Đi đến phần nội dung

PReVo por iOS-aparatoj

viết bởi Urho, Ngày 29 tháng 3 năm 2016

Tin nhắn: 5

Nội dung: Esperanto

Urho (Xem thông tin cá nhân) 09:18:07 Ngày 29 tháng 3 năm 2016

Portebla Reta Vortaro (PReVo) de Robin Hill ekzistas nun por iOS-aparatoj (iPhone kaj iPad). Vi trovas la aplikaĵon ĉe App Store de la firmao Apple, vidu ĉeP.S. – Se vi uzas Android-aparaton, vi povas elŝuti PReVon (de Neil Roberts) ĉe Google Play:_____
ĝisdatigita: 2016-04-01

Urho (Xem thông tin cá nhân) 16:13:07 Ngày 02 tháng 4 năm 2016

Portebla Reta Vortaro (la versio 1.1, 2016-04-01) estas nun elŝutebla ĉe Apple Store de la firmao Apple.

Portebla Reta Vortaro:
  • PReVo nun ruliĝas per iOS operacisistemoj ekde versio 8.0.
  • Aldonis indikilon pri la fonto de la radiko (fundamento aŭ aldono).
  • Plibonigis listigadon de tradukoj kiam vorto havas plurajn sencojn.
  • Solvis problemon pri serĉoj per japanaj signoj.

Urho (Xem thông tin cá nhân) 14:26:24 Ngày 01 tháng 5 năm 2016

PoŝReVo (la versio 1.2, 2016-04-29) estas nun elŝutebla ĉe Apple Store de la firmao Apple.

Poŝa Reta Vortaro:
  • Ŝanĝis la nomon de la programo por eviti konfuzon inter ĝi kaj ne-oficiale-parenca Androida-programo
  • La listo de serĉrezultoj montros tradukojn senpere sur ĝi mem.
  • Vortoj kiuj havas plurajn esperantajn tradukojn estos apartigitaj per kroma paĝo.
  • Aldonis butonon sur la serĉpaĝo kiu reelektas la laste uzatan lingvon.
  • Post transartikola ligo-sekvo, la ekrano saltos al la ĝusta loko en la artikolo.
  • La programo obeos la tekst-grandecan agordon de la sistemo.

Urho (Xem thông tin cá nhân) 07:01:35 Ngày 03 tháng 5 năm 2016

PoŝReVo estis ĝisdatigita al la versio 1.2.2 (2016-05-02) kaj estas elŝutebla ĉe Apple Store de la firmao Apple.

Poŝa Reta Vortaro (PoŝReVo):
  • App-vendeja korekto
  • Ĝustigis kolorojn sur vorto-distingilo paĝo

Urho (Xem thông tin cá nhân) 10:00:30 Ngày 12 tháng 7 năm 2016

PoŝReVo estis ĝisdatigita al la versio 1.3.1 (2016-07-11) kaj estas elŝutebla ĉe Apple Store de la firmao Apple.

Poŝa Reta Vortaro (PoŝReVo):
  • Ripariĝis eraro pri ne-ASCII signoj en tradukoj.
  • Aldonis novan app-bildon

Quay lại