去目錄頁

Duolingo

Alkanadi, 2016年3月27日

讯息: 11

语言: Esperanto

Alkanadi (显示个人资料) 2016年3月27日上午5:59:06

"Mi legis en "Libera Folio" ke ĉiutage averaĝe 30 partoprenantoj de la interreta E-kurso ĉe Duolingo sukcese finas tiun kurson. Do ĉiutage aldoniĝas al Esperantujo proksimume 30 homoj kiuj principe volas apliki tion kion ili lernis kaj kiuj ofte ankaŭ volas samtempe daŭrigi la lernadon de la lingvo."

http://esperantaretradio.blogspot.com/

akueck (显示个人资料) 2016年3月27日上午7:23:19

Alkanadi:"Mi legis en "Libera Folio" ke ĉiutage averaĝe 30 partoprenantoj de la interreta E-kurso ĉe Duolingo sukcese finas tiun kurson. Do ĉiutage aldoniĝas al Esperantujo proksimume 30 homoj kiuj principe volas apliki tion kion ili lernis kaj kiuj ofte ankaŭ volas samtempe daŭrigi la lernadon de la lingvo."

http://esperantaretradio.blogspot.com/
Tio chi espereble trafas. Alie ili ja nur restus atingintoj je ia nivelo en la modo "Esperanto" de la komputila ludo "Duolingo", havebla ankau por iPhone kaj Android-smartfonoj
okulumo.gif

Ghojan Paskon!

novatago (显示个人资料) 2016年3月27日上午8:19:51

Alkanadi:Do ĉiutage aldoniĝas al Esperantujo proksimume 30 homoj kiuj principe volas apliki tion kion ili lernis kaj kiuj ofte ankaŭ volas samtempe daŭrigi la lernadon de la lingvo."
Tio estas ege dubinde, eĉ se ja veras ke tie estas multaj homoj, kiuj volas uzi Esperanton, ankaŭ ja veras ke estas granda kvanto da duolingaj uzantoj, kiuj nur lernas Esperanto pro scivolemo aŭ ĉar interesiĝas pri planlingvoj kiel ŝatokupo, kaj tiuj oftege rigardas Esperanton kiel ludon, ne kiel uzindan lingvon.

Do, mi dirus ke tiuj “proksimume 30 homoj” estas, se bonŝance, malpli ol 20. Tio se oni volas kalkuli reformistojn, kiuj fakte ne volas uzi Esperanton, sed dialekton ĉar ili tute ne komprenas ke Esperanto bezonas unuecon por esti utila kaj plu vivi.

Ĝis, Novatago.

akueck (显示个人资料) 2016年3月27日上午8:46:57

novatago:
Do, mi dirus ke tiuj “proksimume 30 homoj” estas, se bonŝance, malpli ol 20. Tio se oni volas kalkuli reformistojn, kiuj fakte ne volas uzi Esperanton, sed dialekton ĉar ili tute ne komprenas ke Esperanto bezonas unuecon por esti utila kaj plu vivi.
Bonvole
a) priskribu la plej gravajn distingilojn de tiu dialekto kaj
b) menciu, kie vi trovis tiajn reformistojn.

novatago (显示个人资料) 2016年3月27日上午8:50:54

akueck:
Bonvole
a) priskribu la plej gravajn distingilojn de tiu dialekto kaj
b) menciu, kie vi trovis tiajn reformistojn.
Vi eble ankoraŭ ne rimarkis tion, sed mi tute ne havas intereson pri diskuti pri io kun vi. Tamen, simple rigardu diskutojn en la Esperanta forumo de Duolingo.

Ĝis, Novatago.

akueck (显示个人资料) 2016年3月27日上午9:11:35

novatago:
akueck:
Bonvole
a) priskribu la plej gravajn distingilojn de tiu dialekto kaj
b) menciu, kie vi trovis tiajn reformistojn.
Vi eble ankoraŭ ne rimarkis tion, sed mi tute ne havas intereson pri diskuti pri io kun vi.
Mi tamen rezervas al mi tion, publike reagi al publikaj asertoj faritaj de Novatago au de kiu ajn.

SEN7759 (显示个人资料) 2016年3月27日下午8:06:49

Tio lernolibro kontraŭus la dialektojn

http://ru.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=1...

Reedych (显示个人资料) 2016年4月3日下午6:09:39

Mi pensas antaŭ ekkomenci lerni esperanton uzas la duolingo', komencanto bezonas lerni la bazon de esperanto

usonano78 (显示个人资料) 2016年4月3日下午6:31:00

Kurso estas bona programo ankaŭ. Mi uzas Duolingon nuntempe. Mia lando ankaŭ havas liberan paperan poŝtan kurson. Ili donis al mi paperan ateston, post mi finigis.

dbrn (显示个人资料) 2016年8月31日下午1:20:53

Mi ekuzis de hodiaŭ duolingon. Mi ne ŝatas ĝin tre multe, sed mi trovas ĝin amuze. Ĉu iu ĉi tie ankaŭ uzas ĝin? Mi volus interŝanĝi opiniojn inter ni ridulo.gif por ekzemlpo: ĉu ĝi vere helpis vin bonigi vian esperanton? Se jes, kiel?

回到上端