შინაარსის ნახვა

Ĉu Rusia iĝas maldemokrata?

piotrek92-ისა და 2 მარტი, 2008-ის მიერ

შეტყობინებები: 219

ენა: Esperanto

piotrek92 (მომხმარებლის პროფილი) 2 მარტი, 2008 12:59:47

Rusa popolo nun elektas sian prezidanton, kiel ĉiuj scias s.Miedviediev (propabla prezidanto) estas tre forta kunlaboranto kun prezidanto Putin. En televido, radio ktp mi tre ofte aŭdas ke Rusio pro tio iĝas maldemokrata, ĉar Putin kaj liaj kunlaborantoj detruas opozicion, ne estas jam libereco de opinio kaj tiel plu. Do mi volas demandi - ĉu Rusio iĝas al komunismo, aŭ diktaturo? Kaj se jes, kiuj estos rezultato? Ĉu reveno de "malvarma milito" ? estis dudek jaroj de normaleco, sed mi vidas ke Rusio denove volas esti "imperio" kaj batali kun aliaj landoj.

Sed, mi volas diri, ke kulpo ne estas ĉe rusa popolo. Mi mem ŝatas rusuloj. Mi malŝatas registaron de Rusio, kiu provas re-timigi la mondon. Registaro pensas, ke se ĉiuj landoj timos, Rusio profitos ion. Sed ĝi ne estas vero. Mi pensas ke tiu konduto estas, ĉar registaro memoras tempon, kiam Rusio estis unu el plej fortaj landoj, sed nun ili devas rimarki, ke Rusio jam ne estas tiel forta. Ili ne devas simuli plej fortan landon, ĉar Rusio estas pli bona kiel normala, maldanĝera lando. Tia estas mia opinio.

Ĝis!

leporo (მომხმარებლის პროფილი) 3 მარტი, 2008 10:01:55

Rusio estas demokrata lando kaj laŭ mi tio ne ŝanĝiĝos rapide. Tio, ke nuna kaj eksa prezidento kunlaboros konsente ne signifas ke opozicio estos detruita. Mi ankaŭ ne kredas, ke malvarma milito revenos. Mi pensas, ke Rusio plu evoluos kaj ke Rusoj estos kontentaj pro vivo en sia lando.

Pimen (მომხმარებლის პროფილი) 3 მარტი, 2008 13:14:08

Saluton, karaj samideanoj!

Estimata piotrek92, mi opinias, ke via demando ne havas simplan respondon.

Ĉu Rusio nun estas demokrata lando? Verdire, mi opinias, ke ne. Ekzistas multe da faktoj, pro kiuj oni ne povas nun rusian reĝimon nomi demokratio. Ĉu Rusio estas maldemokrata lando? Ankaŭ ne. Fakte, ekzistas opoziciaj partioj, ĵurnaloj, ktp. Neniu povas malpermesi iu ajn publike diri siajn asertojn, konvinkojn. Ĉu tio ne estas libero, ĉu ne?

Ekzistas alia problemo. Rusio estas malsimpla lando, kun grandega teritorio, kun granda nombro diversaj naciaj kaj socialaj aroj, kun malsimpla historio. Sed tia granda lando ne povas ŝanĝiĝi rapide! Ekzistas rusa proverbo: “Ne indas larĝe paŝi – pantolonon krevigas!”. Bedaŭrinde, niaj antaŭaj registaroj forgesis pri tio. Mi opinias, ke je la fino de dudeka jarcento niaj registaroj fari multege da seriozaj eraroj. Gorbaĉov kaj Jelcin volis bonaferojn, havis bonideon, sed ege hastiĝis, kaj rezulte ni ricevis grandegajn problemojn. En meze de 90-aj jaroj eĉ aperis probableco, ke Rusio (ne forgesu, lando kun nukleaj armiloj!) povas disfali, simile Jugoslavio! Ĉu vi komprenas, kio signifas tio por la mondo?

Fakte, mi ne ŝatas nian nuntempan registaron. Ili ne plaĉas al mi. Sed mi komprenas, ke ili konduktas vera politiko! Jes, ili ekbremsis reformojn. Sed ili pravas! Necesas doni al homoj, al popoloj tempon por ŝajnado iom post iom.
Mi esperas, ke Rusio estos demokrata lando. Nun Rusio moviĝas tien. Sed malrapide. Kaj tio estas bone. Devos ŝanĝiĝi deneracioj! Alie eblos aperi multe da problemoj, kaj ne nur por rusianoj.

Kaj mi certas, ke tempo de komunizmo, diktaturo, “malvarma milito” nun ne povas reveni en Rusio. Nia popolo tro lacas por nova militado. Ĉiuj homoj nun havas ebleco labori, perlaboli, pliriĉiĝi, aĉeti novajn aĵojn, kreski infanojn, vojaĝi tra la tuta mondo, ktp. Tio ege gravas por ni. Ni tro longe loĝas en militkampejo. Neniu volas militi ree. Neniu volas socializmo ree.

