Späť na obsah

Stipendio por juna Kanadano por MeKaRo

od MatEo416, 1. apríla 2016

Príspevky: 1

Jazyk: Esperanto

MatEo416 (Zobraziť profil) 1. apríla 2016 1:23:14

La Kanada Esperanto-Asocio (KEA) disponigas unu stipendion de ĝis 300 CAD por ebligi partoprenon en la ĉijara Mez-Kanada Renkontiĝo de Esperanto (MeKaRo). Ĉiu petanto,
(a) estu naskiĝinta je la 1a de Januaro 1986 aŭ poste;
(b) estu Kanada loĝanto;
(c) estu membro de KEA. Ni bonvenigas petojn de novaj membroj de KEA, kaj oni eĉ povas aliĝi kaj tuj poste peti stipendion; kaj
(ĉ) sendu mesaĝon, en kiu oni pravigas sian peton, al Geoffrey Greatrex , ĝis 21a de Aprilo 2016. Estas rekomendinde, ke oni priskribu siajn jamajn spertojn en Esperantujo, kaj ke oni skribu sian mesaĝon en Esperanto. Ne timu, se via Esperanto ne estas perfekta; vi havas pli bonan ŝancon ricevi stipendion, se via mesaĝo estas skribita en Esperanto kun eraroj, ol se ĝi estas skribita en alia lingvo.
Ni kutime ricevas malmultajn petojn por stipendioj, do ĉiu peto ja konsideriĝos. Decidos pri la aljuĝo de stipendioj la eduka komisiono de KEA.

Nahor