Til indholdet

Homaranismo ... denove ...

af thyrolf, 1. apr. 2016

Meddelelser: 2

Sprog: Esperanto

thyrolf (Vise profilen) 1. apr. 2016 13.52.25

Ekzistas multaj provoj rilate homaranismo. La provoj laŭ mia opinio fiaskis ofte, ĉar ili ne enhavis ideojn pri KONKRETAJ agoj kaj metodoj. Homaranismo ja ne ekzistas el tio, ke oni diras, ke ĝin trovas subteninda, "aliĝas", kaj kontente ridetas en la mondon.

Do, kiujn konkretajn AGOJN la interesataj homaranistoj povus fari? Ekzemploj por priopinii:

- interŝanĝi kaj resumi (!) ideojn cele al profundigi sin en kaj enanimigi la principojn de la homaranismo kaj trovi vojojn realigi ilin en la propra vivo.
- rigardu, ĉu jam ekzistas aliaj esencaj projektoj pri homaranismo aŭ similaj propranaciaj
- trovi kelkajn kernajn temojn (kiel tiu de konfliktsolvado de Welger, v. s.) kaj agadi sub ili
- partopreni en homaranismajn ceremoniojn - eble eĉ interretajn - por edifi la animojn
- kreskigi kaj profundigi komunon
- konsoli sin reciproke, helpi sin reciproke
- trovi helpajn projektojn, ekzemple interkulturajn, kiujn oni povas subteni
- interŝanĝu la konojn kaj spertojn pri projektoj, en kiu oni ekzemple propranacie laboras
- konigi la strebojn al aliaj homoj
- fiksi skribi agadojn, rezultojn, raportojn

Ĉu trafaj, ĉu sencaj, ĉu kompletigendaj?

------------------------------

Unu el la plej ampleksaj ĝisnunaj projektoj estas tio de Helmut Welger (info-servo, Marburg, Germanio), kiu bedaŭrinde jam mortis pro malsano. Lia longjara laboro estas parte konservita sub tiu adreso:

http://web.archive.org/web/20080907140403/http://w...

Lia prioritata temo estas tiu de konflikt-solvado.

Multajn kontribuojn interretajn oni povas legi, se oni serĉas en Yahoo-Groups tiel:

https://groups.yahoo.com/neo/groups/homaranismo/se...

thyrolf (Vise profilen) 1. apr. 2016 13.55.10

daŭrigo de:
[Umfrage] Ĉu iu havas E tradukon de "Let there be peace on Earth"
kun pli trafa titolo

Tilbage til start