본문으로

Kial oni forigis la babilejon?

글쓴이: Evgenij_G, 2016년 4월 12일

글: 12

언어: Esperanto

Evgenij_G (프로필 보기) 2016년 4월 12일 오후 2:58:08

Kial oni forigis la babilejon? Ĉu oni tute freneziĝis? Ni ne bezonas tian reformadon.

erinja (프로필 보기) 2016년 4월 12일 오후 9:36:25

Estis problemo pri persista trolado en la babilejo - estis neeble regi tion, kaj cetere ni trovis ke la babilejo estis malmulte uzata. Ĝi ne revenos ĝis ni trovos taŭgan solvon por tiu problemo pri trolado.

Evgenij_G (프로필 보기) 2016년 4월 13일 오후 2:26:07

La fermo de la tuta babilejo ne estas taŭga solvo kontraŭ la trolado, milddire. Necesis sole ellabori kontentigan administrad-skemon. Kaj ne veras ke ĝi estis malmulte uzata. Mi renkontis tie ĉi multajn indajn kunparolantojn, enirante ĉi tien ĉiutage eĉ lasttempe, spite al la troloj, kiuj vere plimultiĝis, sed kiuj estas banale por ĉiam blokindaj. Plie, miaj lernantoj post la kursoj de Lernu havas la deziron plu apliki kaj plibonigi siajn jamajn lingvajn scipovojn. Antaŭe mi ĉiam konsilis tiun ĉi babilejon, ĉar ĉiutaga uzo de ajna lingvo en la natura lingva medio, kun la samlingvanoj, estas, eble, sola natura metodo ekregi ajnan lingvon. Nun mi ne scias kion konsili al ili. Mia firma konvinko konsistas el tio ke ĉiu lingva lernoloko ja devas havi babilejon. Eĉ pli bone, se tian, kia estis tiu ĉi, ĵus mortigita -- simplan, facile akireblan kaj apertan. Mankas en la tuta Interreto loko, kiu laŭus ĉiujn tiujn karakterizojn.

Esperanto estas lingvo por ĉiuj kaj la neebleco libere uzi ĝin nun sole pro iu flanka trolado estas ridinda.

erinja (프로필 보기) 2016년 4월 14일 오후 2:44:53

Ni laboras je aliaj aferoj nun, kaj tio ne estas alta prioritato. Parte pro tio la relanĉo de la paĝaro estas tiel prokrastita, ĉar ni pasigas tempon por prizorgi kaj ŝanĝi aferojn pri la malnova paĝaro.

Alkanadi (프로필 보기) 2016년 4월 26일 오후 4:48:48

Mi diras ne, ĉar yam ekzistas pli bonajn babilejojn: IRC kaj Telegramo.

Evgenij_G (프로필 보기) 2016년 4월 27일 오후 3:48:52

Kie troviĝas "Telegramo"?

Evgenij_G (프로필 보기) 2016년 5월 2일 오전 1:01:25

Ĉu en "Telegrafo"?

thyrolf (프로필 보기) 2016년 5월 2일 오전 5:58:19

Evgenij_G:Ĉu en "Telegrafo"?
https://www.youtube.com/watch?v=SJ-ZcTWGL4U

Evgenij_G (프로필 보기) 2016년 5월 8일 오전 1:26:53

thyrolf:
Evgenij_G:Ĉu en "Telegrafo"?
https://www.youtube.com/watch?v=SJ-ZcTWGL4U
Por kio mia poŝtelefon-numero bezonatas?

Evgenij_G (프로필 보기) 2016년 6월 25일 오전 1:18:58

RESTARIGU LA BABILEJON!

다시 위로