Přejít k obsahu

Kion vi pensas pri „politika ĝusteco“?

od uživatele ghibulo ze dne 19. března 2016

Příspěvky: 18

Jazyk: Esperanto

robbkvasnak (Ukázat profil) 20. března 2016 22:45:24

La esprimo "politika ĝusteco" povas havi diversajn signifojn.
Sinjoro Trump mishonorigas la esprimon tute. Li primokas ĝin por anstataŭe paroli krude kaj vulgare. Mi ne scias ĉu eksterlandanoj komprenas ĉiujn etajn instigaĉojn de liaj paroladoj sed kiel denaska usonano mi hontas aŭdi tion en televido. Li uzas esprimojn kun etaj nuancoj por ataki homojn pro sia genro, etno, religio, haŭtkoloro, seksamo, fiziaj malkapabloj, kaj vivospertoj (kiel li atakis S-ron John McCain ĉar li estis kaptita dum milito kaj torturita).
S-ro Trump ankaŭ uzas vortojn fiajn (ekz. what the hell, damn, crap, ktp) de basa nivelo.
Se vi volas aŭskulti belan usonan lingvon, aŭskultu Barack Obama-n kiu parolas tute korekte. Bernie havas ioman dialekton sed li vere parolas bone. Hillary - nu, dependas de la aŭskultantaro ŝia - ŝi ŝanĝas sian retorikon laŭ la publiko.

nornen (Ukázat profil) 20. března 2016 22:45:34

ghibulo:[...]
Mi tutkore ploras pro kaj pri viajn unuamondajn suferadojn, viktimiĝadojn kaj mizeraĵojn. Vi fakte priplorindas.

Mi invitas vin. Venu ĉi tien Gvatemalon. Ĉi tien venas nek ekonomiaj migruloj nek refuĝintoj. Ĉi tie ni ne zorgas pri la mizeroj de eksterlanduloj kaj ni pripensas niajn proprajn mizerojn. Vi estos feliĉa ĉi tie.

Kaj ĉi tie ne ekzistas politika ĝusteco. Nigruloj nomiĝas nigruloj. Samseksemuloj nomiĝas samseksemuloj. Gringoj nomiĝas gringoj. Ĉiu aziano nomiĝas ĉino. Ĉiu landano el la antaŭa Varsovia Traktato nomiĝas komunisto.

Kaj via anticipata vivdaŭro plialtiĝos je 10 jaroj, kaj la mortprobablo de viaj gefiloj kaj genepoj dekobliĝos, kaj la mortigprobablo de via familio kvardekobligos.
Tiel la vivo estas pli interesa. Ĉiu-matene mi adiaŭas kore mian familion, ĉar ni neniel scias, kiu el ni revenos viva domen. Tamen ni estas feliĉaj, ĉar ni ne necesas elteni la suferadojn, viktimiĝadojn kaj mizeraĵojn de Eŭropo.

akueck (Ukázat profil) 21. března 2016 10:16:08

ghibulo:Se vi opinias, ke ĝi estas prava, malutila aŭ noca - bonvolu montri ekzemplon, plej bone nuntempaj okazaĵoj okulumo.gif
Oni devas distingi inter
1) tio, al kio oni atribuas esti politike (ne)ghusta (ordinare lau silenta interkonsento sen menciado je la esprimo), kaj
2) la intenco de la mencio je la termino "politike (ne)ghusta".

Jen fikcia ekzemplo, kiu (re)metas nin en la jaron 1988:

Pri 1): En Germana Federacia Respubliko (FRG) estis politike ghuste, uzi la nomon "Ostberlin" (Orientberlino) por tiu sektoro de Berlino, kie trovighis la registarejo de Germana Demokratia Respubliko (GDR). Uzi tiucele esprimojn, kiel ekzemple "la demokratia Berlino", "Berlino" au "Berlino, chefurbo de Germana Demokratia Respubliko", estis politike neghuste en FRG.

Pri 2): Se en FRG simpatianto kun la politika sistemo de GDR intencis kromkomuniki sian simpation, li povus vortigi: "Hierau koncertis Bruce Springsteen en Berlino, pardonu: Orientberlino - por esti politike ghusta."
Li mencias la esprimon "politike ghusta" kiel rimedon por kromkomuniki, ke li malestimas la de FRG politikan sistemon, lau kiu, por al ghi esti konforma, oni interalie devas diri "Orientberlino". Alivorte: Mencio je la esprimo "politike (ne)ghusta" ofte estas per si mem jam rimedo de la mencianto por lia politika batalo pervorta kontrau io.

ghibulo (Ukázat profil) 21. března 2016 19:42:23

Sunjo:ghibulo, bonvolu doni faktojn, ekzemplojn verajn.... sed mi certe scias, ke neniu germano en Germanio havas kialon por envii ajnan rifuĝinton. Tiuj kiuj tamen faras tion, ofte simple ne havas la bezonatan empation por kompreni la spertojn de la rifuĝintoj, kion ili postvivis kaj suferis....
Tiu ĉi temo ne estas rekte pri „politika ĝusteco“ kaj mi legis lastatempe multe da ekzemplon pri pozitiva diskriminacio rilate al „mizeruloj“, kiuj ekzemple vojaĝas per taksio en Eŭropo. Ili havas monerojn -> http://www.thejournal.ie/taxi-drivers-austria-earn...
http://www.express.co.uk/news/world/608358/Ter-Ape...