Kaj, mi pensas, nia registaro bonege komprenas tio. Kaj konduktas la lando laŭ vera vojo. Kvankam ne rekta. Nu, en historio rekta vojo kutime ne estas plej mallonga.

Ĝis!

Pimen (მომხმარებლის პროფილი) 3 მარტი, 2008 13:26:24

Terurĉjo:Fek!

Estas vi, poloj, kiuj permesis al Usono loki la raketojn ĉe niaj ŝtat-limoj.
Vi, poloj, kune kun usonanoj, estas provokantoj kaj iniciatantoj de nova etapo de tutmonda "malvarma" mondmilito.
Kara Terurĉjo, mi opinias, ke vi ege troigas. Ege.
Ĉiuj landoj rajtas defendi sin. Tio estas normo, kaj ne indas nervumi pri tio.
Kaj ne forgesis, ke precipe Pollando havas historian kaŭzon ne konfidas al Rusio. Tio estas fakto.

Miland (მომხმარებლის პროფილი) 3 მარტი, 2008 13:42:48

Pimen: via demando ne havas simplan respondon...
Saluton, Pimen, kaj dankon por ampleksa, zorge pripensita respondo al grava demando. La esperoj por via lando realiĝu. Jen iom aliaj demandoj por vi: ĉu la kvalito de vivo kaj feliĉo por la plimuton en Rusio estas pli bone ol dum komunismo? Ĉu estas sekuraj por turistoj? Estas raportoj pri krimado kaj rasismo, ke ne sekuras por neblankuloj en Rusaj urboj. Ĉu vere?

Pimen (მომხმარებლის პროფილი) 3 მარტი, 2008 16:25:24

Miland:
Pimen: via demando ne havas simplan respondon...
Saluton, Pimen, kaj dankon por ampleksa, zorge pripensita respondo al grava demando. La esperoj por via lando realiĝu. Jen iom aliaj demandoj por vi: ĉu la kvalito de vivo kaj feliĉo por la plimuton en Rusio estas pli bone ol dum komunismo? Ĉu estas sekuraj por turistoj? Estas raportoj pri krimado kaj rasismo, ke ne sekuras por neblankuloj en Rusaj urboj. Ĉu vere?
Saluton, Miland!

Nu, tio ankaŭ estas malsimplaj demandoj… sed mi provos respondi io ajn.
Pri kvalito de vivo… ekzistas diversaj opinioj.
Komparo estas malfacila afero: nun Rusio estas absolute alia lando.

Unuaflanke, aperies multe da novaj eblecoj, precipe por laboremaj kaj junaj homoj. Mi konas kelkajn junajn homojn, kiuj dum 2-3-5 jaroj post universitato faris rapidan karieron, kaj nun havas bonan laboron kun grandan salajron. Dum socialismo tio tute ne eblis.
Multe da homoj fariĝas entrprenistojn, havas propran aferon. Evidente, tio estas bonega fakto por ili.
Homoj povas nun aĉeti multege da aĵoj. Dum socislizmo mankas multe da varojn. Ekzemple, mi povis aĉeti viandon nur 2 kilogramojn por monato, por tuta familio. Kaj lakto en proksima vendejo vendis dum 2 horo en tago, per granda vico. Ktp. Nun ni havas ju ajn nutraĵojn kaj aliajn varojn ĉiutage, senprobleme.
Nun laboristaj homoj povos facile aĉeti aŭto, kaj dum socializmo tempo oni devis atendi tiun ebleson dum 5-10 jaroj, kaj povis aĉeti aŭto nur unufoje aŭ dufoje dum la vivo. Kompreneble, nun estas plibone.

Duaflanke – ege plimalboniĝis sociala defendo. Se iu homo perdis laboron aŭ serioze malbonsaniĝis – li havos ege seriozajn problemojn. Helpajo por senleboranto preskaŭ ne ekzistas. Pensioj estas mizeraj. Medicino estas ege multekosta, eĉ por homoj kiuj havas bonan salajron. Loĝejo kostas nekredeble multekosta, salajrulo povos aĉeti eĉ malgrandan apartamenton neniam. Kaj dum socializmo ni havis senpagan medicinon, senpagan loĝejon, ne havas senlaborado. Nun ni perdis tio.

Resume: junuloj kaj mezaĝuloj amase estas pli kontenta. Maljunuloj kaj pensiuloj amase vivas melfacilege ol dum socializmo. Sed, fakte, preskaŭ ĉiuj komprenas, ke vojo ree ne ekzistas.
Eĉ komunistpartianoj parolas nur pri socialaj defendoj kaj plibonigado de vivo de malriĉuloj kaj pensiuloj. Sen ne pri revolucio.

