Ir ao conteúdo

Etimologio de "basko"

de melitopolano, 7 de abril de 2016

Mensagens: 6

Idioma: Esperanto

melitopolano (Mostrar o perfil) 7 de abril de 2016 06:59:33

Kia estas etimologio de la vorto basko (angl. coattail, rus. пола)? Ekzemple, "la vento disblovis la baskojn de ŝia longa mantelo".
Tio similas la vorton basque (eŭska), sed mi ne vidas ian rilaton inter tiuj konceptoj.
Dankon!

nornen (Mostrar o perfil) 7 de abril de 2016 07:04:01

Ni trovas en la Universala Vortaro:

Zamenhof:bask' basque | lappet | Schoss, Rockschoss | пола | poła.
Mi do supozas ke Zamenhof ĝin pruntis el la franca.

Larousse ĝin difinas tiel:

Larousse:basque
nom féminin
(altération de baste, du provençal basto)

Partie rapportée à la taille d'une veste.
La pruntĉeno ŝajnas esti provenca > franca > esperanto.

melitopolano (Mostrar o perfil) 7 de abril de 2016 07:18:55

Ĉu basque en la franca estas homonimo por kaj eŭska kaj basko?

Balbutanto (Mostrar o perfil) 7 de abril de 2016 23:28:18

melitopolano:Ĉu basque en la franca estas homonimo por kaj eŭska kaj basko?
Jes, la du vortoj estas homonimoj en la franca, kvankam la vestaĵero neniel rilatas al la popolo. Laŭ la vortaro Le Petit Robert, tiu "basque" venas de la itala.

melitopolano (Mostrar o perfil) 8 de abril de 2016 04:19:50

Grandan dankon!

Bernadox (Mostrar o perfil) 8 de maio de 2016 19:16:42

Tiajn aferojn vi povas facile trovi en la "Etimologia Vortaro de Esperanto" de Ebbe Vilborg (5 vol. Malmö 1989 k. sekv.).

Pri Fundamentaj vortoj pli helpe ol nur la Universala Vortaro en la Fundamento de 1905 estas vol. 2 de la Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto (BK II), ĉar vi trovos ankaŭ aldonojan informojn pri vorto, ekz.:

bask’ - basque | lappet | Schoss, Rockschoss {legu: Schoß, Rockschoß} | пола | poła. {VEST} — [AK] basque (d’habit), pan | basque (of bodice, coat, etc.). — [RE].

[AK] = Akademiaj Korektoj el 1914 / 1922-1923.
[RE] = Zamenhof, Vortaro Rusa-Esperanta de 1889, la unua trovloko de "bask-" en Esperanto
{legu: ...} = Krom en Svislando la ĝusta germana ortografio estis en 1893 (apero de UV) kaj estas en 2016 la formoj kun "ß". La Varsovia presejo simple ne disponis pri tiu pres-litero.

La vorto nuntempe nur plu malofte estas uzata, simple ĉar viroj kutime ne plu portas tiajn vestojn.

De volta à parte superior