Al la enhavo

Ĉu Rusia iĝas maldemokrata?

de piotrek92, 2008-marto-02

Mesaĝoj: 219

Lingvo: Esperanto

robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-septembro-10 21:02:19

Ĉevino - serĉu vivon! Vi estas tiom plena je malamo kiel Lakiro - mi ne devas ion fari pro la fakto ke mi naŝkiĝis en Usono. Vi estas tiom malamebla kiel viaj maluloj kiuj volas ke amu ĉion en Usono nur ĉar mi estas usonano. Mi unue kaj plej grave ol ĉio esta homo kaj terano. Mi vivas sur la planedo kun milionoj da aliaj homoj kaj ĝi estas nia patrio.
Jes, mi aktive laboras kontraŭ la malbono en Usono sed neniu povas malpermesi min pensi aŭ skribi pri aliaj landoj. Kia mensa perverso viaflanke. Mi neniam malpermesus aŭ eĉ petus vin nur kritiki Brazilon. Vi ja estus bona diktatoro vargasa aŭ mediĉia aŭ eĉ pli malbona kaj vi devigus homojn kiel Freire, Gil kaj Cordoson fuĝi ĉar ili havas aliajn ideojn.

ustra (Montri la profilon) 2014-septembro-10 21:14:53

robbkvasnak:Vi ja estus bona diktatoro vargasa aŭ mediĉia aŭ eĉ pli malbona kaj vi devigus homojn kiel Freire, Gil kaj Cordoson fuĝi ĉar ili havas aliajn ideojn.
Neniu puĉo sen Usono.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-septembro-10 21:41:03

eble vi estas unu el tiuj negativemulinoj kiuj ne povas vivi.... feliĉe
Mi ne estas anarkisto, ateisto jes. Miaj politikaj sentoj emas je la sociademokrataj de Lula aŭ laŭ skandinava idearo.

kaŝperanto (Montri la profilon) 2014-septembro-11 14:51:09

ĉevino:
robbkvasnak:eble vi estas unu el tiuj negativemulinoj kiuj ne povas vivi.... feliĉe
Mi ne estas anarkisto, ateisto jes. Miaj politikaj sentoj emas je la sociademokrataj de Lula aŭ laŭ skandinava idearo.
Pri la feliĉo vidu la specifan temon...

Mi ne estas ateisto. La ekzisto de dio estas problemo de dio mem... (sed mi dubegas ĉar estus absurde, almenaŭ laŭ la dogmoj de "niaj" di-versaj sektoj)... Mi kredas (scias) ke la bibliaj faktoj kaj personoj fontas el mitoj kompilitaj disde pli oldaj mitologioj el Egiptio, Mesopotamio, k.c.

Mi ne ŝatas Lula-n. Li regis 8 jarojn (plus 4 pere de lia pupino), kaj nenion faris el la fundamentaj reformojn, kiujn Brazilo kruele bezonis. Lia regado konsistis ĉefe el marĉandado kaj korupcio.... Tamen, mi timas la venontan politikan ŝanĝon ĉar ili metos la landon sub usonan servuton...

Socialdemokratio estas la plej malbona reĝimo, tiu de la reganta sistemo, de la anglo-saksa-ĝermana, burĝar-kapitalisma, framason-sionista hegemonio. Vidu la francan ekzemplon (l'hexagonie)... Ĝi respondecas pri ĉiuj malfeliĉoj de la du pasintaj jarcentoj ekde la angla/franca/usona revolucio, vera matrico de koloniigo-imperiismo-faŝismo kaj mondmilitoj, inkluzive de la nunaj pere de terorismo...

Mi aŭtokration defendas. Ĉar la popolo ne estas unu homo por memdecidi kaj respondeci pri la kolektivo...

Demokratio estas kanajlaĵo de makleristoj-sklavistoj, memevidentas ĝiaj malavantaĝoj, la aktuala ĥaoso. Ĝi estas trompo kaj iluzio, dum la amasoj balotas, la okultaj sektoj kaj lobioj decidas kaj manipluladas...

