Al la enhavo

La signifo de iu

de Junpe, 2016-aprilo-03

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

Junpe (Montri la profilon) 2016-aprilo-03 12:28:00

Ĉu la vorto "ne" efikas sur la signifon de la vorto "iu" laŭ sia loko?

Jen estas ekzemploj:

1. - Oni ne plu sentas bezonon de iuj el tiuj aĵoj, kiujn oni konsumadis.

2. - Bezonon de iuj el tiuj aĵoj, kiujn oni konsumadis, oni ne plu sentas.

3. - Bezonon de neniuj el tiuj aĵoj, kiujn oni konsumadis, oni plu sentas.

4. - Temas pri iuj aĵoj el tiuj, kiujn oni konsumadis. Oni ne plu sentas bezonon de ili.

Mi komprenas la signifojn de la tria kaj la kvara. Sed kion signifas la unua kaj la dua? Ĉu la saman signifon kiel la tria aŭ la kvara?

Aldone:

5. - Oni ĉesas bezoni iujn el tiuj aĵoj, kiujn oni konsumadis.

Kion tio signifas? Ĉu la saman kiel la tria aŭ la kvara?

nornen (Montri la profilon) 2016-aprilo-04 05:07:38

La unua kaj la dua frazo estas la sama escepte de la vortordo, kiu ĉi tie ne gravas.
Mi interpretas ilin tiel ĉi:
  • Estu K la aro de ĉiuj aĵoj, kiujn oni konsumadis.
  • Ekzistas aro B ⊆ K, tia ke por ĉiu b ∈ B ĝustas: oni ne plu sentas la bezonon de b.
La tria el diras:
  • Estu K la aro de ĉiuj aĵoj, kiujn oni konsumadis.
  • Por neniu k ∈ K ĝustas: oni plu sentas la bezonon de k.
  • = Por ĉiu k ∈ K ĝustas: oni ne plu sentas la bezonon de k.
La malsamo estas ke ĉe (1) kaj (2) povas ekzisti aĵoj, kiujn oni bezonadis kaj plu sentas ĝian bezonon, tamen ĉe (3) ne povas ekzisti tiaj aĵoj.

La kvara estas laŭ mi samsenca kiel la unua kaj la dua.
La kvina estas laŭ mi samsenca kiel la unua, la dua kaj la kvara, ĉar "ĉesi bezoni" = "ne plu bezoni".

sergejm (Montri la profilon) 2016-aprilo-04 09:10:36

nornen:La unua kaj la dua frazo estas la sama escepte de la vortordo, kiu ĉi tie ne gravas.
Mi interpretas ilin tiel ĉi:
  • Estu K la aro de ĉiuj aĵoj, kiujn oni konsumadis.
  • Ekzistas aro B ⊆ K, tia ke por ĉiu b ∈ B ĝustas: oni ne plu sentas la bezonon de b.
Aldone: B ne estas malplena.

Junpe (Montri la profilon) 2016-aprilo-04 11:10:51

Dankon, nornen kaj sergejm! Do mi ofte faris frazojn ofte erare. Mi ial kredis, ke "ne iu" signifas "neniu".

Ehe, "iuj" montras la ekziston de subaro (aro B).

usonano78 (Montri la profilon) 2016-aprilo-04 18:17:48

Mi eble ne pravas, sed mi ne uzus "iu" tiamaniere. Eble "ajno", "io", aŭ "io ajn" plitaŭgus. "Tiu" kaj "iu" mi ofte uzas antaŭ ia substantivo. Vi uzas ĝin antaŭ prepozicio. Iamaniere ĝi sentas malbone, kiel "iuj" estas vorto mi ja uzus por priskribi homojn, ne aĵoj.

Kiam vi indikas ion ke ne estas proksime, kaj tio ne estas persono, vi uzus vortojn finanta kun "o", kiel "tio" aŭ "io".

Ekzemple:

"Tio estas ruĝa pomo."
"Tiu pomo estas ruĝa."

"... io ajn el tiuj aĵoj...."
"...iu aĵo el tiuj aĵoj..."

Vidu: vi indikas "aĵo"n post "el", sed vi uzas "iu", kvazaŭ la "aĵoj" estas proksime.

La vorto "Iuj" sole indikas "ajna homo", "ajna persono", aŭ "ajnulo".

sergejm (Montri la profilon) 2016-aprilo-04 18:44:43

'io' oni kutime ne uzas multenomre. Sed ĉi tie necesas multenombra pronomo. Do 'iaj' aŭ 'iuj':
'Oni ne plu sentas bezonon de iaj el tiuj aĵoj, kiujn oni konsumadis.'
Mi pensas, ke oni uzu 'iaj' se estas ia eco, laŭ kiu la aĵoj estas elektita:
'Oni ne plu sentas bezonon de la plej multekostaj el tiuj aĵoj, kiujn oni konsumadis.'
'iu ajn' kaj 'ajnaj' ĉi tie estas preskaŭ kiel 'ĉiuj'.

nornen (Montri la profilon) 2016-aprilo-04 19:26:01

usonano78:Ekzemple:
"Tio estas ruĝa pomo."
"Tiu pomo estas ruĝa."
Tamen: Tiu estas ruĝa pomo, kaj tiu ĉi estas verda pomo.
Mi havas du pomojn. Kiun vi volas? Tiun.

