Messages: 8
Language: Esperanto
Miland (User's profile) March 28, 2016, 5:34:54 PM
Ĉu ne estas malŝparo de tempo legi pri frenezulo kiu eraris kaj do estis nek aŭskultinda nek imitinda?
Mi tamen emas kredi, ke estas bona respondo, ĉar la romano fariĝis mondfama klasikaĵo. Kion vi opinias?
usonano78 (User's profile) March 28, 2016, 5:53:21 PM
Mason kaj Dixon de Thomas Pynchon temas simile.
Ankaŭ intersanta estas Konfederacio de Malsprituloj.
Eble la homa animo bezonas revi. Ĝi gravas, ke oni enhavas naivecon vivi. Se oni estas tute senrevigita, oni ne plu volus vivi.
Nur la menso de la simplulo montras la veron pri normaleco, la mensogo de la novaj vestoj de la reĝo.
Серёга (User's profile) March 28, 2016, 6:30:38 PM
novatago (User's profile) March 28, 2016, 7:31:42 PM
Miland:Jen demando pri literaturo. La romano de Cervantes, Don Kiĥoto estas klasikaĵo. Tamen ĝi temas pri frenezulo kiu resaniĝas je la fino de liaj misaventuroj, kaj proksime al lia morto. La historio ŝajne do temas plimulte pri iluzio kaj misdirektita entuziasmo. Kiel do ĝi povas profiti legantojn?Nu, ekspliki tiel tiun libron estas simpligi la aferon. Ankaŭ mi ne dirus ke estas tre bona kialo legi ĝin simple ĉar iam oni ŝatis ĝin multe kaj iĝis mondfama.
Ĉu ne estas malŝparo de tempo legi pri frenezulo kiu eraris kaj do ne estis nek aŭskultinda nek imitinda?
Mi tamen emas kredi, ke estas bona respondo, ĉar la romano fariĝis mondfama klasikaĵo. Kion vi opinias?
Ambaŭ aferoj estas pli malsimplaj. Tiu libro, laŭ la artikolo de la hispana vikipedio, estas la unua moderna romano kaj havis influon sur multaj postaj verkoj. Poste laŭ ies interpretoj ĝi faris socian kritikon per amuzaj situacioj. Eble ĝi nuntempe estas leginda ĉar ĝi iel vidigas socian stultecon, kiel ion sentempan.
Ĝis, Novatago.
Miland (User's profile) March 28, 2016, 8:19:50 PM
novatago:..laŭ ies interpretoj ĝi faris socian kritikon per amuzaj situacioj. Eble ĝi nuntempe estas leginda ĉar ĝi iel vidigas socian stultecon, kiel ion sentempan..Tre interesa punkto! Bv. klarigi tion iom pli.
Aldone: mi legis interrete, ke la romano fariĝis inspiro por la Zapatistaj revoluciuloj de Meksiko.
usonano78 (User's profile) March 28, 2016, 9:24:54 PM
novatago (User's profile) March 29, 2016, 7:13:10 AM
Miland:Verdire, mi ne povas klarigi multe pli. Mi ne dubas pri tio, ke Cervantes faris socian kritikon eĉ se senintence ĉar li ridindigis kelkajn sociajn tiamajn kutimojn.novatago:..laŭ ies interpretoj ĝi faris socian kritikon per amuzaj situacioj. Eble ĝi nuntempe estas leginda ĉar ĝi iel vidigas socian stultecon, kiel ion sentempan..Tre interesa punkto! Bv. klarigi tion iom pli.
Mia aserto pri vidigi la socian stultecon nur estas eblo bazita sur ies interpreto. Ankaŭ eblas ke ĝi estas leginda simple ĉar la humuro uzita de Cervantes estas sentempa kaj malloka, kaj aliflanke lertege verkita. Verŝajne almenaŭ tio estas prava ĉar se ne estus tiel, la humura aspekto de la verko estus priparolita kvazaŭ afero de alia epoko.
Ĝis, Novatago.
Серёга (User's profile) April 2, 2016, 7:34:27 PM