Į turinį

Ĉu Rusia iĝas maldemokrata?

piotrek92, 2008 m. kovas 2 d.

Žinutės: 219

Kalba: Esperanto

sinjoro (Rodyti profilį) 2008 m. rugpjūtis 8 d. 13:32:32

tomasoavro:Kaj hodiaŭ rusaj trupoj eniris la teritorion de Kartvelujo, do kontraŭ la internacia juro faris perfortan atakon al najbara lando - same kiel nazioj al Polujo en 1939... Eĉ la klarigoj de rusa registaro estas faritaj per simila lingvaĵo - per ridinda argumento "protekti siajn samnacianojn"
Ho fek! Pardonu tomasoavro, anstataŭ respondi mi redaktis vian mesaĝon kaj ne eblas reveni al la antaŭa stato :/

horsto (Rodyti profilį) 2008 m. rugpjūtis 8 d. 14:31:17

sinjoro:
Ho fek! Pardonu tomasoavro, anstataŭ respondi mi redaktis vian mesaĝon kaj ne eblas reveni al la antaŭa stato :/
Ĉu vi vere povas redakti mesaĝojn de aliaj uzantoj?

sinjoro (Rodyti profilį) 2008 m. rugpjūtis 9 d. 20:04:42

Ekzakte, mi estas lernu-helpanto kaj tute aŭtomate mi klakis la butonon supre... bedaŭrinde mi ne havas eblecon revenigi la antaŭan version de la mesaĝo.

collare (Rodyti profilį) 2008 m. rugpjūtis 11 d. 12:14:32

Ah, mi jam delonge rimarkis, ke Ruslando estas tre agresema kaj fitotalisma lando. Sed je, povas esti ne la popolo kulpas pri tio, sed estraro... Nu, mi nun parolas pri Ruslando entute. Ĝi jam ekaimiliĝas al Usono, kiu ŝovas sian nazon ĉien, kie ilin oni ne atendas.
Plie Ukrainio diris, ke ĝi restas malantaŭ si rajto rifuzi al rusia militŝiparo reveni reen al Krimeo. Sed Ruslando nomis tiun [eticion cinika kaj diris al Ukrainio ke ĝi ne minacu al Ruslando. Plena deliraĵo...

Fuzzy (Rodyti profilį) 2008 m. rugpjūtis 11 d. 14:03:22

Mi pensas, ke Rusio ne havis alian decidon krom enkonduki trupojn en Sud-Osetion...
Kartvelaj trupoj subite atakis Sudan Osetion, mortigadis civilajn homojn kaj tute detruis urbon Cĥinvali.
Rusio estas "pac-savisto" en tiu regiono, kaj en Rusio ankaŭ loĝas osetoj (nordaj), do ni ne povis perfidi osetan popolon kaj lasi ĝin esti murdita.

Ergazomai (Rodyti profilį) 2008 m. rugpjūtis 11 d. 15:47:24

Fuzzy:Mi pensas, ke Rusio ne havis alian decidon krom enkonduki trupojn en Sud-Osetion...
Kartvelaj trupoj subite atakis Sudan Osetion, mortigadis civilajn homojn kaj tute detruis urbon Cĥinvali.
Rusio estas "pac-savisto" en tiu regiono, kaj en Rusio ankaŭ loĝas osetoj (nordaj), do ni ne povis perfidi osetan popolon kaj lasi ĝin esti murdita.
mi estas favora al Rusiaj agoj en ĉi tiuj tagoj: Karvelio ne povas mortigi tiel multajn civilulojn. Sed do, kial Rusio estas mortiganta tiel multajn kartvelojn kaj neniiganta tiel multajn konstruaĵoj?

Rusio pravas, sed ne devas tro militi, aŭ ĝi ne plu pravos...

