본문으로

Kion vi pensas pri „politika ĝusteco“?

글쓴이: ghibulo, 2016년 3월 19일

글: 18

언어: Esperanto

ghibulo (프로필 보기) 2016년 3월 19일 오전 10:25:31

Se vi opinias, ke ĝi estas prava, malutila aŭ noca - bonvolu montri ekzemplon, plej bone nuntempaj okazaĵoj okulumo.gif

nornen (프로필 보기) 2016년 3월 20일 오전 7:06:30

Eble vi unue difinu, kion signifas tiu ĉi termino.

ghibulo (프로필 보기) 2016년 3월 20일 오전 10:33:10

nornen:Eble vi unue difinu, kion signifas tiu ĉi termino.
[url= https://eo.wikipedia.org/wiki/Politika_ĝusteco]
https://eo.wikipedia.org/wiki/Politika_ĝusteco[/url]

Ekzemple: „malĝusta hungara barilo“ kontraŭ „reguliga aŭstria teĥnika bariero“, aŭ fakta ekonomia migrulo estas per politika ĝusteco „mizera fuĝinto disde milito“ okulumo.gif

Nuntempaj respondoj por enketa demando estas por mi tre interesaj - mi atendis, ke estus pli personoj, kiuj preferas klare esprimitan veraĵon ol eŭfemismo por kamuflado de faktecoj...

abaligu (프로필 보기) 2016년 3월 20일 오전 11:31:42

Politika korekto estas rafinaĵo, uzate priskribi lingvon, politikojn, aŭ mezuroj kiuj celas ne ofendi aŭ malavantaĝi ajnan apartan grupon de homoj en socio. Kiel bonega praktikanto de politika korekto, Prezidanto Obama uzis la frazon "radikala Islamo" atribui aktojn de terorismo de ĝihadistaj grupoj. En kontrasto, Donald Trump kondamnis politikan korektecon en la unua Respublikana Primara debato, deklarante, "Mi opinias ke la granda problemo kiun ĉi lando havas estas estanta politike korekta. Mi estis defiita de tiom da homoj kaj mi ne, sincere, havas tempon por tuta politika korekto. Kaj honeste kun vi, tiu lando ankaŭ ne havas tempon." Miaopinie, politika korektecon simbolas ne nur ĝentilecon sed ankaŭ antaŭzorgon, tiel ke ni devas aliĝi al ĝi.

Sunjo (프로필 보기) 2016년 3월 20일 오전 11:34:01

Politika ĝusteco laŭ mi ne nur estas lingvo, sed ankaŭ agoj. Kaj tio signifas ke oni ne lasu droni aŭ malsatmorti rifuĝintojn, sendepende de la rifuĝkialo. Ke oni protektu minoritatojn kaj malfortulojn. Ke oni helpu kiam oni kapablas helpi.

Jes, estas facile senvalorigi ĝustajn agojn per pejorativa uzo de la esprimo "politika ĝusteco". Se oni faras tion, oni forlasas diskuton surbaze de argumentoj.

ghibulo, mi pensas ke per viaj ekzemploj vi misprezentas tiun esprimon.

lingvaj rimarkoj (ne por kritiki, nur por helpi al tiuj, kiuj ne trovis la vortojn en la vortaro):
noca=malutila
inhibici=inhibi (http://vortaro.net/#inhibi)

ghibulo (프로필 보기) 2016년 3월 20일 오후 12:12:00

Sunjo:Politika ĝusteco laŭ mi ne nur estas lingvo, sed ankaŭ agoj. Kaj tio signifas ke oni ne lasu droni aŭ malsatmorti rifuĝintojn, sendepende de la rifuĝkialo. Ke oni protektu minoritatojn kaj malfortulojn. Ke oni helpu kiam oni kapablas helpi.
Ne, tiuj agoj ne estas „politika ĝusteco“, tiuj agoj al VERAJ bezonuloj estas kompato kaj mizerikordo. Politika ĝusteco en tiu ĉi ekzemplo estas strebo propagande preferas malpli bezonulojn ol pli bezonuloj. Kiam ni helpas „rifuĝintojn“ kiuj havas multe da moneroj por vojaĝo de unu Eŭropa sendanĝerejo al alia Eŭropa sendanĝerejo kaj neglektas verajn mizerulojn - tiam ni estas viktimoj de „politika ĝusteco“, tiam ni estas elspezemaj kaj ne kunsentemaj.

