К содержанию

Pri Mia Goo-ludejo

от qtl, 29 марта 2016 г.

Сообщений: 22

Язык: Esperanto

qtl (Показать профиль) 29 марта 2016 г., 5:45:18

Goo estas la antikva tabulo-ludo. Eble legantoj jam sciias ke Google(Deepmind) komptilo kaj korea profesia goo-ludisto batalis en komencaj tagoj de tiu ĉi monato.

Nu, lasttempe mi faris etan ret-goo-ludejon. Tie oni povas ludi iam ajn aŭ tage aŭ nokte, ĉar tiu sistemo ne bezonas kunsidi je decidita tempo. Antaŭe oni nomis tian sistemon 'korespondo-goo', sed en mia ludejo oni povas ludi uzante grafikan ludo-tabulon kaj muso-klakon. Kaj ankaŭ oni povas aldoni komenton je ĉiu ŝton-meto(movo), do ludantoj povas ludi interbabilante pri ia ajn temo.

Se vi amus goo-ludon aŭ havus intereson pri ĝi, bv. vizitu;

http://qitailang.net/goludejo/boardgo.cgi

Серёга (Показать профиль) 29 марта 2016 г., 17:15:07

Mi ŝatas la goo-ludon.

Tie ĉi mi ludas sakludon.

Se vi volus tiam ni povus lidi tie ci tiamaniere.

9x9 aŭ 13x13 aŭ 19x19

qtl (Показать профиль) 30 марта 2016 г., 5:43:21

Серёга:Se vi volus tiam ni povus lidi tie ci tiamaniere.
9x9 aŭ 13x13 aŭ 19x19
Dankon pro via invito, sed mi ne povas ludi goon nur per signoj.
Mia ludejo oni ludas uzante grafikan tabulon.

Серёга (Показать профиль) 30 марта 2016 г., 20:09:50

Interesa aĵo estas ke mi jam estis tie en via goludejo. Kaj ĉeestas mia salutnomo Igrayue2e2.

Vi antaŭe trovis min en KGS sed mi bedaŭrinde havis mankon da tempo kaj lasis eĉ na KGS.
Pardonu min pro tio.

Mi povas ludi kun vi havante handikapon laŭ via propono aŭ sen ĝi en via goludejo.(mi havis 7-an kuon de KGS)
Sed tiam mi petas ke vi komentu tie ĉi nemulte por alioj.

Esperantistoj ŝatas renkontas sin en diversaj ejoj. ridulo.gif

qtl (Показать профиль) 31 марта 2016 г., 2:37:20

Серёга:Interesa aĵo estas ke mi jam estis tie en via goludejo. Kaj ĉeestas mia salutnomo Igrayue2e2.
Ho, vi jam estas membro de la goludejo. Mi surprizas ridulo.gif
Ĉu vi scias ke vi jam ricevis almesaĝon de S-ro mori_kin (reta administranto de JEGA(Japana Esperantista Go-Asocio)). Bv. vidu;
http://qitailang.small.jp/goludejo/koryu/wforum.cg...

Серёга:Mi povas ludi kun vi havante handikapon laŭ via propono aŭ sen ĝi en via goludejo.(mi havis 7-an kuon de KGS)
Mi estas ĉirkaŭ 6 kjua rango en KGS, do ni ludu unuafoje sen handikap-ŝtonoj sed vi prenu nigron. Se vi akceptas tion, mi preparu la ludo-tabulon.

Серёга:Sed tiam mi petas ke vi komentu tie ĉi nemulte por alioj.
Esperantistoj ŝatas renkontas sin en diversaj ejoj. ridulo.gif
Mi ne havas amikojn kun kiu ludi goon aŭ interparoli pri goo aŭ aliaj temoj. Jes, mi komentu ĉi tie.

