ŝatataj filmoj
başlangıç usonano78, 6 Nisan 2016
Mesajlar: 3
Dil: Esperanto
usonano78 (Profili görüntüle) 6 Nisan 2016 18:53:46
"Ĝi estas tre komika, iu el miaj plej ŝatataj filmoj."
Mi ne scias, ĉu "filmoj" bezonas akuzativon post la verbo "ŝatata", ĉar ĉiukaze "ŝatata" estas kiel adjektivo.
nornen (Profili görüntüle) 6 Nisan 2016 19:18:09
Tamen al mi ŝajnas iom strange uzi unue "ĝi" kaj poste "iu". Parolante pri "ĝi", vi ja parolas pri konkreta filmo kaj ne pri iu ajn filmo. Do, mi dirus: "Ĝi estas tre komika, unu el miaj plej ŝatataj filmoj."
Unu el miaj filmoj estas komika. <- Vi scias kiu filmo el ili estas komika.
Iu el miaj filmoj estas komika. <- Vi scias ke vi havas komikan filmon, tamen vi ne memoras ĝian nomon.
usonano78 (Profili görüntüle) 6 Nisan 2016 21:51:45
"Iu" donas multajn problemojn por mia menso! Ĝi estas la plej konfuzanta vorto el Esperanto por mi.