Į turinį

Amikaj salamandroj...

ghibulo, 2016 m. kovas 22 d.

Žinutės: 8

Kalba: Esperanto

ghibulo (Rodyti profilį) 2016 m. kovas 22 d. 19:14:16

„Allo, vi homoj! Restu trankvilaj! Ni ne havas kontraŭ vi malamikajn intencojn. Ni bezonas nur pli da akvo, pli da bordoj, pli da malprofundaĵoj por nia vivo. Ni estas tro multaj. Jam ne estas por ni sufiĉe da loko sur viaj bordoj. Tial ni devas likvidi viajn kontinentojn. El ili ni faros nurajn golfojn kaj insulojn. Per tio eblas kvinobligi la longon de la mondbordoj. Ni konstruos novajn malprofundaĵojn. Ni ne povas vivi en profunda maro. Ni bezonas viajn kontinentojn kiel materialon por ŝutplenigi la profundaĵojn. Nenion ni havas kontraŭ vi, sed ni estas tro multaj. Intertempe vi povas transloĝiĝi enlanden. Vi povas rifuĝi en la montarojn. La montarojn ni likvidos kiel la lastajn.
Vi volis nin. Vi disvastigis nin tra la tuta mondo. Nun vi havas nin. Ni volas bone vivi kun vi. Vi liverados al ni ŝtalon por niaj boriloj kaj pioĉojn. Vi liverados al ni torpedojn. Vi laboros por ni. Sen vi ni ne povus forigi la malnovajn kontinentojn.“

----> Karel Čapek, ĉeĥa verkisto, *1890 +1938, „Milito kontraŭ Salamandroj“

abaligu (Rodyti profilį) 2016 m. kovas 23 d. 07:53:12

Via ŝerco unuigas sarkasmon kiu memorigas min pri nur nazioj. Kiel nazioj malamis judojn, vi estas malamika al la siriaj rifuĝintoj. Fakte, se Sirio iĝas sekura denove, la rifuĝintoj irus hejmen, ĉar ili iras Eŭropon ne por ŝtelo. Estas sekureco kiun ili serĉas, simile kiel la migrantaj birdoj postkuras post la suno. Se eblus, mi esperas ke vi povus ŝanĝi vian menson kaj estus afabla al ili.

ghibulo (Rodyti profilį) 2016 m. kovas 23 d. 12:26:57

abaligu:Via ŝerco unuigas sarkasmon kiu memorigas min pri nur nazioj.
Čapek skribis tiu ĉi alegorion dum pliiĝo de faŝisma minacoj.

abaligu:
Kiel nazioj malamis judojn, vi estas malamika al la siriaj rifuĝintoj.
Vi eble scias min pli ol mi mem okulumo.gif - miaopinie mi ne estas malamika al siriaj rifuĝintoj egale kiel Ĉapek ne estis malamika al germanaj soldatoj. Ne estas tre ĝentila kaj saĝa diri/skribi similajn juĝojn pri la homoj, kies opiniojn vi ne scias tre bone. Mi estas „malamika“ al homa stulteco, farizea solidareco, avida facilanimeco... ne al „personoj“. Salamandroj kaj homoj povus vivi sur komuna planedo, sed ili devus respekti sin reciproke. Mi opinias, ke allogi/devigi kunvivi iuj kulturoj estas tiel „saĝa“, kiel devigi antilopon vivi en komuna kaĝo kun leono.

abaligu:
Fakte, se Sirio iĝas sekura denove, la rifuĝintoj irus hejmen,
Por mi ne gravas, se Sirio iros hejmen. Mi preferas forlasi tiuj, kiuj malamas nian kulturon kaj volas ŝanĝi ĝin aŭ puni ĝin (vidu nuntempan terorismon en Belgio). Ankaŭ preferas forlasi tiuj, kiuj ekkredis stultaĵojn pri facila vivo en Eŭropo (por ĉiu domo kaj 1000€/monato sen labori...) kaj provas aserti sensencajn postulojn...

