Sisu juurde

Kio estas la plej bona laborposteno?

kelle poolt Alkanadi, 28. märts 2016

Postitused: 9

Keel: Esperanto

Alkanadi (Näita profiili) 28. märts 2016 6:50.15

Laŭ vi, kio estas la plej bona laborposteno?

olivia076 (Näita profiili) 28. märts 2016 13:17.20

Alkanadi:Laŭ vi, kio estas la plej bona laborposteno?
Mi ne certas kion la plej bona laborposteno estas, sed laŭ mi, la plej malbona laborposteno estas: purigisto de porteblaj necesejoj.

Alkanadi (Näita profiili) 28. märts 2016 13:58.42

olivia076:
Alkanadi:Laŭ vi, kio estas la plej bona laborposteno?
Mi ne certas kion la plej bona laborposteno estas, sed laŭ mi, la plej malbona laborposteno estas: purigisto de porteblaj necesejoj.
externalImage.png

Серёга (Näita profiili) 28. märts 2016 17:06.19

Mi pensas ke tre interasa laboro estas kandidato al prezidanto.

Kaj tio estas generala ke tiaj ĉi laborantoj (eĉ iu iĝus prezidanto) ne devas fari tiajn absurdaĵojn kiujn ili promesis ĉar absurdaĵo estas absurdaĵo.

externalImage.png

Sed nia laboranto certe krutas ĉar io ke li antaŭdiris poste hazarde okazis

externalImage.png

abaligu (Näita profiili) 29. märts 2016 1:42.51

Miaopinie, la plej bonaj laborpostenoj ekzistas en sekcioj kiel alumni asocioj kaj labora sindikato. Alumni asocioj respondecas pri komunikado kun diplomiĝintoj kiuj havas aŭ riĉeco aŭ publika povo, kie homoj povas vojaĝi en publika elspezo kaj partopreni interesajn aktivecojn en ĝentila socio. Labora sindikatoj respondecas pri bonfartecon, kie homoj organizas ĉarman aktivecojn kaj disdonas zorgojn al tiuj kiuj bezonas helpon.

novatago (Näita profiili) 29. märts 2016 7:24.07

La plej bona laborposteno estas tiu, en kiu oni sentas sin komforta. Ne ĉiu sentiĝos komforta en bone pagataj laboroj ĉar eble tiaj laboroj postulas onin fari aĵojn, kiuj eĉ se normalaj, ne estas ŝatataj de oni. Ekzemple ne ĉiu ŝatas legi longegajn leĝajn tekstojn, aŭ analizi ekonomiajn statistikojn aŭ eĉ esti pagata nur por esti publika vizaĝo de iu entrepreno, aŭ regiono. Certe estas personoj, kiuj sentas sin tute bone se ili faras laborojn, kiuj ne havas gravajn respondecojn, kies salajron estas malalta, eĉ se probable multe el ili volus pli justan salajron.

Ĝis, Novatago.

cromañon (Näita profiili) 29. märts 2016 9:31.32

novatago:La plej bona laborposteno estas tiu, en kiu oni sentas sin komforta. Ne ĉiu sentiĝos komforta en bone pagataj laboroj ĉar eble tiaj laboroj postulas onin fari aĵojn, kiuj eĉ se normalaj, ne estas ŝatataj de oni. Ekzemple ne ĉiu ŝatas legi longegajn leĝajn tekstojn, aŭ analizi ekonomiajn statistikojn aŭ eĉ esti pagata nur por esti publika vizaĝo de iu entrepreno, aŭ regiono. Certe estas personoj, kiuj sentas sin tute bone se ili faras laborojn, kiuj ne havas gravajn respondecojn, kies salajron estas malalta, eĉ se probable multe el ili volus pli justan salajron.

Ĝis, Novatago.
mi ne sciis ke vi povis elekti inter tiom da laboroj, vi parolas kiel se vi estus germano!
estante hispano, la normala respondo al la demando devus esti "iun ajn sinjoro, dankon. dio benu vin!"

Altebrilas (Näita profiili) 29. märts 2016 13:16.24

En la fraca ekzistas vorto por tiaj postenoj: "sinecure", el la latina "sine cura" (sen zorgo).

novatago (Näita profiili) 29. märts 2016 15:45.48

cromañon:
novatago:La plej bona laborposteno estas tiu, en kiu oni sentas sin komforta.…
mi ne sciis ke vi povis elekti inter tiom da laboroj, vi parolas kiel se vi estus germano!
estante hispano, la normala respondo al la demando devus esti "iun ajn sinjoro, dankon. dio benu vin!"
Mi parolas kiel persono, al kiu oni demandis specife “Kio estas la plej bona laborposteno”?, ne “Kian laboron vi ŝatus havi”? Ĉi vi kapablas vidi la diferencon?. Tamen, por ekhavi laboron estas malbonega ideo diri en laborintervjuo “Mi faros kion ajn”, sen gravi kie oni loĝas. Ankaŭ mi neniam dirus “dio benu vin!” al nuntempaj sklavistoj, ĉu hispanaj, francaj, germanaj, anglaj… kaj tio ne temas pri kiaj estas miaj ŝancoj por ekhavi laboron, sed pri iom da memestimo kaj komuna senco.

Ĝis, Novatago.

Tagasi üles