Kwa maudhui

Ĉu vi opinias, ke Nord-Koreio estas bona lando?

ya Alkanadi, 21 Machi 2016

Ujumbe: 26

Lugha: Esperanto

Alkanadi (Wasifu wa mtumiaji) 21 Machi 2016 2:12:39 alasiri

Ĉu vi opinias, ke Nord-Koreio estas bona lando? Ĉu la loĝantoj estas feliĉaj?

Miland (Wasifu wa mtumiaji) 21 Machi 2016 2:28:01 alasiri

Via demando plej farindas al eskapintoj el Norda Koreio, por kompreni la kialojn por danĝere provi eskapi. Rigardu ekz. libron fare de Jang Jin-Sung.

abaligu (Wasifu wa mtumiaji) 22 Machi 2016 1:29:37 asubuhi

Mi volus forflugi anstataŭ eskapi, kiam mi vidis Otto Frederick Warmbier konfesinta en larmaj deklaracio la 16-an marto ke li provis ŝteli propaganda afiŝo interŝanĝe por $10.000 uzita aŭto. Otto estis arestita por "malamika ago" kontraŭ Norda Koreio, kaj kondamnita al 15 jaroj de malfacila laboro. Ho, mia dio! Estas tiel brutala puni lin pro la eta eraro.

Серёга (Wasifu wa mtumiaji) 23 Machi 2016 9:10:24 asubuhi

Se Nord-Koreio kontraŭas kontraŭ nato tiam ĝi jam estas tre bona!
Kiaj landoj faras ian similon? Ĉiuj nur timas kaj volas ke estu tiaj landoj kiel Nord-Koreio por nato estus terurata.

Mi pensas ke saĝaj homoj devus apogi Nord-Koreion!

Alkanadi (Wasifu wa mtumiaji) 23 Machi 2016 9:46:04 asubuhi

Серёга:Mi pensas ke saĝaj homoj devus apogi Nord-Koreion!
Ĉu vi preferas vivi tie aŭ vi simple volas apogi ĝin?

vincas (Wasifu wa mtumiaji) 23 Machi 2016 10:32:37 asubuhi

Alkanadi:
Серёга:Mi pensas ke saĝaj homoj devus apogi Nord-Koreion!
Ĉu vi preferas vivi tie aŭ vi simple volas apogi ĝin?
Jes, al mi estas interese kial ŝi ĝis nun ne loĝas en Nord-Koreio.

Серёга (Wasifu wa mtumiaji) 23 Machi 2016 10:44:33 asubuhi

Alkanadi:
Серёга:Mi pensas ke saĝaj homoj devus apogi Nord-Koreion!
Ĉu vi preferas vivi tie aŭ vi simple volas apogi ĝin?
Mi preferas vivi en Rusio kaj apogi domon por 24 milionoj nemalkuraĝaj homoj!
Vi ne emociiĝu ĉar danke al niaj okcidentoamantoj ni jam longe havas grandan fekaĵon kaj mi envias Nord-Koreionojn pro ilia manko de okcidentoamantoj.

Серёга (Wasifu wa mtumiaji) 23 Machi 2016 11:35:17 asubuhi

vincas, ĉu vi "lipovij" litovo?

Miland (Wasifu wa mtumiaji) 23 Machi 2016 11:59:46 asubuhi

Серёга: mi envias Nord-Koreionojn pro ilia manko de okcidentoamantoj.
Tio memorigas min pri la historio de Suda-koreiano Oh Kil-Nam kiu estis socialisma ekonomikisto. Li diris al sia edzino, "Nord-koreianoj estas koreia, ili ne povas esti tiel aĉaj" kaj, kontraŭ ŝia volo, li enmigris tien kune kun la familio. Troviĝinte, ke la "socialisma paradizo" efektive estas infero, li eskapis. La Nord-Koreia ŝtato venĝe arestis la edzinon kaj infanojn, kaj enĵetis ilin en gulagon.
Jen BBC-raporto.

Mustelvulpo (Wasifu wa mtumiaji) 23 Machi 2016 1:13:49 alasiri

Se iu lando ne permesas ke ĝiaj loĝantoj libere foriras kaj reiras, se la loĝantoj de tiu lando ofte riskas iliajn vivojn por provi eskapi- oni povas supozi ke tiu lando ne estas bona lando.

Kurudi juu