Mesaĝoj: 5
Lingvo: Esperanto
Urho (Montri la profilon) 2016-marto-29 09:18:07
- PReVo - Vortaro de Esperanto
- Vidu la intervjuon de Neil Roberts ĉe la bulteno Libera Folio.
ĝisdatigita: 2016-04-01
Urho (Montri la profilon) 2016-aprilo-02 16:13:07
Portebla Reta Vortaro:
- PReVo nun ruliĝas per iOS operacisistemoj ekde versio 8.0.
- Aldonis indikilon pri la fonto de la radiko (fundamento aŭ aldono).
- Plibonigis listigadon de tradukoj kiam vorto havas plurajn sencojn.
- Solvis problemon pri serĉoj per japanaj signoj.
Urho (Montri la profilon) 2016-majo-01 14:26:24
Poŝa Reta Vortaro:
- Ŝanĝis la nomon de la programo por eviti konfuzon inter ĝi kaj ne-oficiale-parenca Androida-programo
- La listo de serĉrezultoj montros tradukojn senpere sur ĝi mem.
- Vortoj kiuj havas plurajn esperantajn tradukojn estos apartigitaj per kroma paĝo.
- Aldonis butonon sur la serĉpaĝo kiu reelektas la laste uzatan lingvon.
- Post transartikola ligo-sekvo, la ekrano saltos al la ĝusta loko en la artikolo.
- La programo obeos la tekst-grandecan agordon de la sistemo.
Urho (Montri la profilon) 2016-majo-03 07:01:35
Poŝa Reta Vortaro (PoŝReVo):
- App-vendeja korekto
- Ĝustigis kolorojn sur vorto-distingilo paĝo
Urho (Montri la profilon) 2016-julio-12 10:00:30
Poŝa Reta Vortaro (PoŝReVo):
- Ripariĝis eraro pri ne-ASCII signoj en tradukoj.
- Aldonis novan app-bildon