前往目錄

Stipendioj por NASK por Kanadanoj

貼文者: MatEo416, 2016年4月1日

訊息: 1

語言: Esperanto

MatEo416 (顯示個人資料) 2016年4月1日上午1:12:32

La Kanada Esperanto-Asocio (KEA) disponigas ĝis po du stipendiojn de ĝis 1000 CAD por ebligi partoprenon en la ĉijara Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK). Ĉiu petanto,
(a) estu Kanada loĝanto;
(b) estu membro de KEA. Ni bonvenigas petojn de novaj membroj de KEA, kaj oni eĉ povas aliĝi kaj tuj poste peti stipendion; kaj
(c) sendu mesaĝon, en kiu oni pravigas sian peton, al Geoffrey Greatrex , ĝis 15a de Aprilo 2016. Estas rekomendinde, ke oni priskribu siajn jamajn spertojn en Esperantujo, kaj ke oni skribu sian mesaĝon en Esperanto. Ne timu, se via Esperanto ne estas perfekta; vi havas pli bonan ŝancon ricevi stipendion, se via mesaĝo estas skribita en Esperanto kun eraroj, ol se ĝi estas skribita en alia lingvo.
Ni kutime ricevas malmultajn petojn por stipendioj, do ĉiu peto ja konsideriĝos. Decidos pri la aljuĝo de stipendioj la eduka komisiono de KEA.

回到上端