본문으로

Ĉu vi sentas, ke aliajn esperantistojn estas konkursantoj aŭ kunlaborantoj?

글쓴이: Alkanadi, 2016년 4월 12일

글: 10

언어: Esperanto

Alkanadi (프로필 보기) 2016년 4월 12일 오후 3:56:20

Ĉu vi sentas, ke aliajn esperantistojn estas konkurantoj aŭ kunlaborantoj?

cromañon (프로필 보기) 2016년 4월 12일 오후 4:00:22

Alkanadi:Ĉu vi sentas, ke aliajn esperantistojn estas konkursantoj aŭ kunlaborantoj?
ĉu vi volis diri: "konkurantoj"?

nornen (프로필 보기) 2016년 4월 12일 오후 4:01:28

cromañon:
Alkanadi:Ĉu vi sentas, ke aliajn esperantistojn estas konkursantoj aŭ kunlaborantoj?
ĉu vi volis diri: "konkurantoj"?
Ĉu vi volis diri: "kunkuŝantoj"?

Sunjo (프로필 보기) 2016년 4월 12일 오후 4:54:27

Tiuj, kiuj havas sufiĉe altan lingvonivelon, samajn ideojn kaj ankaŭ iom da tempo, povus esti kunlaborantoj. Sed tiuj estas malmultegaj.

usonano78 (프로필 보기) 2016년 4월 12일 오후 5:14:57

Mi ne kredas ion ajn simile al la demando. Mi lernas Esperanto eskapi la realeco de mia lando. Ne estas konkuro.

Kial mi volas eskapi mian landon, estas ke ĝi enhavas ian konkuran mensecon socie kaj politike.

Vestitor (프로필 보기) 2016년 4월 12일 오후 6:04:58

La celoj de Esperantistoj ne ĉiam akordiĝis (aŭ 'akordi'?), sed en iu maniero ni ĉiuj ĉi tie por promocii la lingvon.

abaligu (프로필 보기) 2016년 4월 13일 오전 3:09:20

Ŝajne, estas malĝojiga ke aperus du specoj de lernantoj, la kunlabora kaj la konkurenciva. Tamen, laŭ la promocia vidpunkto, la diverĝo ne gravas.

Alkanadi (프로필 보기) 2016년 4월 13일 오전 7:39:28

cromañon:
Alkanadi:Ĉu vi sentas, ke aliajn esperantistojn estas konkursantoj aŭ kunlaborantoj?
ĉu vi volis diri: "konkurantoj"?
Jes.
Ĉu vi volis diri: "kunkuŝantoj"?
Ne. Sed tio estas amuza.

Altebrilas (프로필 보기) 2016년 4월 14일 오전 10:37:15

abaligu:Ŝajne, estas malĝojiga eliĝus du specoj de lernantoj, la kunlabora kaj la konkurenciva. Tamen, de la promocia vidpunkto, la diverĝenco ne gravas.
Mi permesiĝas korekti:
Ŝajne, estus malĝojige se eliĝus (aperus) du specoj de lernantoj, la kunlabora kaj la konkurenca. Tamen, laŭ promocia vidpunkto, la diverĝo ne gravas

estus malĝojige se aperus... : la apero ne estas reala
estas malĝojige se aperas... : la apero estas probabla
estas malĝojige ke aperas... : la apero estas fakto

"eliĝi" estas komprenebla, sed "aperi" estas pli klara en tiu signifo.
la sufikso -iv estas malofte uzata.
"diverĝenco" estas matematika vorto.

Pri la respondo, vi pravas. Esperanto aspektas des pli interesa ke oni diverse uzas ĝin. Sed esperanto ne sufiĉas: ankaŭ devas esti racio, toleremo, sincera deziro kompreni la aliajn, senperforta komunikado, ĝentileco, ktp. Esperanto estas nur la kerno de tia komunikado.

abaligu (프로필 보기) 2016년 4월 15일 오전 12:27:59

To Altebrilas :
Koran dankon pro via helpo.

다시 위로