У садржају

Originale esperanta verkaĵo aŭ tradukaĵo?

од qtl, 08. април 2016.

Поруке: 9

Језик: Esperanto

qtl (Погледати профил) 08. април 2016. 03.25.20

Karaj samlingvanoj

Mi havas demandon pri la teksto de 'Fundamenta Gramatiko de Esperanto' verkita en Esperanto mem ĉe
https://eo.wikipedia.org/wiki/Gramatiko_de_Esperan...

Ĉu ĝi estas originala verkaĵo en Esperanto de Zamenhof, aŭ tradukaĵo de alia persono. Se ĝi estas originala, kio estas la fonta libro?

Antaŭdankon.

thyrolf (Погледати профил) 08. април 2016. 10.01.19

qtl:Karaj samlingvanoj

Mi havas demandon pri la teksto de 'Fundamenta Gramatiko de Esperanto' verkita en Esperanto mem ĉe
https://eo.wikipedia.org/wiki/Gramatiko_de_Esperan...

Ĉu ĝi estas originala verkaĵo en Esperanto de Zamenhof, aŭ tradukaĵo de alia persono. Se ĝi estas originala, kio estas la fonta libro?

Antaŭdankon.
La gramatiko estas unu parto el kvar de la "Fundamento de Esperanto", kiu estas la difina kaj netuŝebla (do: neniu rajtas ŝanĝi ĝin) dokumento de la lingvo, laŭ decido de la Unua Universala Kongreso en 1905. Iu regulo aŭ vorto, kiu kontraŭas la dokumenton, ne estas Esperanto.

La Fundamento de Esperanto, originale verkita de Zamenhof, konsistas el: 1. Antaŭparolo 2. Gramatiko 3. Ekzercaro 4. Universala Vortaro

Ekzemplaj ligoj:

la teksto: http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/in...

la libro: https://ia801407.us.archive.org/12/items/fundament...

qtl (Погледати профил) 09. април 2016. 06.25.44

Kara thyrolf

Dankon pro via respondo.

Mi devus pardonpeti pro ke mia esprimo pri la demando estus iom ne ekzakta(strikta).

Mi scias 'Fundamenta Gramatiko de Esperanto', ekzakta titolo 'FUNDAMENTA GRAMATIKO DE LA LINGVO ESPERANTO EN KVIN LINGVOJ', estas la dua parto de "Fundamento de Esperanto" verktia de Zamenhof.

La parto 'FUNDAMENTA GRAMATIKO DE LA LINGVO ESPERANTO EN KVIN LINGVOJ' en 'Fundamento de Esperanto' estas skribita en kvin nacilingvoj (Franca, Angla, Germana, Rusa kaj Pola).

Mia demando estas ne pri nacilingva teksto sed pri Esperanta teksto. Kiu skribis la samenhavan tekston en Esperanto kiel en nacilingvoj?. Mi povas trovi ĝin nur en Vikipedio kaj ne scias la font-libron.

Kial mi damandas pri ĉi tio? Ĉar mi estas japano, mi ne povas bone kompreni enhavon de 16 reguloj de la gramatiko en(per) supre menciita 5 nacilingvoj, tial mi devas kompreni en(per) Esperanto mem. Do por tio la Esperanta teksto(versio) devas esti aŭtoritateca kaj ekzakta.

akueck (Погледати профил) 09. април 2016. 07.37.16

qtl:
Mia demando estas ne pri nacilingva teksto sed pri Esperanta teksto. Kiu skribis la samenhavan tekston en Esperanto kiel en nacilingvoj?.
Mi havas la libron "FUNDAMENTA KRESTOMATIO DE LA LINGVO ESPERANTO DE L. ZAMENHOF", 18a eldono prinotita de G. Waringhien, 1992, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, Nederlando.

En ghiaj paghoj 239 ghis 241 aperas teksto kun titolo "PLENA GRAMATIKO DE ESPERANTO". Tiu teksto estas redonita tie.

Bonvole notu, ke nek la menciita libro nek la Esperantlingva vortigo de la 16 reguloj apartenas al la normo de Esperanto.

qtl (Погледати профил) 09. април 2016. 11.15.27

akueck:Bonvole notu, ke nek la menciita libro nek la Esperantlingva vortigo de la 16 reguloj apartenas al la normo de Esperanto.
Kara akueck

Dankon pro via kara kaj detala respondo.

Ĉu vi mem pensas kaj komprenas tiel, ke la espertlingva teksto pri la 16 reguloj samvaloras kun aliaj nacilingvaj tekstoj kiel netuŝbla fundamento, aŭ ne?

(pardonon : 'samvaloras kun' estus ne ĝusta esprimo.)

akueck (Погледати профил) 09. април 2016. 11.32.00

qtl:
akueck:Bonvole notu, ke nek la menciita libro nek la Esperantlingva vortigo de la 16 reguloj apartenas al la normo de Esperanto.
Ĉu vi mem pensas kaj komprenas tiel, ke la espertlingva teksto pri la 16 reguloj samvaloras kun aliaj nacilingvaj tekstoj kiel netuŝbla fundamento, aŭ ne?
Mi mem pensas, ke tiu Esperantlingva teksto esence (sed ne chiom) koheras kun la enhavo de la franca, angla, germana, rusa kaj pola tekstoj de la Fundamenta Gramatiko, sed el norma vidpunkto ne estas same valida, kiel ili.

