li helpas nin kredi ion, ankaŭ bone. Tamen tiuj ne garantias, ke aliuloj ricevos la saman donacon.

Zenaj majstroj miakomprene parolis ke ilia meditado purigas "enan okulon de saĝo". Eble tio ebligas nin atingi veron, pri kiu nia nehelpata menso ne kapablas. Sed ŝajne tio, kion oni "vidas" tiel, ne ebligas nin decidi inter ideologioj, ekzemple. Nur do iomete da scio atingeblas, tiel.

Mi memoras legi ankaŭ multaj jaroj, ke la okulo de la animo ne estas kiel tio de la korpo: ĝi vidas nur malfacile kaj malrapide. Eble ni aldonu, ke estas multaj ebloj trompiĝi kaj erari.

Eble, tamen, ni ne senesperu. Eble la Providenco, dum la vivo, almenaŭ iomete purigas nian "enan okulon de saĝo", aŭ helpas nin kredi tiun aŭ ĉi tiun veraĵon, se ni havas kapablan akcepti ĝin.

Kion vi opinias?

Alkanadi (მომხმარებლის პროფილი) 16 მარტი, 2016 09:09:23

Se vi diras, ke la dio ekzistas, vi malpravas.

Se vi diras, ke la dio ne ekzistas, vi malpravas.

Oni ne povas scii. Kredo estas malsama ol fakto.

aelio (მომხმარებლის პროფილი) 18 მარტი, 2016 11:46:42

Se ne ekzistas eblecon trovi la veron, oni devas rezigni. Tamen oni malkovras la mondhistorion havis multajn ekzemplojn de homoj asertanta trovi la veron. Oni povas serĉi unue tie. Jogo, meditado, preĝado estas kelkaj el multaj metodoj sed ili postulas multan tempon antaŭ eble oni scias.

Oni povas uzi sciencon aŭ modernan filozofion. Depende de la vero oni serĉas. Mi pensas la veron havus du aspektojn. Unua ĝi estus memevidenta. Dua, principe ĝi estus la sama nekonsiderante cirkonstancoj.

Altebrilas (მომხმარებლის პროფილი) 20 მარტი, 2016 16:39:29

Kion signifas por vi la vorto "vero"? Oni povas aserti, ke frazo estas vera aŭ ne, laŭ iuj logikaj reguloj. Sed kiel diri ke io estas la vero? Ĉu tio signifas teksto, aŭ parolado, kiu reprezentas la realon? Io povas reprezenti parton de la realo, ekz. libro pri fiziko aŭ geografio. Sed neniu bildo aŭ teksto povas reprezenti la tutan realon, kvzaŭ oni provus rezumi enciklopedion per dek linioj...

akueck (მომხმარებლის პროფილი) 20 მარტი, 2016 18:48:21

Altebrilas:Kion signifas por vi la vorto "vero"?
Iomete similan demandon, nome: "Kio estas la vero?", metis Pontio Pilato al Jesuo. Nu, por kristano li estas la vero
ridulo.gif

ghibulo (მომხმარებლის პროფილი) 20 მარტი, 2016 19:22:37

Deepak Chopra diris: „Sciu, ke personoj agas plej bone kiel ili povas de ilia nivelo de konscio.“

Mi opinias, ke estas diversaj niveloj de konscio/kompreno de „la vero“. Ĉiu plibonigas sian nivelon kaj vian nivelon povas esti utila por vi sed ne por mi kaj male. Ramana Maharishi diris diversmaniere al diversaj personoj. Iu bezonis subteni al kredo de la aparta Dio, aliu bezonis konduki al observado de la Mi mem. Kiam vi serĉas „la veron“, vi trovos ĉiam la ĝusta inspiron, kiu plibonigos vian nivelon, kiu eble helpas vin pli ol absoluta vero, kion vi en via nivelo ne povus kompreni...

Paulinho (მომხმარებლის პროფილი) 20 მარტი, 2016 21:24:16

La vero estas ia taŭgeco inter la intelekto kaj realo. En la vizaĝo de aĵo, la intelekto ĉiam atingas nivelon de vero, eĉ se nur asertas ĉi estas io.La kritika intelekto rigardas la aĵon kaj diras: tio estas planto, ŝtono, animalo, homo.La homo ĉiam pravas kaj ĉiam eraras. Kompreneble, mi parolas pri malsamaj tempoj kaj pri aspektoj malsamaj.Gravas ne halti demandante: kial estas aferoj? Kial ne la nenio?

robbkvasnak (მომხმარებლის პროფილი) 20 მარტი, 2016 22:56:18

Amuze ke Altebrilas menciis geografion ĉar mia edzo estas geografo kaj ni ofte diskutas pri tiu fako. Mi diris al li ke la geografio, kion li studas kaj instruas, estas homaj kreaĵoj. Kiel ni sciu ĉu kvanto da akvo estas nura flako, lageto, lago, lagego aŭ maro? Por atingi tiun komprenon ni aplikas definojn sed eĉ la plej atenta defino havas truojn. Ĉu io estas amaso da tero, altaĵo, monteto, monto aŭ tablomonto dependas de la defino - sed ĉiu homo povas apliki iomete malsaman definon tiel ke ies monteto estas alies monto.
Esperanto kaj helpas kaj malhelpas al tiu komprenadaro ĉar iel en la cerbo de Zamenhof estis aparta kulturo kaj do la bazo de la zamenhofa lingvo.
Sed feliĉe pere de la internacia komunumo ni povas defii la definojn - malsame je la problemaro de naciaj lingvoj kie la desnaskaj parolantoj estas la spertuloj. Por mi tio estas vera forto de Esperanto kaj forumo kiel la jena estas pruvo.

Alkanadi (მომხმარებლის პროფილი) 21 მარტი, 2016 08:00:22

Se vi volas la veron, sekvu la ĉielarĉo.

fito80 (მომხმარებლის პროფილი) 29 მარტი, 2016 13:38:52

estas unu libro, kion nomita Kibaliono (kybalion) tio libron estas tradukita en moltaj lingvoj, mi nescias se tio libro havas la veron, sed parolado de kio estas ekzisto.

perdonu min se vi ne komprenis min, mi eklernas esperanto.

ზემოთ დაბრუნება