Mi preferas Libion de Gadhafi kaj Irakon de Hussein ol tiuj de Uncle Sam... La aŭtokrato nepre estu apogata de la popolo, kaj estu unu el ili. Li regu ĝis kiam la popolo ne pli fidas lin... Tio ne kontraŭas liberecon, tute male, ĝi estas libereco pri popola regado kaj popola ŝtato...

Mi ankaŭ ne kredas je progreso kaj konsumismo, tiuj novaj religioj, same ne pri doktrinoj kaj ideologioj, kaj ĉiu ajn tipo de determinismo kaj materialismo (ekonomie, socie, sekse, klase...), kiuj estas neado de la realo kaj volo...
Se vi vere kredas tion, mi ne scias kion diri. Eble diktatoroj estus pli bona por malfortmensaj kaj nekleraj popoloj...

Kaj vi aŭdacas aserti ke estas ni kiu havas naivan mondkoncepton?

ustra (Montri la profilon) 2014-septembro-11 16:28:02

ĉevino:Naiveco estas ne vidi (malgraŭ tiom da evidentoj) ke la tiel nomataj demokratioj estas la plej trompaj kaj efikaj diktaturoj...
Mi konsentas.

Lakiro (Montri la profilon) 2014-septembro-11 16:49:09

ĉevino:Naiveco estas ne vidi (malgraŭ tiom da evidentoj) ke la tiel nomataj demokratioj estas la plej trompaj kaj efikaj diktaturoj...
Ankaŭ mi konsentas. Pluraj sinjoroj mencias pri diktatoroj, ne komprenante signifon de la termino.
Obama, ekzemple, konstante diktas sian volon, ne demandante la permeson por sia agado. Volis bombi Sirion, tuj decidas kraĉi sur UNon kaj plenumi la decidon. Kie estas usona demokratio kun komuna voĉdonado? Estas diktaturo de Obama.
Li proklamis sin Savanto de la mondo. ridulo.gif

kaŝperanto (Montri la profilon) 2014-septembro-11 18:10:08

ĉevino:Naiveco estas ne vidi (malgraŭ tiom da evidentoj) ke la tiel nomataj demokratioj estas la plej trompaj kaj efikaj diktaturoj...
Estas ridinda, kiam suverenaj ŝtatoj defias la federalan registaron pro drogoj (mariĥuano). La federala registaro respondas al la ŝtatoj, ne male. Obama ne povas fari multe sen la konsento de la popolo (per la delegatoj en la Senato kaj la Domo).

La nura diktaturo en demokratiaj landoj estas tiel nomita tiraneco de la plimulto. La politikistoj povas gajni voĉdonojn trompante stultulojn. "Ĉu vi deziras pli da ŝtata mono? Voĉdonu por mi!" Ne estas surpriza ke ni havas tiom da ŝuldo.

Mi deziras ke civitanoj devas pasi ekzamenon por voĉdoni, sed tio neniam okazos (la stultuloj neniam voĉdonus por tion!).

Lakiro (Montri la profilon) 2014-septembro-11 18:23:43

kaŝperanto:
La federala registaro respondas al la ŝtatoj, ne male. Obama ne povas fari multe sen la konsento de la popolo (per la delegatoj en la Senato
Tio estas teorio por stultaĉoj. La vivo montras alian flankon de tiu teorio. Popolo ne petis registaron bombi aliajn landojn.

ustra (Montri la profilon) 2014-septembro-11 18:26:30

kaŝperanto:Estas ridinda, kiam suverenaj ŝtatoj defias la federalan registaron pro drogoj (mariĥuano). La federala registaro respondas al la ŝtatoj, ne male. Obama ne povas fari multe sen la konsento de la popolo (per la delegatoj en la Senato kaj la Domo).

La nura diktaturo en demokratiaj landoj estas tiel nomita tiraneco de la plimulto. La politikistoj povas gajni voĉdonojn trompante stultulojn. "Ĉu vi deziras pli da ŝtata mono? Voĉdonu por mi!" Ne estas surpriza ke ni havas tiom da ŝuldo.

Mi deziras ke civitanoj devas pasi ekzamenon por voĉdoni, sed tio neniam okazos (la stultuloj neniam voĉdonus por tion!).
Ne gravas kiu marioneto estas elektata. La problemo estas multe pli fundamenta.

Reen al la supro