Fuzzy (Rodyti profilį) 2008 m. rugpjūtis 12 d. 07:41:07

Sed do, kial Rusio estas mortiganta tiel multajn kartvelojn kaj neniiganta tiel multajn konstruaĵoj?
Ergazomai, dankon por via neindiferenteco!
De kie vi scias pri multaj homoj, mortigitaj de rusaj trupoj? Ne eblas fidi kartvelajn kaj okcidentajn amaskomunikilojn, nun estas "informa milito" kontraŭ Rusio.
Rusaj trupoj celas nur militajn objektojn (arsenalojn, militajn flughavenojn, havenojn) kaj agas en limoj de ilia mandato kiel pacgardistoj.
Se vi scias alian informon, bonvolu, donu la ligilon, ni kune pridiskutos ĝin!
Kion vi pensas, kial la milito komenciĝis? Kiu profitos?

piotrek92 (Rodyti profilį) 2008 m. rugpjūtis 12 d. 09:46:37

Vi ne pravas! Rusio ne havas rajton ataki teritorion de Kartvelio. Osetio estas Kartvela provinco. Tiu "paca" agado de Rusio estas pro kelkaj kaŭzoj:
Unue, ŝtonoleo de Kartvelio. Rusio volas havi monopolon de ŝtonoleo
Due, Rusio estas imperialisma lando kaj ĉie serĉas novajn teritoriojn kaj provas ricevi novajn provincojn.

Kaj, eble se Rusio havas rajton, neniu diros tion, ĉar nenio kredos ke Kartvelio - malgranda landeto, atakis Rusion - landon tre grandan. Kartvelio ne estas mem-mortulo.

Fuzzy (Rodyti profilį) 2008 m. rugpjūtis 12 d. 11:26:23

piotrek92:Vi ne pravas! Rusio ne havas rajton ataki teritorion de Kartvelio.
jes, vi pravas. Kaj ni atakis nur kartvelajn trupojn mortigintajn civilajn homojn.
piotrek92:Osetio estas Kartvela provinco.
jes, kaj Kosovo estas provinco de Serbio, kaj kio do?
piotrek92:
Tiu "paca" agado de Rusio estas pro kelkaj kaŭzoj:
Unue, ŝtonoleo de Kartvelio. Rusio volas havi monopolon de ŝtonoleo
Kartvelio ne havas ŝtonoleon. Ĝi verdire havas nenion interesan.
piotrek92:
Due, Rusio estas imperialisma lando kaj ĉie serĉas novajn teritoriojn kaj provas ricevi novajn provincojn.
jes, jes, no comments ridulo.gif
piotrek92:
Kaj, eble se Rusio havas rajton, neniu diros tion, ĉar nenio kredos ke Kartvelio - malgranda landeto, atakis Rusion - landon tre grandan. Kartvelio ne estas mem-mortulo.
jes, kaj Kartvelio atakis ne Rusion, sed Sudan Osetion, ĉar Saakaŝvili esperis, ke Rusio perfidos osetan popolon. Kartvelaj trupoj mortigis multajn homojn, plene detruis tutan urbon. Tio estas vera genocido, kaj tio estas fakto.

piotrek92 (Rodyti profilį) 2008 m. rugpjūtis 12 d. 14:57:21

Terurĉjo:Poloj ne timu, ke Rusio tuj okupos ilin. Ankoraŭ la tempo ne venis.
Propable tio estos en futuro. Via lando ĉiam volis okupigi Pollandon, en XVIII jarcento Rusio, Aŭstrio kaj Aŭstralio detruis Pollandon. Kelkaj jaroj post 1-a mondmilito via lando provis fari Pollando kiel sia provinco. En 1939 kune kun Germanio Rusio atakis Pollandon. Dum jaroj 1945-89 Rusio malliberigis duonon de Eŭropo (Pollandon ankaŭ). Pro tio en Pollando estas nun malriĉeco. Se en 1945 jaro Usono liberigus Pollandon, ni estus tiel riĉa kiel ktp. Germanio, Francio... Sama situacio estas en Hungario, Romanio kaj aliaj malliberigitaj landoj per Rusio.
Laŭ mi historio jam respondis demandon ĉu future Rusio malliberigos Pollandon. Estas nur unu demando - kiam?

Kaj verdire Rusio estas tiel forta pro ŝtonoleo, urano ktp. Sen tio Rusio estus lando de tria mondo.

Mi tre volus ŝati la Rusion, sed nia historio malpermesas

Atgal į pradžią