Nu, mi nun estas faranta vorto-liston(terminaron) de goo. Sed ĉar mi ne estas lerta esperantisto, mi bezonas helpojn de lertuloj por elfari ĝin. Jen estas la vorto-listo redaktata.

http://qitailang.small.jp/eo/gotermino/index.html

Серёга (Показать профиль) 31 марта 2016 г., 21:08:40

qtl:
Ho, vi jam estas membro de la goludejo. Mi surprizas ridulo.gif
Ĉu vi scias ke vi jam ricevis almesaĝon de S-ro mori_kin (reta administranto de JEGA(Japana Esperantista Go-Asocio)). Bv. vidu;
http://qitailang.small.jp/goludejo/koryu/wforum.cg...
Dankon! Mi provis respondi tie kaj mi esperas ke la senioro administranto vidos mian respondon.
qtl:
Mi estas ĉirkaŭ 6 kjua rango en KGS, do ni ludu unuafoje sen handikap-ŝtonoj sed vi prenu nigron. Se vi akceptas tion, mi preparu la ludo-tabulon.
Mi akceptas vian proponon!
qtl:
Mi ne havas amikojn kun kiu ludi goon aŭ interparoli pri goo aŭ aliaj temoj. Jes, mi komentu ĉi tie.

Nu, mi nun estas faranta vorto-liston(terminaron) de goo. Sed ĉar mi ne estas lerta esperantisto, mi bezonas helpojn de lertuloj por elfari ĝin. Jen estas la vorto-listo redaktata.

http://qitailang.small.jp/eo/gotermino/index.html
Mi certe estu rigardi ĝin. Mi ankaŭ estas esperantisto kun problemoj de mia scio tamen se mi okazos povanta helpi tiam mi provos helpi.

qtl (Показать профиль) 1 апреля 2016 г., 2:39:05

Серёга:Dankon! Mi provis respondi tie kaj mi esperas ke la senioro administranto vidos mian respondon.
Mi sciigos al s-ro mori_kin pri via respondo.

Серёга:Mi akceptas vian proponon!
Mi preparis la ludo-tabulon (13 x 13). Bv elektu nian tabulon ĉe
http://qitailang.small.jp/goludejo/boardgo.cgi
Mia saluto-nomo ĉe la goo-ludejo estas Ida.

Серёга:
Mi certe estu rigardi ĝin. Mi ankaŭ estas esperantisto kun problemoj de mia scio tamen se mi okazos povanta helpi tiam mi provos helpi.
Antaŭdankon!

Серёга (Показать профиль) 1 апреля 2016 г., 17:09:25

Senjoro Ido!

Mi provis fari movo sed mi jam ne sukcesas.
Ĉu vi povus helpi min?

[Nigro:Igrayue2e2 - Blanko:Ida] Ludanta

Pozicio: L03
Nomo: Igrayue2e2
Pasvorto: .......
Komento: Tiel avide okupi angulo plaĉas al mi kaj mi faru movon L3.

ERROR !
Ne justa pasvorto

qtl (Показать профиль) 2 апреля 2016 г., 1:16:54

Серёга:Senjoro Ido!

Mi provis fari movo sed mi jam ne sukcesas.
Ĉu vi povus helpi min?

[Nigro:Igrayue2e2 - Blanko:Ida] Ludanta

Pozicio: L03
Nomo: Igrayue2e2
Pasvorto: .......
Komento: Tiel avide okupi angulo plaĉas al mi kaj mi faru movon L3.

ERROR !
Ne justa pasvorto
Eble ĉar la pasvorto kiun vi tajpis, estis ne ĝusta(korekta), la sistemo ne akceptis vian ŝtonmeton.
Mi sendis mesaĝojn kun via pasvoto per mesaĝilo de 'Lernu!' kaj ankaŭ ekde info_boardgo[at]yahoo.co.jp.

Серёга (Показать профиль) 2 апреля 2016 г., 7:46:15

qtl:
Eble ĉar la pasvorto kiun vi tajpis, estis ne ĝusta(korekta), la sistemo ne akceptis vian ŝtonmeton.
Mi sendis mesaĝojn kun via pasvoto per mesaĝilo de 'Lernu!' kaj ankaŭ ekde info_boardgo[at]yahoo.co.jp.
Grandan dankon!

Mi ricevis la pasvorton per mia mesaĝilo de 'Lernu!' kaj per mia mesaĝilo de yandex.ru.
Krom mi eltrovis tiun pasvorton en mia yandex.ru je 3-a januaro kaj tio okazis ke ĝi diversas de mia kutima pasvorto (3-a januaro en Rusio estis la festo "Zapoj" ridulo.gif )
Mi havas grandan honton pro mia malatenteco.
Mi esperas ke mi estu pli atenta en nia goa partio!

Наверх