Till sidans innehåll

Chu UEA rajtas komuniki ion prilingve malghustan pri landnomoj?

av akueck, 11 april 2016

Meddelanden: 6

Språk: Esperanto

akueck (Visa profilen) 11 april 2016 13:33:13

En tiu retpagho de UEA tekstas:

"Multaj homoj preferas uzi la finajhon -io anstatau -ujo [...]
Chi tiu sistemo estas [...] kontraua al la fundamentaj reguloj de la lingvo (kiujn oni eltiras el la libreto Fundamento de Esperanto) ..."

Tiu lasta aserto ne koheras kun almenau jenaj oficialaj komunikajhoj de la Akademio de Esperanto:
Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro (vidu tie che C/3) kaj
AdE - Oficialaj Informoj N-ro 12 - 2009 05 04.

Lau ambau Akademiaj komunikajhoj estas tiel, ke "-i'" anstatau la landnomfara "-uj'" ne kontrauas al la Fundamento de Esperanto.

Chu UEA rajtas komuniki ion prilingve malghustan pri landnomoj?

usonano78 (Visa profilen) 11 april 2016 20:29:08

La vortaro en Lernu donas ambaŭ Italujon kaj Italion, kaj simile tiel por alialandoj. Mi volas skribi kion ajn, ke pravas, sed Italio similas "Italia", kiu estas kiel Italianoj skribas ilian nomon.

horibeltz (Visa profilen) 1 maj 2016 20:13:58

akueck:En tiu retpagho de UEA tekstas:

"Multaj homoj preferas uzi la finajhon -io anstatau -ujo [...]
Chi tiu sistemo estas [...] kontraua al la fundamentaj reguloj de la lingvo (kiujn oni eltiras el la libreto Fundamento de Esperanto) ..."

Tiu lasta aserto ne koheras kun almenau jenaj oficialaj komunikajhoj de la Akademio de Esperanto:
Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro (vidu tie che C/3) kaj
AdE - Oficialaj Informoj N-ro 12 - 2009 05 04.

Lau ambau Akademiaj komunikajhoj estas tiel, ke "-i'" anstatau la landnomfara "-uj'" ne kontrauas al la Fundamento de Esperanto.

Chu UEA rajtas komuniki ion prilingve malghustan pri landnomoj?
La UEA ja proklamis ke "-io" povas anstataŭi "-ujo", la organizo neniam abolis "-ujo". Se oni volas diri "Hispanujo" anstataŭ "Hispanio" tiu parolus ĝuste.

akueck (Visa profilen) 2 maj 2016 05:11:31

horibeltz:

Mi celas ne tion, kion UEA proklamis kaj neniam abolis, sed la fakton, ke UEA komunikas ion prilingve malghustan (vidu la tekston en citiloj supre).

Altebrilas (Visa profilen) 2 maj 2016 09:03:45

io/ujo estas nuanco, kiu pliriĉigas Esperanton. Ĝi ebligas esprimi la senton, kiu havas enloĝanto rilate al sia lando. Se mi fieras pri ĝi, "-io" ŝajnas al mi uzinda. Se mi estas en ĝi kontraŭ mia deziro -aŭ la deziro de la popolo al kiu mi apartenas -, mi pli volonte uzus "ujo"-n.

Ni konservu nuancojn, anstataŭ detrui ilin per sterilaj disputoj!

La oficiala nomo estu tiu elektita de la loĝantoj mem.

akueck (Visa profilen) 2 maj 2016 10:32:14

Altebrilas:io/ujo estas nuanco, kiu pliriĉigas Esperanton. Ĝi ebligas esprimi la senton, kiu havas enloĝanto rilate al sia lando. Se mi fieras pri ĝi, "-io" ŝajnas al mi uzinda. Se mi estas en ĝi kontraŭ mia deziro -aŭ la deziro de la popolo al kiu mi apartenas -, mi pli volonte uzus "ujo"-n.

Ni konservu nuancojn, anstataŭ detrui ilin per sterilaj disputoj!

La oficiala nomo estu tiu elektita de la loĝantoj mem.
Mia demando ne koncernas tion, lau kiu au lau kio landnomoj estas au estu elektataj. Kaj mia demando ankau ne koncernas tion, kiajn nuancojn kaj eblajn detruojn je ili sekve de sterilaj disputoj iu vidas.

Mia demando estas: Chu UEA rajtas komuniki ion prilingve malghustan?

Tillbaka till toppen