"Tiu" ne nepre rilatas al homoj, ankaŭ al aĵoj, kaj "io" kaj "iu" estas malsamaj.

usonano78:"... io ajn el tiuj aĵoj...."
"...iu aĵo el tiuj aĵoj..."
La du frazoj estas sence malsamaj kaj neniu (!) el ili signifas "iuj el tiuj aĵoj".
La unua ŝajnas al mi certe malkutima kaj eble malĝusta, ĉar vi miksas u-tabelvorton kun o-tabelvorto.
La dua eldiras, ke ekzistas unu kaj nur unu aĵo el tiuj aĵoj kun la antaŭmenciitaj ecoj, tamen en la originala frazo oni parolis pri kelke da aĵoj.

Mi havas cent pomojn.
Iu el ili estas ruĝa. (=mi havas unu ruĝan pomon)
Iuj el ili estas ruĝaj. (=mi havas kelke da ruĝaj pomoj.)
?Io el ili estas ruĝa. (laŭ mi sensence.)

Io en via ĉambro malodoras. (=something)
Unu/iu el viaj pomoj estas ruĝa. (=one of your apples)
Iuj/kelke el viaj pomoj estas ruĝaj. (=some of your apples)

usonano78:La vorto "Iuj" sole indikas "ajna homo", "ajna persono", aŭ "ajnulo".
Ne. "iuj" signifas ka la priskribata substantivo estas nedifinita. La priskribata substantivo povas esti forlasita. La priskribata substantivo ne bezonas esti "homo", aŭ "persono", aŭ "ulo".

PIV:
*iu. Morfemo, uzata
1 kiel determinanto de subst. kun signifo de nedifiniteco: iuj homoj havas apartan kapablon por la matematiko. Rim. 1 En tiu uzo, Z. ofte uzis «unu», «kelkaj» aŭ «certaj». ☞ ia. Rim. 2 Iu aludas la individuecon de homo aŭ objekto kontraste kun la tuto de samaj aliaj; ia aludas la specialan kvaliton de homo aŭ objekto kontraste kun la malsamaj kvalitoj de la aliaj.
2 samsence kun elipso de la subst.: mi restigos ĉe vi iujn el la homojX; iuj el la libroj estas ŝiritaj; la elipso estas sistemece konvencia, kiam la subst. estas «homo»: iu venisZ; karesi al iu la barbonZ; tion diris al mi iu, kiu bone tion scias! Z.

usonano78 (Montri la profilon) 2016-aprilo-04 19:51:59

nornen:

Mi ne kutimas uzi korelativa morfemo kiam alia vorto taŭgas. En angla oni diras "one" aŭ "a" pliofte. Mi komprenable eraras. Dankon!

Vi skribis:

Iuj/kelke el viaj pomoj estas ruĝaj. (=some of your apples)

Por mia menso ĉi tiu frazo plitaŭgas:

Iom da viaj pomoj estas ruĝaj.

Sed mi komprenas kion vi diras. La korelativo povas indiki "unu" aŭ "unu-j". Mi ne havas similan koncepton el anglajn vortojn. Interesa!

nornen (Montri la profilon) 2016-aprilo-04 20:06:12

usonano78:Iom da viaj pomoj estas ruĝaj.
Iom da via pomo, ester ero de via pomo.
La malsamo inter "iom" kaj "io/iu/iuj" estas kiel en la Angla "much/many". Nombreble/nenombreble.

iom da pano = some bread. Demando: Kiom da pano? = How much bread?
iuj panoj = some breads. Demando: Kiom da panoj? = How many breads? (loafs, buns, rolls)

Kiom da sukero? = How much sugar?
Kiom da sukereroj? = How many pieces of sugar?
Sed mi komprenas kion vi diras. La korelativo povas indiki "unu" aŭ "unu-j". Mi ne havas similan koncepton el anglajn vortojn. Interesa!
Mi komprenas. Dum Esperante oni povas diri "tiu ĉi estas ruĝas kaj tiu estas nigra", kaj Germane "dieser ist rot und jener ist schwarz", kaj Hispane "este es rojo y aquel es negro", kaj Kekĉie "rax a'an a'in ut keq a'an le", samtempe Angle tio ne eblas. Oni nepre aldonas "one": "This one is red and that one is black."
Mi ne certas, tamen eble Angle ja eblas en la multnombro: "Mi havas cent pomojn. Tiuj ĉi estas ruĝaj kaj tiuj estas nigraj." =?= "I have 100 apples. These are red and those are black."?

usonano78 (Montri la profilon) 2016-aprilo-04 20:33:00

Vi povas diri "these are red, and those are black.", sed estas klara indiko. Vi almontras al pomoj. Oni povas diri "some amount of them are red, and some black." Ĝi estas la koncepto "some amount" ke konfuzis min. Esperanto estas pli preciza. Mi ĉiam malkovras, ke Esperanto estas tre laŭlitera.

Eble mi komprenis jam ie, kiel "tiuj" signifas "those" kaj "ĉi tiu" signifas "this", sed mi neniam pensas, ke "iom" signifas nur "ero" de io! interesa! Mi daŭras lerni korelativojn!

Tiel, mi ne volas diri:

"iom da viaj pomoj..."

Ĉi tiu ne estas vera kvanto. Ĝi estas nur eroj, kiel "duonoj de pomoj" aŭ "mordaĵoj de pomoj". Pli precize, oni dirus:

"Iuj el viaj pomoj..."

Mi dankas vin!

Reen al la supro