본문으로

Universalaj kongresoj

글쓴이: Altebrilas, 2016년 3월 30일

글: 4

언어: Esperanto

Altebrilas (프로필 보기) 2016년 3월 30일 오후 3:08:53

Kiam oni konsultas statistikojn, la partoprenantaro al la UK-oj ŝajnas unuavide iom ĥaosa, sed kiam oni farbigas la mondregionojn per diversaj koloroj, la fenomenoj aperas pli klare.

Se oni vidas tiun bildon, kiu ilustras la partoprenantaro al la UK-oj, oni konstatas:
a) regulan progreson en Eŭropo
b) divesaj tendencoj en aliaj mondregionoj

novatago (프로필 보기) 2016년 3월 30일 오후 5:18:32

Altebrilas:Kiam oni konsultas statistikojn, la partoprenantaro al la UK-oj ŝajnas unuavide iom ĥaosa, sed kiam oni farbigas la mondregionojn per diversaj koloroj, la fenomenoj aperas pli klare.

Se oni vidas tiun bildon, kiu ilustras la partoprenantaro al la UK-oj, oni konstatas:
a)Ĝi restas ĥaosa sed pli bela.

Mi bezonas plian eksplikon por kompreni la bildon.

Ĝis, Novatago.

morico (프로필 보기) 2016년 3월 30일 오후 8:22:07

Kial multe da esperantistoj venas kelkfoje aŭ tute ne en la U.K.-ojn?
- la kosto;
- la pli granda distanco al la Kongresloko kreskigas la koston;
- la bona organizado de la U.K. kaj de la naciaj asocioj por venigi novajn membrojn povas malkreskigi la koston kaj kreskigi la intereson;
- la historio de la subpremo kontraŭ la esperantista movado, ĉefe Hitlero kaj Stalino, kaj la jaroj de la U.K.-oj
-aliaj faktoroj: turismo, ktp.

Inter la proksimume riĉaj subkontinentoj, Eŭropo estas la pli diversa: pli ol 30 naciaj lingvoj kontraŭ kvar en Ameriko, unu en Japanio

Altebrilas (프로필 보기) 2016년 3월 30일 오후 9:10:33

novatago:

Mi bezonas plian eksplikon por kompreni la bildon.
Jen pliaj klarigoj:
Horizontale:la jaroj
Vertikale: la nombro da partoprenantoj (kaj ankaux la gandeco de la literoj)

Koloroj:
verda: okcidenta Euxropo
rozkolora: orienta Euxropo
blua: norda Ameriko
violkolora: centra kaj suda Ameriko
bruna: Azio
ruĝa: Oceanio

Bedauxrinde, neniu UK jam okazis en Afriko.

다시 위로