Bonvole notu, ke ankau la franca, angla, germana, rusa kaj pola tekstoj de la Fundamenta Gramatiko ne estas chiom koheraj inter si mem. Tial oni chiam devas fari sinoptikan konsideradon je chiuj tekstoj plus la tekstoj en aliaj partoj de la Fundamento (inkluzive oficialajn aldonojn), kiam oni provas solvi lingvan demandon.

qtl (Погледати профил) 09. април 2016. 12.56.18

Kara akueck

Dankon.

akueck:Mi mem pensas, ke tiu Esperantlingva teksto esence (sed ne chiom) koheras kun la enhavo de la franca, angla, germana, rusa kaj pola tekstoj de la Fundamenta Gramatiko, sed el norma vidpunkto ne estas same valida, kiel ili.

Bonvole notu, ke ankau la franca, angla, germana, rusa kaj pola tekstoj de la Fundamenta Gramatiko ne estas chiom koheraj inter si mem. Tial oni chiam devas fari sinoptikan konsideradon je chiuj tekstoj plus la tekstoj en aliaj partoj de la Fundamento (inkluzive oficialajn aldonojn), kiam oni provas solvi lingvan demandon.
Mi tre bone komprenis vian opinion. Mi ĉiam devus esti atentema ne nur pri la 16 reguloj, sed ankaŭ pri enhavo de aliaj partoj de 'Fundamento de Esperanto'.

thyrolf (Погледати профил) 10. април 2016. 11.01.04

qtl:Kara thyrolf

Dankon pro via respondo.

Mi devus pardonpeti pro ke mia esprimo pri la demando estus iom ne ekzakta(strikta).

Mi scias 'Fundamenta Gramatiko de Esperanto', ekzakta titolo 'FUNDAMENTA GRAMATIKO DE LA LINGVO ESPERANTO EN KVIN LINGVOJ', estas la dua parto de "Fundamento de Esperanto" verktia de Zamenhof.

La parto 'FUNDAMENTA GRAMATIKO DE LA LINGVO ESPERANTO EN KVIN LINGVOJ' en 'Fundamento de Esperanto' estas skribita en kvin nacilingvoj (Franca, Angla, Germana, Rusa kaj Pola).

Mia demando estas ne pri nacilingva teksto sed pri Esperanta teksto. Kiu skribis la samenhavan tekston en Esperanto kiel en nacilingvoj?. Mi povas trovi ĝin nur en Vikipedio kaj ne scias la font-libron.

Kial mi damandas pri ĉi tio? Ĉar mi estas japano, mi ne povas bone kompreni enhavon de 16 reguloj de la gramatiko en(per) supre menciita 5 nacilingvoj, tial mi devas kompreni en(per) Esperanto mem. Do por tio la Esperanta teksto(versio) devas esti aŭtoritateca kaj ekzakta.
Ho, mi neniam konsciis, ke en la Fundamento NE troviĝas Esperanta versio de la gramatiko^( mi ĵus kun miro kontrolis tion). Mi estis ĉiam forte konvinkita, ke jes. Do, mi devas danki VIN, ke mi nun lernis bazan scion. Kaj kompreneble vian demandon mi nun bone komprenas.

Bernadox (Погледати профил) 08. мај 2016. 18.54.32

En Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto, vol. 1 (BK I) mi reordigis la Fundamentan Gramatikon tiel, ke la kvin lingvo-versioj de ĉiu el la 16 paragrafoj staras rekte unu sub la alia. Krome mi aldonis la (neoficialan, interpretan) tradukon de Zamenhof el 1903. Tiel oni facile vidas, kie la lingvo-versioj estas malsamaj inter si. Jen ekz. § 16:

16. Les terminaisons des substantifs et de l’article peuvent se supprimer et se remplacer par une apostrophe. Ex.: Ŝiller’ (Schiller) au lieu de Ŝiller’o; de l’mond’o au lieu de de la mond’o.
16. The a of the article, and final o of substantives, may be sometimes dropped euphoniae gratia, e. g. de l’ mond’o for de la mond’o; Ŝiller’ for Ŝiller’o; in such cases an apostrophe should be substituted for the discarded vowel.
16. Die Endung des Substantivs und des Artikels kann ausgelassen werden, indem man dieselbe durch einen Apostroph ersetzt; z.B. Ŝiller’, statt Ŝiller'o; de l’ mond'o, statt de la mond'o.
16. Окончанія существительнаго и члена могутъ быть опущены и замѣнены апострофомъ (Примѣры: dom’ вм. dom|o; de l’mond|o вм. de la mond|o.
16. Końcówkę rzeczownika i przedimka można opuścić i zastąpić apostrofem (np. Ŝiller’ zam. Ŝiller/o; de l’mond/o zamiast de la mond/o).

Zamenhofa traduko de la Gramatiko 1903 (eksterfundamenta interpret-helpo)
16. La [1] finiĝo o de substantivoj kaj [2] la a de la artikolo povas esti iafoje forlasataj kaj anstataŭataj de apostrofo pro belsoneco. Ekz. Ŝiller’ (Schiller) anstataŭ Ŝiller|o; de l’ mond|o anstataŭ de la mond|o; dom’ anstataŭ dom|o.

Sed bv. konsideri, ke temas pri tekstoj el 1887, fakte jam pretaj en 1885. Krom en la angla en ĉiuj kvar aliaj lingvoj de tiam okazis ortografiaj reformoj, multaj vortoj estas arkaaj (aŭ rekte malĝuste uzitaj de Zamenhof) - la tuto ne estas tre facile komprenebla. Nu, klarigojn vi trovos en BK I - agrablan studadon. okulumo.gif

Вратите се горе