Į turinį

Pri utilo kaj malutilo de kazino.

Серёга, 2016 m. kovas 29 d.

Žinutės: 4

Kalba: Esperanto

Серёга (Rodyti profilį) 2016 m. kovas 29 d. 07:20:14

Kazino certe estas la forta, danĝera tento por homo.
... Tamen por socio kazino kaj pasiaj monaj ludoj havas iajn plusojn.

Ekzemple: Ne okasus en USSR kazino sub la rigida malpermeso. Fariĝus ia gehomo havanta familinomo Gorbaĉov ludi en tie. Do li forludus ĉiajn siajn monojn kaj posedaĵoj kaj tial lia edzino iĝus peti monojn kaj lia filino fariĝus prostituitino.
Do mi pensas ke kazino havas ian preventan efekton semile vakcinon.

Mi penas ke estas normala ke kazino en Russio estas sub nur parta malpermeso kaj tio ambaŭ estas kaj protekto de putrigo (mem malpermeso) kaj bona vakcino (iel maloportunaĵa eblo).

Altebrilas (Rodyti profilį) 2016 m. kovas 29 d. 13:12:44

Laŭ ĝenerala intereso, ili utilas al nenio. La ŝtatoj permesas ilin nur por enspezi la impostojn kiujn alimaniere najbaraj landoj profitus.

Estas libera kaj nedeflankigita konkurenco. okulumo.gif

abaligu (Rodyti profilį) 2016 m. kovas 30 d. 08:44:39

Miaopinie, estas multaj aliaj elektoj elspezi onian liberan tempon, krom monludo en kazino. Vi ŝercas diri ke kazino povus esti tiel efika kiel vakcino. Kiel ni scias, kazino estas malbona pro la tento al riĉeco. Pro la avareco fari fortunon en unu tago, ekzistas multajn tragediojn kiuj okazis en kazinoj de ĉiuj grandecoj. Sekve, ajna kazino de ajna speco devus esti malpermesita tute anstataŭ parte, por eviti malfeliĉon kiel ies edzino almozi, aŭ ies filino prostitui. Se iu devas elspezi sian monon por plezuro, oferaĵo al la malriĉuloj povus esti tre bela elekto, kiu preĝus por li kiel rekompenco.

Altebrilas (Rodyti profilį) 2016 m. kovas 30 d. 15:32:14

Unua demando estas ĉu dezirindas, ke oni kazinumu. La respondo estas verŝajne ne, ĉar tia ludado havas la samajn efikojn kiel narkotaĵo.

Alia demando estas ĉu lando devas toleri tion en sia teritorio. Multaj respondas jes, ĉar alikaze la ludantoj iros eksterlanden kaj la lando perdas monon.

En normala situacio, la maladvantaĝoj superas la advantaĝojn. Sed en kunteksto de ekonomia milito (te, ke la konkurenco ne plu celas al plibonigado de la produktoj kaj servoj, sed al malapero de alilandaj entreprenoj), tio estas debatebla.

Oni nur povas konstati, ke multaj landoj rezonas tiel.

Atgal į pradžią