본문으로

La lasto

글쓴이: nornen, 2016년 3월 24일

글: 5

언어: Esperanto

nornen (프로필 보기) 2016년 3월 24일 오전 2:17:05

En la Germana oni diras: "...selbst wenn es das letzte ist, was ich tue."
Tamen en la Hispana oni diras: "...aunque sea lo último que haga."

En la Germana du fojojn oni uzas la indikativon de la estanteco (kiu estas la normala formo por esprimi la estontecon), en la Hispana oni uzas du fojojn la subjunktivon de la estanteco (kiu estas la normala formo por esprimi la estontecon en subpropozicioj).
En la Germana oni diras "eĉ kiam", tamen en la Hispana oni diras "kvankam".

¿Kiel oni diras ĉi tiun frazon Esperante?
Ĉu "eĉ se tio estas la lasto, kion mi faras"?
Ĉu "eĉ se tio estos la lasto, kion mi faros"?
Ĉu "eĉ se tio estus la lasto, kion mi farus"?
Ĉu "kvankam" anstataŭ "eĉ se"?

sergejm (프로필 보기) 2016년 3월 24일 오전 5:16:54

Vian germanan frazon Google tradukas rusen "... даже если это последнее, что я делаю".
La hispana tradukiĝas "... если это последнее, что я делаю".
Mi ne tiom bone scias la germanan kaj la hispanan por traduki mem, kvankam scias ke Google ofte tradukas malbone. En ĉi lasta traduko mi nur usus "сделаю" anstataŭ "делаю" (estonta tempo kun prefekta verbo anstataŭ estanta tempo).
"даже" ("eĉ" ) ĉi tie ne estas necesa, kvankamo oni povas uzi "хотя" ("kvankam" ) - depende de kio estas "...".
Pri "la lasto": serĉu en tekstaro, PIV, ReVo - nenie estas "lasto", nur "la lasta".
Mia uzo:
"... (eĉ se/kvankam) tio estas la lasta, kion mi faros" - "..., (даже если/хотя) это последнее, что я сделаю".
"... (eĉ se/kvankam) tio estus la lasta, kion mi farus" - "..., (даже если/хотя) это было бы последним, что я бы сделал".
PS sed eble mi dirus eĉ pli simple (ĉio dependas de "..."! ):
"... kvankam mi faras tion lastafoje!"
PPS: laŭ PIV, "A kvankam B" signifas ke okaze de B, A estas malverŝajna, tamen okazis.
"eĉ se C" signifas ke C estas malverŝajna.

akueck (프로필 보기) 2016년 3월 24일 오전 9:57:45

nornen:En la Germana oni diras: "...selbst wenn es das letzte ist, was ich tue."
Tamen en la Hispana oni diras: "...aunque sea lo último que haga."
[...]
¿Kiel oni diras ĉi tiun frazon Esperante?
[...]
Ĉu "eĉ se tio estus la lasto, kion mi farus"?
Jes, tiel, char la "-us"-formo peras la chi-okaze trafan ideon, ke la estado kaj farado ankorau ne estas kaj eble ankau neniam estos efektivighintaj.

nornen:Ĉu "kvankam" anstataŭ "eĉ se"?
Eble. Sed la germanan "selbst wenn" mi tradukas per "ech se", kaj la germanan "obwohl" mi tradukas per "kvankam". En okazo de dubo*) mi fidas je la germana kiel la plej bone trafa bazo okulumo.gif

*) PMEG klarigas ankau iom pri "ech se", sed la frazon "Ech + se montras, ke estus surprize, se la afero ne povus malhelpi" mi ne komprenas.

Dolz (프로필 보기) 2016년 3월 24일 오후 8:05:09

nornen:En la Germana oni diras: "...selbst wenn es das letzte ist, was ich tue."
Tamen en la Hispana oni diras: "...aunque sea lo último que haga."

En la Germana du fojojn oni uzas la indikativon de la estanteco (kiu estas la normala formo por esprimi la estontecon), en la Hispana oni uzas du fojojn la subjunktivon de la estanteco (kiu estas la normala formo por esprimi la estontecon en subpropozicioj).
En la Germana oni diras "eĉ kiam", tamen en la Hispana oni diras "kvankam".

¿Kiel oni diras ĉi tiun frazon Esperante?
Ĉu "eĉ se tio estas la lasto, kion mi faras"?
Ĉu "eĉ se tio estos la lasto, kion mi faros"?
Ĉu "eĉ se tio estus la lasto, kion mi farus"?
Ĉu "kvankam" anstataŭ "eĉ se"?
"... eĉ se tio estus la lasta, kiun mi farus"... ne estas signifo rekte al la hispana ; estas rekte la mala... Tiu frazo kun "us", ĝi eksistas jam hispane "... aunque sería lo ultimo que haría", kaj ĝi signifas ke mi ne faros "tion" neniu kazo. La senco hispane povas plibonigi kun " u " "... kvankam tio estu la lasta kiun mi faru " oŭ "... eĉ se tion estas la lasta kiun mi faru.."

Ondo (프로필 보기) 2016년 3월 25일 오후 9:01:52

nornen:En la Germana oni diras: "...selbst wenn es das letzte ist, was ich tue."
...
Eĉ se tio estus mia lasta faro.

다시 위로