Sunjo:
Jes, estas facile senvalorigi ĝustajn agojn per pejorativa uzo de la esprimo "politika ĝusteco".
Viktimoj de propagando povas pensi, ke ili agas ĝuste kaj nur sen tiu ĉi propagando ili povus vidi, ke iliaj aĝoj malĵuste preferis malpli bezonulojn ol pli bezonuloj.

Sunjo:
Se oni faras tion, oni forlasas diskuton surbaze de argumentoj.
Male, se oni ne preferas klare esprimitan veraĵon, tiam veraj argumentoj povas aspekti kiel malvera memama propagando kaj malvera cela propagando kiel voĉo de kompato :/

Sunjo (프로필 보기) 2016년 3월 20일 오후 12:36:01

ghibulo: Kiam ni helpas „rifuĝintojn“ kiuj havas multe da moneroj por vojaĝo de unu Eŭropa sendanĝerejo al alia Eŭropa sendanĝerejo kaj neglektas verajn mizerulojn - tiam ni estas viktimoj de „politika ĝusteco“.
Vi eraras. Tio neniel rilatas al politika ĝusteco. Tio simple estas trompa misuzo. Sed tiom escepta, ke tio ne pravigas ke oni uzas tion kiel argumenton por rifuzi helpon.

ghibulo:
Viktimoj de propagando povas pensi, ke ili agas ĝuste kaj nur sen tiu ĉi propagando ili povus vidi, ke iliaj aĝoj malĵuste preferis malpli bezonulojn ol pli bezonuloj.
Ni iam jam diskutis ion similan kaj mi pensas ke ni konsentas ke per la sama kvanto da mono kiu bezonatas por vivteni homon en Eŭropo oni povus helpi pli da homoj en Afriko (ekzemple). Sed la vero estas, ke la plej multaj homoj ne helpas (ne sufiĉe, ne tiom kiom ili povus), kiam ili ne rekte vidas la suferantojn. Do kvankam estas malpli efika, oni tamen helpu la homojn kiuj venis, ĉar tiam oni daŭre helpas pli ol se oni tute ne helpas (kaj tio estas la trista vero pri la alternativa helpo).

ghibulo:
Sunjo:
Se oni faras tion, oni forlasas diskuton surbaze de argumentoj.
Male, se oni ne preferas klare esprimitan veraĵon, tiam veraj argumentoj povas aspekti kiel malvera propagando kaj malvera propagando kiel voĉo de kompato :/
Se oni nur kverelas ĉu io estas politike ĝusta aŭ malĝusta, ambaŭ partioj preferas ne argumenti. Do ne pejorative nomu ion "politike ĝustece", sed kritiku la kritikindan fakton. Kaj ne pejorative nomu ion "politike malĝuste", sed kritiku la kritikindan fakton.

Altebrilas (프로필 보기) 2016년 3월 20일 오후 4:05:36

Mi ne ŝatas t.n. politikan korektecon, kiu fakte profitas ĉefe al la politikistoj kaj tre malmilte al la celitaj kategorioj. Ekzemple, oni preferas multibligi eŭfemismojn por "maljunulo" ol plialtigi la pensiojn. Tio estas nur hipokrita ŝparemo.

Ofte, malgraŭ la celo plibonigi la imagbildon de iuj kategorioj, oni estigas pri ili alian bildon, sed same malbonan, ĉar oni vidas tiujn kategoriojn kiel ofendiĝemaj kaj ne respondecaj.