Sunjo (Rodyti profilį) 2016 m. kovas 23 d. 20:43:16

Mi legis pri la libro ĉe vikipedio. Ĝi ŝajne bone kongruas kun la idealoj de humanismo, kontraŭ faŝismo. Laŭ la priskribo ĉe vikipedio Čapek ne kritikas la helpemon de la homoj (fakte ili ekspluatis la salamandrojn) , sed la konkuradon pri profito. Ĝuste ĉar la salamandroj adaptiĝis al tiu homa konduto, ili iĝis konkurantoj por la homoj.
Se ni vere volas kompari tion al la nuna situacio pri la rifuĝintoj, Čapek verŝajne rekomendus ke ni instruu demokration kaj homajn rajtojn ne nur per belaj vortoj, sed per niaj agoj.

usonano78 (Rodyti profilį) 2016 m. kovas 23 d. 23:42:10

Ĉi libro ŝajnas kiel Batalstela Galaktika. Spektaklo temas pri robotoj enhavanta Artefarita inteligenteco. Homaro en ĉi spektaklo devenis el unu hejmmondo nomita kiel Kobol kaj koloniigis aliajn planedojn. Tero estas nur unu.

Robotoj fariĝis monoteistojn kaj estas ĉiutagaj servistoj por popolo. La homaro praktikas Grekan religion kun Hera ktp, kiu estis la vera religio de Kobol. Robotoj baldaŭ volas liberadon kaj militas.

Dum ĉi serio la Milito Kontraŭ Teruro vere okazis en Usono. Tial la spektaklo enhavas konceptojn kiel sinmortigan bombadon, okupado, detruado per milito, kaj nuklea milito. Ĝi interesas, ĉar ĝi enhavas tiel multe da militaj konceptoj kiel sekreta popoloribelo, ktp...

ghibulo (Rodyti profilį) 2016 m. kovas 24 d. 08:09:01

Sunjo:Mi legis pri la libro ĉe vikipedio.
Mi legis la libron.

Sunjo:
Ĝi ŝajne bone kongruas kun la idealoj de humanismo, kontraŭ faŝismo. Laŭ la priskribo ĉe vikipedio Čapek ne kritikas la helpemon de la homoj (fakte ili ekspluatis la salamandrojn) , sed la konkuradon pri profito. Ĝuste ĉar la salamandroj adaptiĝis al tiu homa konduto, ili iĝis konkurantoj por la homoj.
Vi pravas, Ĉapek en siaj laboraĵoj priskribis homecon - ĝian malfortaĵojn kaj fortaĵojn, li montradis, ke la sama ago povus en una situacio esti bona kaj en alia malbona - kaj en mia citado vi povas senti, ke ekzample „helpo“ al salamandroj destrui kontinentojn estas pli malboneokulumo.gif

Sunjo:
Se ni vere volas kompari tion al la nuna situacio pri la rifuĝintoj, Čapek verŝajne rekomendus ke ni instruu demokration kaj homajn rajtojn ne nur per belaj vortoj, sed per niaj agoj.
Certe, sed ne restus ĉe tiu ĉi kliŝo. Li montrus al homoj, kiuj „helpas“ pro profito (transiguloj kun iliaj barketoj kaj aŭtoj, politikoj, kiuj avidas aspekti bele pro voĉdonatoj, personoj, kiuj timas aspekti kiel nacionalistoj kaj ne sufiĉe solidaraj...) kaj certe ankaŭ al la homoj, kiuj helpas senprofite. Li montrus al la homoj, kiuj „helpas“ malsaĝe per aĝi dependecon kaj per disvastigi malloboremecon kaj sekvoj iliaj aĝoj, kaj certe al la homoj, kiuj helpas per savi vivojn kaj verajn danĝerojn. Li montrus al homoj, kiuj suferas maljuste kaj senrimarke kaj ankaŭ al trograndigon de suferetoj alie. Li montrus al homoj, kiuj peze laboras kaj oni transigas iliajn profitojn al tiuj, kiuj mallaboras, li montrus al homa malfortaĵo - malestimi ĉion, kio estas senkoste - kiel tio memoras tre bone personoj en postkomunistaj landoj kaj tre malbone aliaj. Li montrus al solidaraj homoj, kiuj ne timas aspekti kiel ne solidaraj kaj ankaŭ al memantoj kiuj havas nu „belaj vortoj“. Li priskribus fanatikismo de malkonsideranta homamaso, kiu rapide indikas malĝuste... (legu ekzemple lian verkon „Blanka malsano“).

Frano (Rodyti profilį) 2016 m. kovas 24 d. 09:41:17

ghibulo:
Sunjo:Mi legis pri la libro ĉe vikipedio.
Mi legis la libron.
eo - capek, karel - milito kontraux salamandroj.pdf

Sunjo (Rodyti profilį) 2016 m. kovas 24 d. 16:52:52

Frano:
eo - capek, karel - milito kontraux salamandroj.pdf
Dankon. Do verŝajne mi legos ĝin en Esperanto ridulo.gif

Atgal į pradžią