Mi pensas, ke situacio estos pliboniĝas iom post iom.
Verdire, al mi nuna vivo plaĉas pli, ol socializmo, kvankam ekzistas seriozaj problemoj.

Pimen (მომხმარებლის პროფილი) 3 მარტი, 2008 16:34:55

(...mi daŭras)

Pri sekuro por turistoj – mi opinias, ke tio ne estas problemo. Tio estas simile situacio en aliaj grandalj urboj en aliaj landoj. Ekzemple, Novjorko aŭ Romo, aŭ Pariso ankaŭ ne estas tute sendanĝeraj urboj. Tie ankaŭ ekzistas distriktoj, kie por fremduloj estus bone ne iri sole, ĉu ne? Necesas esti singarda, ne iras nokte en danĝeraj lokoj, ne demonstri monon, ktp. Entute, mi opinias, Rusio estas ne piu danĝera loko, ol aliaj landoj.

Rasismo, bedaurinde, vere aperies. Ekzistas bandoj de rasisma junulaĉoj. Tio ege malagrable. malgajo.gif
Sed ili atakas ege malofte, kaj mi pensas, ke en Rusio ekzistas rasistoj ne plimulte, ol en eŭropaj landoj. Se mi ne eraris, en Britio aŭ en Francio ankaŭ ekzistas rasistoj, kaj ili atakis homojn, ĉu ne?
Interalie, niaj rasistoj ĉefe atakis ne neblankulojn, sed migrulojn de ekssovetaj landoj: kaŭkazanoj, tadĝikistanoj, uzbekistanoj, ktp. Tio kaŭzas multajn socialajn problemojn.
Kaj neblankulojn de europaj landoj aŭ Ameriko niaj rasistij preskaŭ ne interesas. Certe, tio ne trankviligas…
Do, nun mi speciale interparolis kun mia uzbekia amiko. Kaj li diris: se oni ne iras nokte laŭ mallumaj lokaĉoj – neniu danĝera ekzistas.Li loĝas en Moskvo dum 7 jaroj kaj scias situacio, verŝajne.

Nu, jen miaj respondojn – kiel povas, tiel respondis. sal.gif

Do, mi ankaŭ volas demandi: sed kiom sendanĝere en britiaj urboj por eksterlandanoj? Ĉu en Britio eblas rasistoj atakoj?

Miland (მომხმარებლის პროფილი) 3 მარტი, 2008 17:18:02

Pimen:
Nu, tio ankaŭ estas malsimplaj demandoj..
al mi nuna vivo plaĉas pli, ol socializmo, kvankam ekzistas seriozaj problemoj.
Dankon, Pimen, vi klare multe laboris respondi miajn demandojn! Respondi vian demandon: vi ja ĝustas ke aŭ en Britio aŭ en aliaj landoj, ne estas saĝe iras nokte laŭ mallumaj lokaĉoj. Estas ja rasistoj en Britio, sed atakoj estas maloftaj. Do, ili faras gravajn novaĵojn, precipe se iu ajn mortiĝas. La informo de via uzbekia amiko ja estas sciinda!
Ĉu vi vidis la antaŭ nelonge farita filmo Sicko de Michael Moore? Li montras kiel la problemo pri sanzorgo en Usono estas ke ĝi estas havigebla nur por riĉuloj kaj (ne ĉiam) por tiu kiu havas asekuron. La situacio en Kanado kaj Eŭropo estas multe pli bona. La asekuraj firmaoj ŝajnas kiel rabistoj! Sed la filmo enhavas tre interesa kaj tuŝiga parto kie grupo de usonanoj kiu ne povis aĉeti sanzorgon ricevas helpon en Havano, Kubo, malgraŭ la malamikeco inter la landoj. Kia homeco!
Do, laŭ mi oni bezonas mezuro de socialismo enmiksita en libera merkato, kaj kernaj servoj devus proviziitaj de la ŝtato, ekz sanzorgo kaj edukado, precipe por infanoj kaj maljunuloj. Mi esperas ke estos nacia sanservo en usono (kaj rusio denove!). Ĉu vi konsentas?

diogotux (მომხმარებლის პროფილი) 3 მარტი, 2008 21:24:28

Miland:Ĉu vi vidis la antaŭ nelonge farita filmo Sicko de Michael Moore?
OBS: Filmoj ne montras realon.

Miland (მომხმარებლის პროფილი) 4 მარტი, 2008 10:16:56

Efektive la DVD versio de Sicko havas aĵojn eĉ pli malfacile kredebla, pri la prizonsistemo kaj sanservo en Norvegio. La norvegan san servo montras eĉ pli bone ol la francan! Ankaŭ intervjuata usona profesoro de leĝoj diras ke, asekureco ne donas plenan sekuron en usono. Do la DVD estas eĉ pli vidinda ol la filmo en teatroj!

ზემოთ დაბრუნება