Mi ne konstatis, ke politika korekteco draste plibonigis la situacion de la koncernataj personoj. Ili fakte atendas konkretajn decidojn por plimildigi ilian vivon, ne hipokritan lingvaĵon de politikistoj kiu kostas al ili nenion.

ghibulo (프로필 보기) 2016년 3월 20일 오후 8:21:02

Sunjo:
Vi eraras. Tio neniel rilatas al politika ĝusteco. Tio simple estas trompa misuzo....
Multe da politikoj, ĵurnalistoj... nomas tiuj turistoj kiel „militaj forfuĝintoj“... kaj mi konsentas vin - ĝi estas „trompa misuzo“, sed eŭfemismo „politika ĝusteco“ sonas pli beleokulumo.gif

Sunjo:
... en Afriko (ekzemple). Sed la vero estas, ke la plej multaj homoj ne helpas (ne sufiĉe, ne tiom kiom ili povus), kiam ili ne rekte vidas la suferantojn. ...
Veraj suferantoj estas ĉie - kaj en Eŭropo ankaŭ - ekzemple delokitaj personoj - ili ne havas tiom da moneroj kaj tiom da interesoj, kiel multe da turistoj de Otomana Regno. Helpo al delokitaj Eŭropanoj ne estas tiel „cool“ malgajo.gif
Sunjo:
Do ne pejorative nomu ion "politike ĝustece", sed kritiku la kritikindan fakton.
Kritikindaj faktoj estas pli kaj pli ĉirkaŭen - oni allogas multe da homoj per socialajn subtenojn de iliaj landoj en Eŭropo, kie nur malmulte de ili povas sperti sukceso kaj multe da ili vivos en rando de socio. Moneroj, kiuj povas efektive helpi ekzemple en iliajn landojn estas elspezeme investitaj en feblaj kaj malsukcesaj integraladoj. Por personoj, kiuj vere bezonas helpi, kaj kiuj ekzemple naskiĝis kaj laboris ĉi tie, ni ne havas sufiĉe moneroj ... sed diri tion rekte ne estas „politike ĝustece“, kaj kiu havas kuraĝon - tiu estas „ekstremisto“

Sunjo:
...ne pravigas ke oni uzas tion kiel argumenton por rifuzi helpon...
neniu volas pravigi „rifuzi helpon“. Rifuzi falsan farisean helpon - pri tio temas! Ne donu fiŝon sed instrui kiel hokfiŝi.

Sunjo (프로필 보기) 2016년 3월 20일 오후 9:39:50

ghibulo, bonvolu doni faktojn, ekzemplojn verajn. Mi ne emas diskuti kun vi pri onidiroj, nek pri ekstreme raraj esceptoj.
Mi ne scias pri kio vi parolas, sed mi certe scias, ke neniu germano en Germanio havas kialon por envii ajnan rifuĝinton. Tiuj kiuj tamen faras tion, ofte simple ne havas la bezonatan empation por kompreni la spertojn de la rifuĝintoj, kion ili postvivis kaj suferis. Mi ankaŭ ne opinias ke iu en Eŭropo rajtas postuli ke Germanio elspezos la monon al li anstataŭ al rifuĝintoj. En Afriko certe jes. Sed antaŭ ol venis la rifuĝintoj, neniu en Eŭropo manifestaciis por helpo al la malriĉeguloj en Afriko. Kaj nur ege malmultaj Eŭropanoj manifestaciis kontraŭ enmiksado en diversaj militoj pro ekonomiaj kialoj. Kaj neniu, kiu tiame ne manifestaciis kontraŭ la nejusteco, kontraŭ la ekonomia ekspluato kaj la indiferenteco de eŭropaj politikistoj pri la suferado en aliaj landoj nun rajtas (laŭ mi) plendi, ke nun oni almenaŭ iomete helpas pri mildigi la konsekvencojn.
Se vi partoprenis tiajn manifestaciojn, se vi elektis nur la politikistojn kiuj estis sufiĉe prudentaj por antaŭvidi la problemojn kaj sufiĉe kuraĝaj por kontraŭbatali ilin kvankam la propra popolo ne libervole donus monon kontraŭ problemoj kiuj ankoraŭ ne rekte koncernis ilin, tiam mi volonte pludiskutos kun vi. Se ne, mi petas vian pardonon, sed tiam mi ne vidas sencon en la diskuto.

다시 위로