Kiu ekzemple ne havas tiom da moneroj -> https://www.homelessworldcup.org/homelessness-stat...
- ĉu vi opinias, ke ili ne „havas kialon por envii ajnan rifuĝinton“?
Mi kompatas ilin - multe da ili ne regis hipoteka kontrakto, teni okupo ... diversaj lotiloj.

Sunjo:
Kaj nur ege malmultaj Eŭropanoj manifestaciis kontraŭ enmiksado en diversaj militoj pro ekonomiaj kialoj. Kaj neniu, kiu tiame ne manifestaciis kontraŭ la nejusteco, kontraŭ la ekonomia ekspluato kaj la indiferenteco de eŭropaj politikistoj pri la suferado en aliaj landoj nun rajtas (laŭ mi) plendi, ke nun oni almenaŭ iomete helpas pri mildigi la konsekvencojn...
Vi celadas eksciti kulpon? Ĉu iu faris tion iutempe al vi? okulumo.gif Mi kaj videble neniu el miaj amikoj ne legis/aŭdis ke nia lando/Eŭropo „enmiksas en iu milito pro ekonomiaj kialoj“. Eble ni estis naiva, sed kiam ni legis pri iu „enmiksado“, tiam kaŭzo estis „helpi demokratio“, „deĵeti opresanton“... Sed komprenu min - mi ne volas rifuzi verajn mizerulojn, mi kredas, ke estas multe da ilin - sed pli mizera signifas pli malproksima de Eŭropo, ĉar fakta mizerulo ne havas forteco por vojaĝi (krome esceptoj).

Sunjo (Ukázat profil) 21. března 2016 20:52:40

ghibulo:
- ĉu vi opinias, ke ili ne „havas kialon por envii ajnan rifuĝinton“?
Jes, mi daŭre opinias tion. Tio ne signifas ke mi ne sentas kompaton ankaŭ por senhejmulo. Sed almenaŭ en mia lando ili povus ricevi ĉiun bezonatan helpon kaj havas pli da libereco kaj rajtoj ol rifuĝintoj. Se tio ne veras en via lando, vi kompreneble batalu (demokratie) por ŝanĝi tion. Jes, vi povas fari tion, ĉar vi loĝas en demokratia lando, en paco kaj relativa sekureco (ekzemple en komparo al nornen).

Por mi tio nun estas la fino de la diskuto. Mi ne lernas ion el ĝi krom ke mi vidas ekzemplojn de falsaj argumentoj (retorika ludo). Tio donas al vi la avantaĝon ke vi a) povas daŭrigi la diskuton kun tiuj, kiuj afiŝis ĉi tie pli laŭteme, kaj b) povas aktiviĝi pri la aferoj kiuj gravas al vi pli ol helpi rifuĝintojn.

ghibulo (Ukázat profil) 21. března 2016 21:35:24

Sunjo:
Jes, mi daŭre opinias tion. Tio ne signifas ke mi ne sentas kompaton ankaŭ por senhejmulo. Sed almenaŭ en mia lando ili povus ricevi ĉiun bezonatan helpon kaj havas pli da libereco kaj rajtoj ol rifuĝintoj.
„Senhejmuloj“ ne havas rifuĝejon, sed en via lando ili videble havas ne nur rifuĝejon, sed ankaŭ ekzemple rajto por malrapida interneto? En tiu ĉi kazo ili ne estas „senhejmuloj“, ĉu ne?okulumo.gif Eble statistikoj mensogas kaj en via lando ne estas veraj senhejmuloj, aŭ Sunjo sentas kompaton nur al tiuj, kiujn vidis lastatempe en televizio okulumo.gif.

Viaj superfluaj atakoj al mia persono mi ne volas glosi... kaj ne koleras kontraŭ vi, ne ĉiu povas „suferi“ pacience malan opinion.

ghibulo (Ukázat profil) 21. března 2016 21:53:53

Serviloj de sveda kabineto kaj amasmedioj estis atakitaj per DDoS.

http://www.dn.se/nyheter/sverige/twitterkonto-heta...

Atakistoj anoncis antaŭe: „The following days attacks against the Swedish goverment and media spreading false propaganda will be targetted.“

Eble ne „false propaganda“... sed pli politike ĝustece... „pozitiva mediala bildo“ ? okulumo.gif

ghibulo (Ukázat profil) 21. března 2016 22:21:28

robbkvasnak:
Sinjoro Trump .... Barack Obama ....
Mi komprenas vin... sed ĉiu personeco havas siajn specifecojn. Mi opinias, ke dum „ĝusteco“ ne kovras veraĵon, tiam ĝi povas esti bona aŭ iom ajn pli agrabla ... mi nomus tion „ĝentilhoma maniero“.

Sed se unua kuracisto povas diri nur „vi ne vivos tre longe“ kaj alia kuracisto raspe sed vere - „telefonu al via edzino, ĉar morgaŭ ŝi trovos nur vian mortan korpon“ ... mi preferus la duan.

Zpět na začátek